La plej granda Esperanto-libro

Ljiljana Bamburać,
Nikola Rašić

Oklingva medicina enciklopedia
vo­rta­ro. Latinum – English – Français –
Deutsch – Español – Italiano – Esperanto – Hrvatski.
Jozo Marević. Velika Gorica: Marka, 2015. 3148p. 31cm. Bind. ISBN 9789539815392.
Prezo ĉe UEA: € 108,90

Mendi en la katalogo de UEA
La titolo jam diras multon: se oni konsideras ankaŭ vortarojn, en kiuj Esperanto rolas kiel unu el la lingvoj, tiam vere temas pri la plej ampleksa libro iam ajn eldonita en (interalie) Esperanto.
Ĝi pezas ĉ. 3 kilogramojn. Preskaŭ ne kredeblas, ke ĝin kompilis unu sola homo, kiu mem volonte konfesas, ke tion povas fari nur frenezulo kaj ke li estas unu el tiuj. Feliĉe nur! (Tial unu el la recenzantoj nepre devis esti psikiatro!). Restas nur admiri la libron kaj la aŭtoron. Tamen, se oni ekzamenas la libregon atente, oni facile rimarkas, ke la tuto meritas eĉ pliajn aprezojn. Interalie, ĉar la aŭtoro mem tute ne estas medicinisto sed filologo. Li simple konsideras medicinon la plej utila homa scienco, kaj volis al ĝi tiel omaĝi. Tiel li mem volis servi al la homaro.
La vortaro komenciĝas per ok antaŭparoloj en la lingvoj de la vor­taro. Poste sekvas kelkaj versioj de la Kuracista ĵuro de Hipokrato, ekde la originala greklingva versio, tra la klasika kaj la moderna latina ĝis diversaj modernaj versioj en la lingvoj de la vortaro (ekz. eĉ 5 en la franca inkluzive de 2 kanadaj, 4 en la hispana k.s.). En Esperanto estas tri variantoj: la elgrekigo de la origina ĵuro, la elfrancigo de la ĵuro de la franca kuracista ordeno el 1996 kaj la varianto de la Montpeliera Universitato. La kroata aperas kun du variantoj, la klasika kaj la konciza Ĝeneva el 1948. Ĝi estas interesa, ĉar ĝi interalie diras: “Mi absolute respektos la homan vivon ekde la koncipiĝo mem.” Eble tro kristana por multaj kuracistoj nuntempe, sed ja kun la apogo en la originala hipokrata teksto. Aliflanke, tiu teksto ankaŭ deklaras, ke kuracisto “…ne operacios urinvojajn ŝtonojn, sed lasos tion al la tiufakaj specialistoj…” Tion diras la kroata ĵuro, sed ne la Esperanta, kie la kuracisto “ne faros la operacion de tondo.” Ĉiukaze, jen bona bazo por internacia komparo de diversaj nacilingvaj variantoj. Mankas klarigo pri la evoluo de la ĵuro en diversaj landoj kaj lingvoj, kio estus ja interesa legaĵo.
Poste sekvas la kerna parto: la vortaro mem. Ĝi ja estas vere enci­klopedia, sed nur koncerne la lastan lingvon, t.e. la kroatan. La strukturo de la kapvortoj estas jena: la kapvorto latina, traduko al la ses ceteraj eŭropaj lingvoj (angla, franca, germana, hispana, itala, ILO – t.e. Esperanto) kaj, ĉefine, sekvas la kroata detala klarigo, do la enciklopedia parto.
Tre interese, ke la lingvoj estas ordigitaj laŭ la alfabeta ordo en Espe­ranto! Evidente, la aŭtoro pensas kaj organizas siajn pensojn en tiu lingvo. Li tial finas per la du plej “siaj” lingvoj, la E-a kaj la kroata. Por la E-a parto la aŭtoro uzis ĉefe PIV. Sed se konsideri, ke la vortaro ampleksas preskaŭ 50 000 kapvortojn latinajn, estas evidente, ke la aŭtoro devis mem krei diversajn novajn Esperantajn medicinajn termi­nojn. Tiusence li enorme riĉigis la lingvon, kontribuante al la evoluigo de la medicina faklingvo en E-o.
Ege helpas, ke ĉe la fino de la vortaro troviĝas pliaj tri indeksoj: angla, germana kaj kroata. Tie oni povas trovi la paĝon de la koncerna termino kaj reveni al la origina latina kapvorto kun la tradukoj en la ceteraj ses lingvoj kaj ampleksa klarigo en la kroata. Do, la indeksoj ne estas en la kvar latinidaj lingvoj: franca, itala, hispana kaj Esperanto. Tio ja, kompreneble, estas tre domaĝa por la esperantlingva komunumo, sed la aŭtoro diras en sia intervjuo, ke eblos kompili ankaŭ la E-an indekson kiel apartan libron komplementan al tiu ĉi vortarego, se montriĝos, ke estos intereso. (Kaj se troviĝus simila “frenezulo” – nia noto).
http://esperanto.hr/agado_oklingva.htm#intesp
