Le Monde de l'Espéranto (LME) n-ro 605 legeblas en la reto

Le Monde de l'Espéranto (LME) n-ro 605 legeblas en la reto: https://esperanto-france.org/IMG/pdf/lme605.pdf. LME estas dulingva magazino en la senco, ke iuj artikoloj (kiuj celas la eksteran legantaron) estas en la franca kaj aliaj (kiuj pli celas esperantistojn) estas en Esperanto.
Ĉeftemo de tiu numero estas la rilatoj kun Unesko, aparte pri la kunvenoj, kiuj okazis pasintjare kaj la subskribo-ceremonio pri Unesko-kuriero. Aparte traktata (franclingve) estas la lingvo-akcelila metodo.
Kaj estas la kutimaj rubrikoj: prelegvojaĝoj, kulturaj novaĵoj (kun aparta atentigo al diversaj konkursoj), vojaĝnotoj (pri 22.503 kilometrojn per biciklo...).
UEA gratulas al Esperanto France kaj la redaktoro Claude Nourmont, komitatano A de UEA por Francio. Bonan legadon!