Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko (MONAT) la 4-an de julio

MONAT okazos virtuale kadre de MondaFest'2020 kaj estos senpaga

.
La kunveno okazos virtuale per Zoom la 4-an de julio.. Detalojn vi povas vidi ĉe https://eventaservo.org/e/903dd7
11:00 - 12:00: Neformala interkonatiĝo
12:00 - 13:00 Oficiala Malfermo
12:00 Muzika antaŭludo: Fransoazo (melodioj de MONA), s-ro Ghahramanloo (irana grupo Nioosh)
12:20 Bonvenigas nome de MONA Keyhan Sayadpour
- Nome de UEA salutas Amri Wandel, estrarano pri MONA
- Salutas aliaj komisionanoj de MONA.
12:40 Muzika interludo 1 JoMo (kantoj en E-o kaj MONA-lingvoj)
13:00-14:00 Raportoj pri aktivecoj en landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko
IREA (Irano, Hamzeh), Turkio (Murat), ELI (Israelo, Dror), Armenio
Aliaj landoj de MONA (Renato Corsetti)
Akademio Literatura de E-o: libroj pri MONA-landoj (Nicola Ruggiero)
14:00 Muzika interludo 2 S-ino Israela ("Decembro" kaj aliaj kantoj, prezentas Amir Naor)
14:20-16:00 Prelegoj
- 14:20 Petra, la parfum-vojo kaj la Nabateoj A. Wandel
- 14:45 La Irana Esperanto-Kursaro 'Tibor Sekelj' Ahmad Mamdoohi
- 15:10 Mia E-vivo, Murat
- 15:35 E-o kaj Paco, Gafur
16:00-16:30 Oficiala Fermo
- Armena poemo "Abu - Lala Mahari" (Karine Arakelian)
- Salutas Estraranoj de UEA
- Muzika adiauo Kanto (Gafur/Uzbekio)
16:30 - 17:00 Postbabilado