Ralalarisoa Justine (09.02.1954 – 20.05.2023)
Ralalarisoa Justine (Lala), eks-komitatano de Universala Esperanto-Asocio, post mallonga malsano forpasis la 20-an de majo 2023. Ŝi naskiĝis la 9-an de februaro 1954, kaj profesie estis instruistino ĝis emeritiĝo. Lala en sia vivo ankaŭ aktivis en la Esperanto-movado ĝenerale kaj aparte en la kontinenta. Ŝi estis membro de la Afrika Komisiono kaj laste, antaŭ sia morto, ŝi ege helpis en la eduka agadkampo por apero de junaj novaj fortoj en Madagaro. Ŝi estis ankaŭ fakdeligito de UEA kaj inter 1998 kaj 2019 vojaĝis unufoje jare kaj partoprenis plurajn kunvenojn pri Esperanto en Francio kaj ĝenerale en Eŭropo.
Pro siaj meritoj al la Esperanto-movado, Ralalarisoa Justine restas en memoro de esperantistoj.
Estis publikigita en la septembra numero 2023