Ŝajnas, ke ni eĉ ne rajtas revi, ke iu tradukus ankaŭ la enciklopediajn klarigojn el la kroata! Kiel ajn estu, temas pri vortaro destinita unuavice al kroataj medicinistoj kaj medicine interesataj aliuloj (ekz. tradukistoj). Ĝi sendube helpas al kroata kuracisto legi diagnozon de sia kolego franclingva aŭ hispanlingva ktp. La aŭtoro prave elektis la latinan kiel LA kapvortan lingvon, ĉar tion komprenas la plej multaj (almenaŭ okcidente edukitaj) kuracistoj, kaj ĝi estas la plej bona deirpunkto al aliaj lingvoj.
Unu el la recenzantoj estas ku­racisto, kiu kutimas diri, ke ĉiu okcidentmonda kuracisto ja konas ĉ. 10 000 grekajn aŭ latinajn vortojn sen vere koni tiujn lingvojn (honoron al la esceptoj!). La medicino do havas sian Esperanton! La dua recenzanto estas tradukisto, kiu ofte renkontas problemojn tradukante medicinajn tek­stojn el/al diversaj lingvoj. La plej granda obstaklo estas, ke oni miksas diversajn terminojn: latinajn/grekajn, anglajn kaj loklingvajn. Ĉiu lando havas sian mikson, foje ja ĉiu hospitalo kaj ĉiu kuracisto. Apenaŭ iu konsekvence latinumas. Des pli ke tiaj tekstoj havas du rolojn: servi al la kolegoj medicinistoj kaj esti kompreneblaj por la paciento mem. La lasta celo estas dube sukcesa. Enorma problemo estas la mallongigoj, ofte en tri lingvoj en ĉiu teksto. Granda helpo estus havi vortarojn de medicinaj akronimoj, ankaŭ en Esperanto, por diversaj aliaj lingvoj, certe por la latina kaj angla kaj eventuale krei ankaŭ E-ajn (kiam ni baldaŭ finvenkos, ni tuj bezonos ilin!).
Fine necesus iel juĝi la verkon por pravigi sin kiel recenzantoj. La medicinista parto de la teamo apenaŭ trovis ion por riproĉi en la hazarde elektitaj specimenoj de kapvortoj. La kroataj klarigoj estas koncizaj, trafaj kaj – plej grave – ĉiam ĝustaj, kvankam ĉe diversaj punktoj ankaŭ inter medicinistoj la opinioj malsamas, la aferoj evoluas kaj ŝanĝiĝas. Tamen la bazaj kapvortoj restas utilegaj kiel referencpunktoj. La sola miraĵo estas, ke oni foje trafas ankaŭ vortojn nemedicinajn kiel ekz. la nomojn de monatoj, jurajn terminojn kaj aliajn ĉiutagaĵojn. Kompreneble multegajn medicinajn ter­minojn oni ankaŭ ne trovas: nur la psikiatria terminaro povus estis libro same dika! Kaj tio validas por ĉiuj medicinaj fakoj.
Por juĝi la ses aliajn lingvojn ni fakte invitas la denaskajn uzantojn fari tion. Pri la Esperanta parto simile: ni invitas la medicinistojn de Esperantujo adopti, uzi kaj komenti la libregon kaj ĝian terminaron. Ili ja ĝoje salutu ĝin, ĉar ili ricevis la plej grandan donacon, post kiam unu kolego, oftalmologo el Varsovio, eldonis tute nemedicinan verketon en la rusa lingvo, la Unuan Libron.
Tiu ĉi libro ja estas preskaŭ medicina fenomeno: ĝi kondutis kiel koncipa ĝermo, el kiu kreskis la nuna lingvo en kiun eblas traduki 50 000
medicinajn terminojn! Jen estas mo­mento, kiam ni bedaŭras, ke la varsovia kuracisto Zamenhof ne plu estas inter ni. Tiu ĉi librego estas la plej granda omaĝo al liaj memoro kaj verko. La aŭtoro Jozo Marević per tiu ĉi monumenta verko kaj sia dekjara laboro por ĝi meritas lokon apud LI en la verda paradizo. Li pacience eltenis kaj la nepoj lin benos.
La pedantoj povus trovi ian aŭ tian malglataĵon en la verda aŭ alia lingvo, sed ni ne perdu tempon pri tiaj bagatelaĵoj starante antaŭ tia verkego. Eĉ se kelkaj komentoj estus bonvenaj, ni simple ne volas fuŝi la festan etoson, ĉar ne estas nun okazo por montri sian etanimecon aŭ harfendajn ecojn karakterajn. Prefere ni invitas ĉiujn al la postfesto kaj pluevoluigo de la materialo. Ni fakte ŝuldas tion al la aŭtoro kaj lia diligento.
Krom niaj gratuloj al la aŭtoro kaj la eldoninto, jen sugesto: estus brile, se eblus eldoni la vortaron ankaŭ rete aŭ almenaŭ en iu cifereca kaj interaktiva formo: DVD, KD, USB aŭ simile. Por la movadaj instancoj mi nur pludonu la informon el la intervjuo: la “freneza” aŭtoro eĉ prenis bankan prunton por eldonigi sian verkegon. Se la movado investos en retan aŭ ciferecan eldonon, tio ne nur restarigos la ekvilibron sed ege profitigos nian lingvan komunumon, kaj ne nur la nian sed eĉ pliajn ses aŭ sep (se konsideri la latinan). Alie, ĉio restos kiel ĝis nun: modesta laboremulo faras gigantan verkon, pri kiu poste pavas la t.n. Movado. Se la Movado iam kaj ial grandas, tio estas ĝuste pro tiaj individuoj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.