Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

UEA estas la plej granda membroasocio de la Esperanto-movado. Ĝi plenumas ege multajn kaj plej diversajn taskojn en diversaj laborkampoj. Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Ĉu vi pretas transpreni iun taskon en la Esperanto-movado? Jen la ŝanco!

La laboro ne dependas de loko. Vi povas fari ĝin hejme.. Nur bona retkonekto kaj komputilo estas bezonata. La loĝlando ne gravas. Ĉu vi ankaŭ pretus vojaĝi (ekzemple por instrui Esperanton)? Bv. aldoni tiun informon en via kandidatiĝa letero)

Bv. verki kandidatiĝan leteron en kiu vi klarigas viajn motivojn. Pri kiuj laboroj kaj taskoj vi speciale interesiĝas? Bv. mencii en la koncerna letero, ĉu vi deziras labori volontule, ĉu vi ŝatus ricevi honorarion (aŭ alían kompenson, ekz-e senkostan membrecon) aŭ ĉu vi nur interesiĝas pri dungo-rilato. Bv. mencii ankaŭ kiom da horoj vi ŝatus labori por UEA semajne.

Ĉu aliaj personoj konas vin kaj povas atesti pri viaj konoj kaj lertoj (povas esti ankaŭ personoj el ekster la Esperanto-movado)? En tiu kazo bv. provizi nin per rekomendletero(j). En la letero estu mencio pri kiuj laboroj vi speciale talentas kaj interesiĝas.

Bv. ankaŭ aldoni vivpriskribon pri viaj studoj kaj laborhistorio.

Bv. prezenti ĉiujn dokumentojn en pdf-formato kaj alŝuti ilin per la sekva ligilo. Por alŝuto vi bezonas pasvorton. La pasvorto estas la familia nomo de la kreinto de ĉi tiu lingvo (unua litero majuskla Z; resto minuskla)
https://login.yoursecurecloud.de/u/d/440626350d7d4989ac22/

Atenton – ĉiu dokumento komence havu vian nomon, ekzemple:
Felikso Kandidatiĝa kaj motivletero
Felikso Subtenletero
Felikso Vivpriskribo (CV)

Bv. sendi etan mesaĝon al jena retpoŝtadreso: helpoporuea@gmail.com por konfirmi vian intereson kaj informi kiujn dokumentojn vi alŝutis. Ĉion bv. fari ĝis la 31-a de aŭgusto 2022.

Sube vi trovas liston de eblaj taskoj (kompreneble tro por unu kandidato). Ĉu vi havas novajn ideojn, kiuj povus helpi al la Esperanto-movado? Kio devus funkcii pli bone? Kion vi povas oferti?

Vi povas kunmeti vian postenon laŭ la taskoj kiuj kongruas kun viaj kapabloj, tempo kaj aspiroj. Ni atendas vian kandidatiĝon.

PS: Por iuj specialaj taskoj, ni akceptas ankaŭ ekspertojn, kiuj nur komencis studi Esperanton (aŭ eĉ homojn, kiuj ne regas Esperanton).

• organizado de reta malferma tago;
• organizado de retaj eventoj;
• organizado de retaj kursoj;
• asistado al la Belartaj Konkursoj (korespondo kaj diplomoj);
• organizado de la konkurso Biblioteka Apogo Bachrich;
• organizado de la konkurso Partoprenu UK-on;
• asistado al reta Biblioteko Hector Hodler (kontakto kun eldonantoj; esplorado pri bultenoj);
• asistado pri rezultoj de fondaĵoj (financa redaktado / kontrolado);
• korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj;
• kunlaboro pri sekretariaj laboroj;
• specifaj temoj rilate al la revuoj Esperanto kaj Kontakto;
• asistado pri landa agado (vizitkartoj en retejo);
• asistado pri aligitaj membroj (esploroj; kalkulo, statistiko);
• kvalitkontrolo de librotenado;
• retpaĝo Komitatanoj A, nomumo, k.s.
• organizado voĉdono Komitatano B;
• organizado de aŭkcio dum kongreso kaj eventuale de retaj aŭkcioj;
• asistado pri akcepto de membroj tra Fondaĵo Canuto;
• donacvarbado;
• revarbado de membroj;
• kontrollegado de malnetoj de Esperanto kaj Kontakto;
• superrigardo de EU-projektoj;
• ĝeneralaj projektlaboroj;
• asistado pri UEA-kontoj;
• kontaktado kun dumvivaj membroj;
• asistado pri kontaktado kun VEK kaj veteranaj membroj;
• asistado pri virina agado;
• grafikaj laboroj
• prizorganto de reteja enhavo
• vikipedio-asistanto
• asistado pri blindula agado;
• asistado pri diplomoj pri longjara membreco;
• asistado pri membronombro kaj membraraj statistikoj;
• asistado pri voĉlegado de revuoj (Esperanto, Kontakto kaj Monato);
• asistado pri sociaj retoj (Facebook, Instagram, Twitter, YouTube, Vimeo, Telegram, VK);
• asistado pri rilatoj kun fakaj asocioj;
• asistado pri AMO-seminarioj;
• asistado pri Volontula Servo de UEA;
• asistado pri filmado de Universalaj Kongresoj;
• merkatigo por retaj kursoj
• specialisto pri reta merkatigo
• protokolado dum komitataj kunsidoj
• evoluigo de pagmanieroj por transpagproblemlandoj
• mastrumado de sociretaj kanaloj de UEA
• kreado de enhavo por sociretaj kanaloj de UEA (memeoj, videoj, ktp)