Gunnar Gällmo (21.04.1946 – 08.12.2023)


La 8-an de decembro 2023 forpasis Gunnar Gällmo, sveda verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis la 21-an de aprilo 1946 en Västervik, Svedio. Esperantisto ekde 80-aj jaroj de la XX-a jarcento.
Membro kaj iama prezidanto de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA). Multjara membro de UEA, partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn de Esperanto.
Li faris multajn tradukojn en Esperanton el pluraj lingvoj (i.a. Nemesis (Nemeza) de Alfred Nobel, Malvarma bufedo de Jenny Wrangborg, La lifto kiu malsupreniris en inferon de Pär Lagerkvist kaj aliaj) kaj ankaŭ el Esperanto en la svedan. Aŭtoro de pluraj originalaj verkoj en Esperanto.
Gunnar Gällmo ankaŭ kunlaboris por la Esperanta Vikipedio.
Foto: Vikipedio. Johan Jönsson (Julle), Propra verko, CC BY-SA 4.0. (eltranĉita)

Estis publikigita en la aprila numero 2024