Respondu kvizon por helpi magistriĝan tezon pri uzo de Esperanto


Respondu kvizon por helpi magistriĝan tezon pri uzo de #Esperanto ĉe lingvo-algoritmoj!
https://forms.gle/re76fG4qTstCZE1Z8

UEA kunlaboras kun Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento de la Universitato de Bristol, en ŝia magistriĝa tezo pri la uzo de Esperanto kiel studokazo por la disvolviĝo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per respondado de esplorkvizo, kiu proponas frazojn kun mankantaj afiksoj, kiujn la respondantoj devas indiki el donitaj opcioj laŭ siaj juĝoj pri la plej taŭgaj.

Por respondi oni devas aliri la jenan ligilon: https://forms.gle/re76fG4qTstCZE1Z8 (temas pri formularo ĉe Guglo). Ĉiuj respondoj estos anonimigitaj. Flueco en Esperanto ne estas postulata por respondi, nur bazan komprenon pri la gramatiko kaj sistemo de afiksoj de Esperanto.

Ella Gryf-Lowczowska magistriĝas pri komputila neŭroscienco ĉe la Universitato de Bristol. Multaj algoritmoj ŝajne “lernas” lingvojn per statistika inferenco, do povus sukcese antaŭvidi la afikson uzendan kun iu radiko post ripeta rigardado de similaj frazoj, sed ili ne povas etendi la subkomprenatajn gramatikajn regulojn al antaŭe nerigarditaj nesimilaj frazoj. Ili ne “komprenas” la lingvon kiel la homoj. La algoritmoj kreitaj de Ella celas “lerni” la gramatikajn regulojn de Esperanto. Ŝi uzos la homajn reagojn al kvizoj por kompari kaj taksi la sukcesan funkcion de la algoritmoj.

UEA antaŭdankas nome de Ella pro la partopreno en la kvizo: https://forms.gle/re76fG4qTstCZE1Z8