Prognozo pri la Korona Viruso

Esperantigis: A. Wandel

Michael Levitt, Nobel-premiita israela-usona profesoro pri komputada biologio en Universitato Stanford, fariĝis la nacia trankviliganto de Ĉinio en la lastaj monatoj. Levitt ne trovis kuracon aŭ vakcinon por la korona viruso, sed nur analizis la nombrojn de la pandemio - la aferon pri kiu li estas sperta. Laŭ la statistikaj kalkuloj li kondukis, ke la epidemio estos bremsita kaj, male al iuj sombraj prognozoj, ne detruos Ĉinion kaj tiam la tutan homaron. La komentoj, kiujn li afiŝis inter siaj amikoj, estis tradukitaj en la ĉinan, vaste cirkulitaj en la lando kaj igis lin populara televida intervjuito. Liaj prognozoj montriĝis ĝustaj: de la 7-a de februaro, la nombro da novaj koronaj infektoj en la lando komencis malpliiĝi, kaj semajnon poste la mortokvanto ankaŭ malpliiĝis. "Mi ne specialiĝas pri viralismo, sed mi komprenas kalkulojn kaj statistikojn," li diris.
Levitt ricevis la Nobel-premion pri kemio en 2013 pro disvolvado de komputilaj modeloj por kompreni kompleksajn kemiajn sistemojn. Li klarigas ĝin pli simple: "Ĝi estas komputila tekniko, kiu uzas komputilojn por simuli la DNA-strukturon kaj proteinajn formojn en la korpo tre precize. Same kiel oni faras por konstrui ponton aŭ konstruaĵon oni hodiaŭ faras komputilan simuladon, same eblas fari por proteinoj kaj DNA-helicoj.
Li ne intencis esti la profeto por anonci la finon de la plago. Ĉi tio okazis tute hazarde. Lia edzino Shoshan estas ĉina arta esploristo kaj komisiito de ekspozicioj de lokaj fotistoj, tial la du dividas sian tempon inter Usono, Israelo kaj Ĉinio. "Kiam la plago eksplodis, mia edzino skribis al niaj amikoj, ke ni pensas pri ili kaj bedaŭras la situacion, kiun ili spertas. Mi decidis pli profundiĝi en nombroj esperante akiri ion de ili. La disvastiĝo de la viruso en Hubei-provinco estis 30% tage. "Mi ne estas sperta pri gripo, sed laŭ la analizo de nombroj mi komprenas ke tio estas eksponenta kresko. Se ĉiutage la plago disvastiĝas ĉirkaŭ 30%, tiam ene de 90 tagoj la tuta mondo infektiĝos."
Sed tiam la tendenco renversiĝis. "Kiam mi komencis analizi la datumojn la 1-an de februaro, ĉiutage aperis ĉirkaŭ 1,800 novaj infektoj kaj post ses tagoj la nombroj altiĝis al 4,700," li priskribas. "Tiam, la 7-an, la nombro de novaj infektitoj komencis malpliiĝi laŭ rekta linio, kaj ne ĉesis tiel malpliiĝi. Post unu semajna tempospaco similan tendencon sekvis la nombro de mortintoj. Ĉi tiu drama ŝanĝo en la kurbo markis la mezan punkton, kaj pli fidinda antaŭvido de la epidemia fino estis ebla. Ankaŭ la situacio en la ceteraj partoj de Ĉinio pliboniĝos ene de du semajnoj, kaj nu monaton poste estis preskaŭ neniu nova kazoj de infekto.
"Mi komparas ĝin kun bankaj interezokvotoj. Pensu, ke se en la unua tago vi donas 30% da interezo sur via mono, en la dua vi ricevas nur 29% kaj tiel plu, vi rimarkas, ke en la fino vi ne gajnos tiom multe."
Li skribis tiun tekston al siaj amikoj en Wichat (la ĉina Wetsap). Ili tradukis ĝin en la ĉinan kaj transdonis ĝin al siaj amikoj. Kaj baldaŭ Levitt komencis ricevi multajn demandojn de homoj, kiuj volis certiĝi, ke la teksto estis efektive verkita de li. "Tiel mi rimarkis, ke mi devas daŭrigi. Mi povus diri, 'Nu, tion mi diris,' kaj forlasi la aferon, por ne trafi la tutan bruon, kiu okazis ĉirkaŭ mi." Sed li ne povis forlasi ĝin.
Ĉiutage pli kaj pli multaj nombroj venis de diversaj fontoj, inkluzive de la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO). Levitt komencis sendi regulajn raportojn al siaj ĉinaj amikoj, kaj ilia diskonigo kondukis lin al intervjuoj en ŝtata televido, inkluzive de CGTN-kanalo, la ĉina ekvivalento de la internacia kanalo de CNN. Ĉar la nombro de infektitoj kaj mortintoj malpliiĝas, li diris, la epidemio en Ĉinio verŝajne malaperos fine de marto.
Kio estis la infekta indico per persono?
"Komence, ĉiu korona malsanulo en Ĉinio infektis mezumon de du homojn en tri tagoj, tio estas ĉiutaga indico de 2.2 homoj. Se tia imposto de infekto ne haltas, ĝi estas katastrofo. Ĝi estas eksponenta kresko.
"Por klarigi ĝin, mi denove komparos ĝin al intereso. Eĉ kiam la intereza procentaĵo malpliiĝas, vi ankoraŭ enspezas monon. La kvanto, kiun vi ne elspezis, malpliiĝas, nur plirapide kreskas. Sed la malrapidiĝo de la infekto signalas, ke la fino de la epidemio proksimiĝas. "
Kiel vi klarigas la fakton, ke la viruso ĉesis disvastiĝi?
"Eksponencaj kreskaj modeloj supozas, ke ĉiutage homoj povas kaptiĝi, ĉar ili daŭre renkontas novajn homojn. Sed se vi pensas pri via socia rondo, vi kutime ĉiutage renkontas pli-malpli la samajn homojn. Kunvenoj kun novaj homoj povas ekzisti en publika transporto, ekzemple. Sed eĉ en la buso, post iom da tempo, la plej multaj pasaĝeroj estos tiuj jam infektitaj aŭ vakcinitaj.
"Alia klarigo pri malrapidigo rilatas al gvidlinioj por teni homojn for. Oni nun ne ĉirkaŭbrakas konatulojn, kiun oni renkontas sur la strato kaj evitas renkonti malvarmumitajn personojn.

