Cherpillod-a menaĝerio

Ionel Oneţ
Leksikaj vagadoj. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière,
2012. 79p. 21cm. ISBN 2906134988.
Prezo: € 6,00

En la katalogo de UEA

La nova libro de la produktiva (kaj produktema) André Cherpillod sekvas serion de libr(et)oj traktantaj elementojn de Esperanto. Ĉi-foje, kiel la aŭtoro mem konfesas, li sekvis nur siajn kapricojn kaj kolektis en sian menaĝerion amatajn ĉevaletojn kaj ne nur. Ĝisoste fidela al la Fundamento, Ĉerpillod prenis sur sin la taskon militi kontraŭ la deflankiĝoj for de nia netuŝebla libro. Veran militon li portas kontraŭ la uzo de x kiel surogato de h anstataŭ supersigno en Esperantaj vortoj. Ne malpli militema li montras sin kontraŭ tiaj “monstraĵoj” kiel Barato, Klaŭdiforumo, Labako, Tergesto, Panĝabio, Suomio. Por tiaj ĉi pekoj li proponas la verbon baratumi (vidu la sencon en la libro). Aliaj “pekoj” kontraŭ kiuj la eksakademiano grumblas, estas la (kulture/religie) neneŭtralaj vortoj, kiel dimanĉo (tro kristana), sabato (tro juda) kaj kristnasko (divenu kial!).
Draŝeton ricevas ankaŭ la (nova) PIV – ekz. kial Vjetnamio/ Vjetnamujo kaj ne la pli internacia formo Vjetnamo? (persona rimarko: la pasintjara UK donis al mi la okazon noti la uzon de la vortparo vjetnamo-vjetnamano, kun la konsterna konstato ke ĉ. 4 el 10 uzantoj preferis paroli pri vjetnam(i)anoj kaj la cetero pri vjetnamoj – la aŭtoro de la recenzo). Kial profiti kaj revi ŝanĝas sian transitivecon laŭ la eldonoj de PIV?
Ankaŭ la Akademio de Esperanto, kies membro Cherpillod estis, ne eskapas lian skurĝon, precipe kiam temas pri landnomoj (Koreo/Koreio/Koreujo, Ukraino/Ukrainio/Ukrainujo).
Rilate al neologismoj, A.C. sintenas kiel plejparto el ni (kun la notinda escepto de la Corsetti-skolo): ne necesas tro da neologismoj, sed tiuj, kiujn mi konsideras necesaj, estas bonvenaj: -iĉo, olim, nelge, na.
Unu el la plej amataj ĉevaletoj de Cherpillod estas etimologio, temo pri kiu li ne povis rezigni ĉi-libre. Indas legi la klarigojn pri Panĝabo, ne nur pro la etimologia aspekto, sed precipe por kompreni kial li anatemas la PIVan formon Panĝabio.
Kvankam pluraj/multaj Esperantaj gramatikeroj lerneblas (pli-malpli) facile se oni atente studas, restas multaj, ve!, tro multaj misuzataj; ne pro la fakto ke ili ne estas ellerneblaj, sed ĉar oni lernas ilin supraĵe kaj kontentiĝas per tio. Po estas unu el tiuj elementoj; al ĝi A.C. dediĉas ok liniojn ĉi-libre post la aparta broŝuro, aperinta en 1996 (Po – la diabla vorto). Alia estas ĉi, kiun la franclingvanoj apenaŭ uzas (ĝuste), kvankam ĝi devenas el ilia lingvo. Kvazaŭ por pruvi ke la franclingvanoj prifajfas tiun vorteton, la aŭtoro skribas sur la titolpaĝo de la recenzata libro: “Memore al mia amiko, Christian Vacheron, sindona esperantisto, kiu forlasis la vivon dum tiu broŝuro estis verkata”. Ĉu simpla akcidento? Eble ne, ĉar sekvapaĝe, la Antaŭparoleto komenciĝas per “Tiu libreto ne estas scienca verko.” La artikolo en Esperanto estas alia pesto, precipe por la denaskaj parolantoj de slavaj, baltaj kaj aziaj lingvoj. Ne malpli konfuzaj ŝajnas esti la prepoziciparoj da-de kaj por-pro. Al ĉiuj ĉi kapdolorigaj vortetoj Cherpillod dediĉas minimume duon da linioj.
Sed, konfesas la aŭtoro sur la dorskovrilo, “[m]i scias, ke miaj kritikoj ŝanĝos nenion…” Tamen, aldonus mi, ili ja estas kaj interesaj kaj utilaj, kondiĉe ke kelkajn oni prenas… kun grajno da salo.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2013. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.