Kompakta skizo pri la mondo de lingvoj kaj ĝia estonteco

Detlev Blanke
Unsere Sprachenwelt und ihre Zukunft
(Nia mondo de lingvoj kaj ĝia
estonteco)

Max Hans-Jürgen Mattusch. Norderstedt: BoD, 2012.
268p. 19cm. ISBN 9783848218691.
Prezo: € 18,60.

En la katalogo de UEA

La aŭtoro (1931-) estis en GDR konata slavisto kaj, aparte, specialisto pri faklingva komunikado en la natursciencoj (li instruis i.a. en la universitatoj de Jena, Halle, Dresden, Moskvo, Ufa kaj Sofio). Per diversaj publicaĵoj li subtenis la poresperantan agadon en GDR. La instruadon de la lingvo li iniciatis en la universitato de Halle. Internacia lernolibro de Esperanto por universitatoj, planita por ŝtata eldonejo (ellaborita kune kun Sabine Fiedler en 1988) post 1990 ne plu povis aperi. Post la germana unuiĝo li kunfondis la germanan Societon pri Interlingvistiko kaj kune kun sia edzino Edeltraud en 2002 publikigis historion de Esperanto en la germana urbo Düsseldorf.
En 1999 aperis lia libro Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menschheit? (Multlingveco – malbeno aŭ beno por la homaro?, Frankfurt/Main: Peter Lang, 1999, 321p.), kie li multloke mencias interlingvistikajn aspektojn kaj Esperanton. Tiun multfaktan libron la ĉi tie recenzata kvazaŭ daŭrigas kaj aktualigas, sed kelkloke ankaŭ resumas. En kvar grandaj ĉapitroj (pli detalaj mankas) la libro prezentas tre dense multajn lingvotipologiajn kaj sociolingvistikajn informojn el larĝa lingva pejzaĝo, kie ankaŭ Esperanto kaj aliaj planlingvoj (i.a. Basic English kaj Latino sine flexione) trovas konvenan lokon. En la unua ĉapitro (“Natura kaj artefarita lingvo-ŝanĝ[iĝ]o”, p. 17-86) la aŭtoro traktas lingvojn aparte sub la aspektoj de iliaj tipologiaj specifaĵoj kaj evoluo resp. evoluigo (natura kaj “artefarita”), i.a. diskutas kriteriojn de lingvo-tipologio, problemojn de lingvaj kontaktoj, lingvaj variantoj kaj estingiĝo de lingvoj. Kvankam en la unua ĉapitro ne mankas socilingvistikaj/ lingvopolitikaj aspektoj, ili tamen pli forte dominas en la dua ĉapitro (“Lingva diverseco kaj mondlingvoj”, p. 87-154), kie ni i.a. legas pri la monda lingvo-kvanto, nombro da parolantoj de la ĉefaj lingvoj, distingo inter lingvo kaj dialekto, komunika kaj politika pozicioj de lingvoj (i.a. en la sciencoj), aparte pri la rolo de kelkaj lingvoj kiel internaciaj kaj regionaj komunikiloj tra la historio (ne nur pri la angla kaj aliaj “grandaj” lingvoj, sed i.a. ankaŭ pri Latino kaj Esperanto). La aŭtoro aparte analizas la (mal)efikon de la fremdlingva instruado kaj la lingvo-situacion de Eŭropa Unio. Por solvi la “lingvo-problemon” de

EU kaj en tutmonda skalo li diskutas 5 modelojn:
a) akcepto de la multlingvismo kun instruado de du fremdaj lingvoj (la angla kaj dua diversmotive elektebla, i.a. ankaŭ Latino aŭ planlingvo);
b) tutmonda enkonduko de unu internacia lingvo (depende de historiaj potencrilatoj);
c) pli forta rolo de maŝina tradukado (en kombino kun la aliaj modeloj);
ĉ) enkonduko de planlingvo aŭ simpligita Latino kiel duan lingvon apud la gepatra;
d) uzo de planlingvo por la ĝenerala komunikado, kune kun la angla kaj utiligo de la maŝina tradukado, konservante la lingvan diversecon.
En la tria ĉapitro (“Faklingva komunikado”, p.155-199), kiu estas aparte instrua por Esperantorilataj esploroj, la aŭtoro analizas la specifecon de diversaj faklingvoj, ilian influon sur la ĉiutaga lingvo, la ecojn de la faklingva leksiko, morfologio kaj sintakso. La libron finas ĉapitro kun la titolo “Ausblick” (Perspektivo, p. 201-220) kun supozoj pri la plua evoluo de la monda lingvo-mapo, la evoluo de lingvoj sub la influo de interreto kaj pligraviĝo de faklingvoj ĝis ideoj pri komunikado kun eksterteranoj. En la ampleksa bibliografio (p. 223-268, bedaŭrinde sen plenaj antaŭnomoj de aŭtoroj kaj sen indiko de eldonejoj) ni trovas pli ol 60 titolojn de interlingvistika graveco. Mankas indeksoj de temoj kaj personoj, kiuj faciligus la orientiĝon en la fakto-abundo. Por la regantooj de la germana rekomendinda facile legebla libro, kiu stimulas emon al profundiĝo pri multaj temoj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2014. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.