Imitinda ekzemplo por kameraistoj

Laŭlum
Muroj de miljaroj / Ie en Ĉinio.
Roman Dobrzyński. Varsovio: la aŭtoro, 2004. 32 + 25 min. DVD.
Prezo: € 21,00

Mendi en la katalogo de UEA

Ĉu vi ĉeestis la 89-an UK en Pekino? Se jes, havigu al vi la DVDon Muroj de Miljaroj faritan de Roman Dobrzyński, ĉar ĝi refreŝigos vian memoron pri scenoj kiujn vi travivis, kaj montros al vi ankaŭ scenojn neviditajn de vi en la menciita plej grava evento de esperantistoj en la jaro 2004.
La bildserio komenciĝas per viva sceno de mirinda akrobata ludo per teleroj turniĝantaj sur vergetoj dum dancado kaj transkapiĝo kaj prezentas la plej gravajn erojn de la evento. Vi vidos la gajan viglon de la internacia balo, ĉinajn folklorajn dancojn kaj ĉinan operon pri morta lukto per glavoj, ekzercon de ĉina tradicia gimnastiko tajĝiĉjŭano kaj Esperantajn aktivaĵojn de infanoj. Kaj krome vi aŭdos ankaŭ parolojn de komercistoj, turistoj, instruistoj, artistoj kaj denaskaj esperantistoj pri sia sperto en praktika uzo de Esperanto; kaj vidos ĉin-stilajn konstruaĵojn inkluzive de la Ĉiela Altaro (la simbola konstruo de Pekino) en somera pluvo kaj modernajn nubskrapulojn en komerca kvartalo.
Kredeble ĉio ĉi valoros por vi pro reĝuo de la plezuro, kiun la 89-a UK havigis al vi. Kompreneble ĝi utilos des pli al la esperantistoj, kiuj ŝatus sed ial ne povis persone ĉeesti la kongreson.
Aldone al tiu parto pri la 89-a UK la disko kun la daŭro de unu horo enhavas ankaŭ bildraporton Ie en Ĉinio pri la vizito de Roman Dobrzyński al Hefei, la ĉefurbo de Anhui-provinco. Per serio da scenoj vi vidos la vivon de tiu moderniĝanta urbo kun historio de pli ol 2000 jaroj. Kvankam en la raporto ne multe aktivis lokaj esperantistoj, tamen certe vin impresos la Esperanta aktivaĵo de Liu Jianguo, kiu ebligis al Roman Dobrzyński la viziton al tiu urbo en la orienta Ĉinio. La disko praktike montras al ni la utilon de Esperanto en turismo kaj kulturaj aktivadoj. Kredeble, tiu sukcesa raporto kuraĝigos aliajn eŭropajn esperantistojn viziti Ĉinion per la helpo de Esperanto, kuraĝigos la ĉinajn esperantistojn kaj akcelos la disvolviĝon de la ĉina E-movado, kiu ludas pli kaj pli gravan rolon en la internacia Esperanto-movado.
Post rigardo de tiuj du novaj filmoj mi sentas la emon danki nian profesian kameraiston Roman Dobrzyński pro lia nelacigebla klopodado vigligi la E-movadon per sia akra vido por kapti bonajn ŝancojn per sia kamerao kaj lia lerteco en sia fako. Imitinda estas lia ekzemplo por ĉiuj profesiaj kaj amatoraj kameraistoj, kiuj deziras ion fari por la prospero de nia movado.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2006. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.