Kevin Eardley Bourne (1956.03.19 – 2023.07.30)
Kristano, muziko- kaj lingvoamanto. Kevin aktivis en la Esperanto-Kristana movado ekde 1983 en Londono. En 1989 li partoprenis KELI-kongreson ĉe Annan Court, Uckfield, kie li konatiĝis kun pluraj eksterlandaj samideanoj. Li sekretariis por Esperanta Diservo Londona ĝis ĝia finiĝo en 2005 kaj kontribuis al la ekumena himnaro Adori (2001).
Frue en 2020 Kevin malsaniĝis kun fina diagnozo de plursistema atrofio kun parkinsonismoj kaj li mortis la 30-an de julio de julio 2023 hospice en Redhill, Britio.
Al la geamikoj li mankegos, tamen firme restos en la memoro.
Marteno McСlelland
Estis publikigita en la oktobra numero 2023)