Kiom maluniversalaj ni estas?
Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
L.L. Zamenhof
• Stefan MacGill
Estas mirige, kiom vaste ni kredas je la universaleco de nia Universala Esperanto-Asocio. Estas oportuna momento esplori pli detale la limojn de tiu universaleco. Ni trovos, ke tiuj limoj estas pli okulfrapaj ol ni populare kredas. Kiuj estas la esplorindaj terenoj? Komence, evidente, ni rigardu la membronombron. Due, ni analizu la konsiston de la Komitato, la supera decidorgano de la Asocio. Poste la nombron de delegitoj, kotizperantoj kaj ĉefdelegitoj. Gravan indikon donas niaj ‘tutmondaj’ renkontiĝoj: UK, IJK kaj la Kongresoj de ILEI. Esplorindas krome nia Akademio. Ĉiuj datumoj laŭ la Jarlibro 2018 aŭ la Reta Oficejo de UEA, ĉiam pri 2018 komence de oktobro, jaro kiu estas ankoraŭ ne finkalkulita.
Kial oportunas aparte nun fari kaj publikigi ĉi tiun analizon? Nu, tra jardekoj la demografio de la movado (viroj-virinoj, junuloj-nejunuloj, kontinentoj, regionoj ktp.) restis esence senŝanĝa. La komitato en Lisbono kuraĝis akcepti la revolucian proponon de la Estraro de UEA, pri fundamenta restrukturado de la kotiza sistemo. Tio donas al ni la meĥanismon por signife ŝanĝi nian demografion kaj progresigi nian pli veran universalecon. Tamen, ni ankoraŭ ne jubilu. Paŭse al la vortoj de Zamenhof, necesas diri: Por ke Asocio estu tutmonda, ne sufiĉas nur akcepti la strukturon.
Du grandegaj pliaj paŝoj necesas, kaj la Asocio laboregas pri ambaŭ. Unue, ni devas adekvate klarigi al la membroj en la plej nepagipovaj landoj (kategorioj 1 kaj 2) pri la novaj ebloj je pagebla prezo membrigi sin en la Asocio. Paralele kun tio, necesas konstrui, landon post lando, praktikan transpagan sistemon por la kotizaj sumoj. Mi en la Estraro akceptis respondecon pri tio (plus landoj en kategorio 3, kun kiuj mi intime rilatas el mia mezeŭropa bazo). Tiu infrastrukturo necesas, ĉar la granda plimulto el la landoj en kategorioj 1 kaj 2 ne havas kotizperantojn.
La dua defio, kiun prizorgas la Centra Oficejo kune kun la ceteraj estraranoj kaj la koncernaj Landaj Asocioj, estas persvadi la homojn en kategorioj 3 ĝis 5 resti fidelaj al la Asocio, kaj taksi la novajn kotizojn esprimilo de solidareco, por permesi al ni arigi pagantajn membrojn en trideko da landoj, kiel ekzemple Burundo, Filipinoj, Gvatemalo kaj Barato. Pleje gravas la homoj en la plej alta kategorio (5), ĉar ili konsistigas 59% de nia tuta membraro (vidu la grafikaĵon).
De kie venis la impulso por pli justa kotizstrukturo? Ne el la aero, ILEI en sia konferenco en Kunming (suda Ĉinio) jam en 2012 aŭdis la pledon de komitatano el neprospera lando proklami: “Ni volonte pagus mem la kotizon por la Ligo, se ĝi nur respondus al nia pagipovo.” Gravegas la psikologia faktoro: ‘mi povas mem iĝi membro sen dependi de ekstera subteno’ (la Koleghelpa Kaso en ILEI kaj Fondaĵo Canuto en UEA). La rezulto de tiu pledo: du tagojn poste, la Komitato de ILEI akceptis aldoni trian membro-kategorion kun kotizo de €2. UEA, ses jarojn poste, akceptis transiri pli radikale: de du ĝis kvin kategorioj – el kiuj unu kotizo same estas €2 (aŭ €1 por junuloj).
Por la analizo, mi elektis iom polemikigajn kriteriojn, ĉar mi volas ne nur elstarigi nian mankon de universaleco, sed kiagrade nia Asocio dependis jam dekomence de la pli prosperaj landoj de la mondo. Tio estas klarigebla. Nia Asocio havas grandajn financajn bezonojn por funkcii, kaj do celas la pli pagipovajn landojn. Krome, tiuj landoj havas la infrastrukturon por subteni fortajn enlandajn movadojn. Do, miaj regionoj estas la sekvaj:
• Eŭropo – kiu estas grandparte pagipova, sed ne ĉie.
• Prosperujo neeŭropa – Usono, Kanado, Japanio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj (post ioma hezito) Korea Respubliko kaj Israelo.
• Latin-Ameriko – kie ĉefe influas Brazilo.
• Afriko – kutime la subsaharaj landoj.
• Azio – temas pri la evoluantaj aziaj landoj – sen Japanio kaj Korea Respubliko.
• Mez-Oriento kaj Norda Afriko – MONA.
Klaras, ke Eŭropo plus Prosperujo superregas forte tra ĉiuj mezuroj. Ili havas 79% de la membraro, 80% de la komitatanoj (73% se la observantoj estas aldonitaj), 79% kaj 75% respektive por ĉefdelegitoj kaj Kotizperantoj kaj 69% por delegitoj. Aliĝintaj kaj ne-aliĝintaj Landaj Asocioj iomete pli ekvilibras, kun respektive 59% kaj 50%. Kontraste, la Akademio ege malekvilibras kun 92%, simile la Kongresoj (IJK 86%, UK 92% kaj Kongresoj de ILEI 82%). MONA apenaŭ figuras en la mezuroj, spite multan agadon kaj la proprajn regulajn ĉiujarajn kunvenojn.
Gravegas en la nuna momento fari ĉi tiun analizon, ĉar tio donas al ni referencpunkton por mezuri la efikojn de la nova kotizsistemo. Ni prezentas al vi nur procentaĵojn, sed ni konservas la subkuŝantajn ciferojn, por ebligi estontajn komparojn. Ege malfacilas konstati, kiom rapide la personoj reagos al la nova realeco – ĉu ene de unu jaro ni rimarkos diferencon, ĉu nur post du-tri jaroj tio evidentiĝos. Klare, ni vidos la efikon plej frue ĉe la membraro, nur poste ĉe delegitoj, komitatanoj kaj kongresoj. Ĉiukaze, ni faris la bravan elpaŝon, nia nuna tasko estas transformi tion al rezultoj. Kun la fina celo, ke nia kara UEA estu demonstreble pli universala.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.