52-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO (virtuale)

Virtuala evento por kompensi la nuligon de la 52-a ĉeesta MT

Informo: https://eventaservo.org/

PROGRAMO (roterdama tempo)

Gastlibro (subskribu nur dum la 25-a de aprilo!)

Per YouTube - premierontaj prelegoj: ludlisto de la Malferma Tago - Aprilo 2020

09:00-09:24: Filmo Vizito al la Centra Oficejo (komuna spektado)
09:24-09:30: Filmo Konciza bild-historio de la Centra Oficejo (komuna spektado)
09:30-10:40: Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate (Mireille Grosjean)
10:40-10:50: Speciala prelego Burunda teo (Jérémie Sabiyumva)
10:50-11:20: Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui? (Marianne Pierquin)
11:20-11:30: Speciala prelego Burunda kafo (Jérémie Sabiyumva)
11:30-12:20: Speciala prelego Sin nutri per la naturo (Lode Van de Velde)
12:20-13:00: Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo) (Mireille Grosjean)
13:00-13:40: Speciala prelego TEO (Zhang Ping “Ĝoja”, Olga Ŝiliaeva kaj Rafael Henrique Zerbetto)

Per Zoom - vivelsendotaj prelegoj (instrukcioj pri aliro pli sube)

13:50-14:30: Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo (Anna Striganova)
14:30-15:10: La koronvirusa pandemio: evoluo kaj implicoj por Esperanto (Amri Wandel)
15:10-15:40: Kiel TEJO funkcias kaj respondas al la koronvirusa krizo (Léon Kamenický)
15:40-16:20: La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos (Orlando Raola)
16:20-17:00: Prezidantaj perspektivoj pri UEA (Duncan Charters)

Per Facebook - speciala retkoncerto de Kjara: Facebook-paĝo de UEA

17:30: Koncerto de Kjara speciale por la Malferma Tago en la Facebook-paĝo de UEA (laŭplane eblos sekvi ankaŭ per Zoom)

KLARIGOJ KAJ INSTRUKCIOJ. ALIRO AL ZOOM

Por aliri la MT-ejon en Zoom vi povas uzi vian poŝtelefonon (Android/iPhone), tabulkomputilon, aŭ (teko)komputilon. Tuj kiam vi envenos la Malferman Tagon, viaj kamerao kaj mikrofono malŝaltiĝos por preventi diversajn bruojn dum la prelegoj - vi povos nur vidi kaj aŭdi la prelegantojn. Post la fino de ĉiu prelego, se vi havas demando(j)n, vi povas:

(i) aŭ: levi la manon virtuale. Por levi la manon, bonvole unue premu la butonon “Participants” (partoprenantoj), kaj poste la butonon “raise hand” (levu manon).

(ii) aŭ: tajpi vian demandon eĉ dum la prelegoj en la babilejo (chat) de Zoom.

Sabaton, la 25-an de aprilo 2020, ekde la 4:30 laŭ la roterdama horzono la MT-ejo en Zoom estos malferma por ĉiuj, tamen la oficiala komenciĝo de la Malferma Tago ĉe Zoom estos je la 13:50. Inter la 4:30 kaj la 13:50 ĉiuj partoprenontoj povos eniri la MT-ejon, kiam ajn konvenas por ili, por provi sian konektiĝon al Zoom. Se vi havos problemon, rigardu al la fina parto de tiu ĉi teksto.

Nun ni klarigas, kiel vi povas eniri la ejon en Zoom: (unufoje aŭ duoble) klaku la suban ligilon – kaj nur se bezonate tajpu la Kunven-Identigilon (Meeting ID) kaj Pas-vorton (Password) – por eniri la virtualan medion de la Malferma Tago:
https://us02web.zoom.us/j/86938954371?pwd=ekVFZXQ0aFQyMlZiSG8wK0g2TDludz09
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 869 3895 4371
Pas-vorto (Password): 793723

Se tiel vi ne povis sukcesi, bv. sekvi la suban proceduron:
1- Se vi volas uzi vian poŝ-telefonon aŭ tabul-komputilon, vi bezonas unue elŝuti kaj instali Zoom-aplikaĵon, se antaŭe vi ne faris tion. Tio estas akirebla de Google Play aŭ App Store.
2- Se vi volas uzi vian komputilon, vi havas du alternativojn:
A- Uzi la lastan version de Mozilla FireFox aŭ Chrome
Tiukaze, tute facile klaku aŭ kopiu la supre menciitan ligilon kaj eniru en la Malferman Tagon.
B- Uzi malgrandan programon ZoomInstaller.exe kio estas elŝutebla el la retejo http://www.zoom.us

Por teknika helpo: pretas dum sabato (ekde la 4:30 roterdame ĝis la fino de la programo) respondi al teknikaj demandoj de tiuj, kiuj havos problemon/demandon por enveni la MT-ejon en Zoom aŭ utiligi ĝin:

Inĝ. Hamzeh Shafiee - Poŝtelefon-numero (Telegram aŭ Whatsapp): +98 912 209 9888 / Skype-identigilo (ID): hamzeh.shafiee;

S-ro Surush Mohammadzadeh - Poŝtelefon-numero (Telegram aŭ Whatsapp): +98 912 371 2429 / Skype-identigilo (ID): surushm.