================Daŭrigo===========
Ju pli oni obseras la regulojn de izoliĝo, oni povos ĉesigi la infekton. Anstataŭ 2-3 malsanuloj infektos nur 1,5 da homojn en tri tagoj, kaj tiu nombro plu malkreskos. "
Sed estas sufiĉe multaj homoj, kiuj ne atentas izolecon kaj iras al publikaj lokoj, kiel butikumejoj.
"Ni scias, ke en Ĉinio estis preskaŭ kompleta izolado, homoj iris nur al la necesaj butikoj kaj evitis kontakton kun aliaj homoj. En Wuhan, kie estis la plej granda infekto en Hubei-provinco, ĉiuj havis eblecon infektiĝi. Sed nur 3% estis infektitaj. La indico de infektado en "La Korona ŝipo" ne superis 20%. De ĉi tio mi konkludas, ke estas multaj homoj, kiuj estas nature vakcinitaj kontraŭ la viruso. "
Kio okazas en Italio? Ŝajnas, ke la nombro de infektoj nur altiĝas.
"En Italio, la viruso intertempe nur grimpas, kio estas alarmiga. Sed mi kredas, ke la kialo estas ĉar estas multe pli maljunaj homoj tie, ol en Ĉinio, Francio aŭ Hispanio. Krome la itala kulturo estas varma kaj italoj havas riĉajn sociajn kontaktojn. Pro tio gravas apartigi kaj ne permesi al malsanuloj eliri al lokoj, kiuj havas sanajn homojn.
"En Ĉinio ili funkciis bonege kaj sukcesis tute regi la plagon. Ĝuste nun la loko, kiu maltrankviligas min, estas Usono. Kiel eble plej multaj homoj devas esti izolitaj, por havi tempon por preparo. Alie, eble okazos situacio, kiam 20.000 pacientoj samtempe venos al la plej proksima hospitalo kaj la sistemoj disfalos. "
Kiam la korona viruso forlasos nin komplete?
"En Ĉinio, la nombro de novaj infektoj baldaŭ atingos nulon. Sud-Koreio atingis la mezan punkton kaj jam vidas la finon. Por la resto de la mondo ankoraŭ malfacilas antaŭdiri. Ĝi finiĝos kiam ĉiuj pacientoj renkontos homojn, kiuj jam estis infektitaj."
Levitt rilatas al tio, kio okazis en la ŝipo “Diamond Princess” kiel la plej malbona kazo: "Se oni komparas la ŝipon al lando - temas pri kvaronmiliono da homoj sur unu kvadrata kilometro, kio estas estas 40-oble la denseco en Hongkongo."cetere, la ŝipo ankaŭ havis komunan klimatizadon. La klimatizado kaj hejtado venis de unu fonto, kaj la manĝoĉambro estis komuna. Ĉi tiuj estas tre favoraj kondiĉoj por la viruso, kaj tamen nur ĉirkaŭ 20% estis infektitaj. Ĝi estas sufiĉe multe, sed ĝi tre similas al kio Kio okazas en normala gripo.
"Kiel ĉe gripo, en korona viruso, la plej multaj el la mortintoj estas homoj pli ol 70 jataj. Simile, ĉirkaŭ tri kvaronoj de tiuj, kiuj mortas de gripo, estas pli ol 65. Estas jaroj kiam la gripo eksplodas, kiel en Usono en 2017, kie estis trioble pli mortoj ol average, kaj tamen oni ne panikiĝis. Jen mia mesaĝo - vi nur devas trakti Kronviruson kiel severa gripo. Ĝi estas 4-8 oble pli severa ol ordinara gripo, kaj tamen - plej multaj homoj restos sanaj kaj la homaro ne pereos. "