Georgo Handzlik: Sen Esperanto mi estus duono de la hodiaŭa mi


En Esperantujo Georgon Hand­zlik konas preskaŭ ĉiu: pro li­aj kantoj, teatraĵoj kaj pro la Esperanto-libroj de li eldonitaj.
Pro sia kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado
li es­­tis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA en 2013. La redakcio de la revuo Esperanto intervjuis la konatan “bardon sen barbo”.

Revuo Esperanto: Kiam kaj kie vi ler­nis Esperanton?

G.H.: Normale, dum kvar jaroj en la liceo kaj fine mi trapasis maturigan ekzamenon.

Revuo Esperanto: Ĉu maturiga ekza­me­no en Esperanto normalas en Pol­lando?

G.H.: Nu, ne tre. Mi verŝajne estas unu el la du poloj, kiuj ricevis permeson de la ministro fari tion. Ĉio dank’ al la direktoro de la liceo, kiu lernis la lingvon kun mi. Nun mi certas, ke el ĉiuj miaj vivdecidoj, ĝuste tiu lerni Esperanton estis la plej grava por mia tuta vivo. Feliĉe mi faris tion kiel junulo.

Revuo Esperanto: Kiam kaj kial al vi ve­nis la ideo ekverki kantojn en Esperanto?

G.H.: Jam en la liceo, kiam mia ins­truistino Irena Horodecka ankoraŭ ad­monis: unue bone lernu la akuzati­von, mi ludis gitaron kaj provis esperantigi kelkajn polajn kantojn, poste mi lernis observi nian komunumon kaj venis jam originalaj kantoj pri esperantistoj kaj Esperantujo. La unuan fojon mi “ŝtopis” per miaj kantoj iun truon en la programo de Esperantaj Tagoj de Krakovo. Ĝis nun mi kantis en preskaŭ kvardek landoj.

Revuo Esperanto: Kaj “naskiĝis” “Ba­r­­do sen barbo”?

G.H.: En la okdekaj jaroj mi estis bar­bulo. Tia mi koncertis en preskaŭ ĉiuj E-kluboj de Pollando. Kiam oni invitis min kanti dum la jubilea UK en Varsovio, mi provizore estis razita kaj iu redaktoro en la Kongresa Libro titolis: koncerto de “Bardo sen Barbo”. Mi legis kun miro, sed la pseŭdonimo restis por la tuta vivo.

Revuo Esperanto: Ĉu estas iu la plej ŝatata de vi kanto el tiuj, kiujn vi verkis?

G.H.: La skribota. Verŝajne plej konata estas LUDOVIKO, unu el la plej mal­novaj. La unuan fojon mi prezentis ĝin dum kongreso en Hungario. Mi timis pri la akcepto de la publiko. Sed la aŭskultantoj kantis kun mi jam la duan refrenon. Poste la publiko ĉiam petis la kanton. Do finfine mi jam komencas per ĝi ĉiun koncerton.

Revuo Esperanto: Via monodramo Ludoviko Lazaro iĝis populara kaj havis multajn pozitivajn reeĥojn. Ĉu vi povas rakonti iom pri ĝi kaj pri viaj aliaj teatraĵoj?

G.H.: Antaŭ la UK en Bjalistoko ni dis­kutis, ke kongresanoj ŝatus renkonti la Majstron. Lia domo ne plu ekzistis, la ekspozicio, prelegoj estas interesaj, sed plej grandajn emociojn donas renkontiĝo kun homo. La Homo. Tiam Johana Choroszucha, respondeculino pri la arta programo, diris: “Faru!” Mi tralegis eble dudek librojn pri la vivo de la Majstro, tiamaj tempoj, kutimoj. Mi celis prezenti ne monumentan famulon, konatan de ĉiuj, sed homon, kun liaj problemoj, timoj, senĉesa provo rezigni pri fumado, manko de mono, en la fono de provincaj judaj realaĵoj kaj grandioza ideo, kaj skeptika mondo. Ĉu vi eble scias, kial Ludoviko ĉiam uzas surtuton?

Revuo Esperanto: Ni vidis la spek­taklon...

G.H.: Jes, por laŭeble plej forte distingiĝi de la tiamaj ŝamanoj, kiuj ofte estis pli popularaj ol la diplomitaj kuracistoj. La profesia reĝisoro Kuba Abrahamowicz helpis al mi prepari la spektaklon. Dum la Bjalistoka UK mi prezentis ĝin kvarfoje. La ideo renkonti Ludovikon estis brila, homoj aŭskultis kun malfermita buŝo, miris kiam Ludoviko kverelis kun ili, invitis gustumi realan litovan brandon. La spektantoj ploris, aplaŭdis, post la teatraĵo faris memor-fotojn, invitis la spektaklon al siaj kongresoj pli ol tridekfoje sur kvar kontinentoj. De la premiero pasis jam ok jaroj kaj mi ĝis nun ĝin prezentas.
En Bjalistoko la serba aktoro Saŝa Pili­­poviĉ proponis kune prepari spek­taklon. Mi skribis Preskaŭ kompleta Historio de Universalaj Kongresoj; ĝi estis farso pri la kutimoj de esperantistoj, premiero en Brazilo. Tiel naskiĝis Teatro Verda Banano sen propra sce­nejo, tamen ni ludas tra la tuta mondo. Kiam mi rakontas tion al polaj profesiaj aktoroj, ili apenaŭ kapablas kredi, ke tio okazas reale. Kun Saŝa por Rejkjaviko ni preparis mian Asocio de Viktimoj de SV kaj por Nitra Kredito de Jordi Galcerán, sendube nian plej gajan prezentaĵon.

Revuo Esperanto: Kiel vi ekzercas?

G.H.: La distanco inter niaj urboj estas mil kilometroj kaj dividas nin krome la landlimo de Eŭropa Unio. Ni laboras kun reĝisoro dum ĉirkaŭ dudek tagoj ok-dek horojn tage, parte en Serbio parte en Pollando. La lastan provon ni ludas antaŭ esperantistoj. Poste ni iras al la kongreso kelkajn tagojn pli frue kaj anstataŭ viziti la urbon ni ekzercas en hotelĉambro, ĉe matena kafo, eĉ en brazila rafto. Tiom da peno por prezentiĝi nur sporade. Tio verŝajne estas la kaŭzo, ke Esperanta teatro tiom raras.

Revuo Esperanto: Ni scias, ke en Pollando vi gvidas kelkajn entre­prenojn. Interalie ankaŭ radio-staciojn. Ĉu vi uzas tion por iamaniere informi pri Esperanto al la ekstera publiko?

G.H.: Radio, kiel ĉiu alia entrepreno, vivas nur kiam ĝi plenumas la dezirojn de siaj klientoj. Ni elsendas por krokodila publiko en la regiono, do ni ne havas programerojn en Esperanto. Sed ni informas pri E-renkontiĝoj, vojaĝoj de niaj klubanoj al la UK, foje pri la Esperanta Vikipedio ktp. Ni strebas, ke niaj aŭskultantoj komprenu, ke esperantumi estas unu el la normalaj agadoj de la homo.

Revuo Esperanto: Ĉu vi povas rakonti iom pri la eldonejo KLEKS? Kion fakte signifas tiu nomo?

G.H.: KLEKS en la pola signifas inkomakuleto. Eldoni librojn mi lernis dum mia Esperanta koncert-vojaĝo tra Francio dum longa interparolo kun iu franca eldonisto kaj esperantisto (mi neniam sukcesis lin danki, eble nun: Dankon.). Tio okazis en la epoko de ŝanĝo de la ekonomia sistemo en Pollando. Kiam mi revenis hejmen, mi estis ĉi tie preskaŭ sola kun spertoj pri libera merkato. La unua titolo de KLEKS estis traduko de Kulturo de la amo de Vilmosz Siladi, unue eldonita de Hungara Esperanto-Asocio, sekvis ĝin kelkaj libroj de István Nemere. Inter ĉefe polaj libroj ni preparis Esperantajn librojn, inter aliaj la Nigran Serion kaj en ĝi miajn aforismojn Verdeskaj Pensoj, entute ni eldonis ĉ. 500 titolojn, kvin milion-ekzemplere. KLEKS apartenis siatempe al la plej grandaj polaj eldonejoj. Nun ĝi reale ne funkcias. En 2016 sub tiu ŝildo mi eldonis nur unu libron kun miaj polaj epigramoj. Sen Esperanto mi neniam fondus la eldonejon, neniam havus du radiojn, neniam iĝus aktoro. Mi ne havus ami­kojn en tiom da landoj, kiuj montris al mi aliajn mondojn. Sen Esperanto mi estus duono de la hodiaŭa mi.

Revuo Esperanto: Kiel vi taksas la pers­pektivojn de Esperanto-eldo­nado?

G.H.: Mi ĉesis eldoni paperajn librojn en la pola kaj en Esperanto. Komence de la jaro mi fermis ankaŭ lokan ga­zeton. La tekstoj translokiĝas al la reto. Tio estas procezo nehaltigebla. Ankaŭ en Esperantujo. Mi ŝatas “havi” librojn, el ĉiu vojaĝo mi revenas kun “papero” sed devas venki la praktiko, precipe en nia socio tiom dissemita tra la mondo. Precipe, ke ni esperantistoj estas pli bone edukitaj ol la averaĝo, kaj por ĉiutagaj kontaktoj ni ŝatas uzi modernajn rimedojn.

Dankon pro la intervjuo!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.