Interparolo kun Martin Wiese

Martin Wiese estas konata sveda Esperanto-muzikisto. Li estis la ĉefa tekstverkisto kaj muzikkomponanto de la Esperanta rokbando Persone, partoprenis en Amplifiki kaj nun okupiĝas pri la propra muzika projekto Martin & la talpoj. Martin afable konsentis respondi al la demandoj de la redakcio.

Revuo Esperanto: Ni komencu per la tradicia demando: kiam kaj kie vi konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin?

M.W.: Mi konatiĝis kun Esperanto pere de bona amiko de la gimnazio Per Aarne Fritzon, meze de la 80-aj jaroj. Li prezentis min al siaj espe­rantistaj geamikoj, kun kiuj ankaŭ mi amikiĝis kaj kun kelkaj eĉ ekludis muzikon, komence neesperante. Du el ili estis Mikke Englund kaj Bertilo Wennergren, kiuj jam formis la fa­­man bandon Amplifiki. Iam ili proponis al mi ludi kaj kanti en la bando kaj kuniri al festivalo en Pa­rizo, kaj do mi devis lerni Esperanton por povi kanti la tekstojn. Samtempe mi faris desegnaĵojn por Esperanta lernolibro, kiun verkis inter aliaj Per Aarne kaj, se mi ĝuste memoras, Borje Lund. La okazo estis bona por uzi min kiel provstudanton de tiu libro, kaj tiel mi faris miajn unuajn paŝojn kiel esperantisto.

Revuo Esperanto: Bonvolu iom ra­konti pri la grupoj Persone kaj Martin & la talpoj.

M.W.: Kiam la unua Kultura
Es­peranto-Festivalo (KEF) estis planita en Uppsala, Svedio, aperis la ideo formi plene rokan bandon por la okazo. Mi pensas ke la ideo venis de Borje Lund, kiu ankaŭ elektis la nomon de la bando: Persone. La aliaj estis mi, Bertilo (kiu rapide lernis ludi drumon) kaj PerOla Axelsson (saksofono). Borje kaj mi alterne ludis gitaron kaj bason, depende de tio, kiu ĉefkantis. Kvankam en la komenco la pli granda parto de la kantoj estis la kreaĵo de Borje, ni ĉiuj kontribuis al la repertuaro. Ni vere ne planis nian estontecon, sed post la KEFa koncerto venis ĉiam novaj ofertoj koncerti. Jaro sekvis jaron, la membraro ŝanĝiĝis iom post iom, ĝis restis mi, Bertilo kaj Anders Grop. Kiel triopo ni faris plurajn albumojn kaj multajn koncertojn, ĝis Anders kaj Bertilo ambaŭ translokiĝis ekster­landen kaj ne plu eblis provludi regule. Ni neniam decidis pri disiĝo, sed praktike la bando ĉesis ekzisti iam post la apero de nia akustika albumo sen en 2002.
Tamen mi daŭre verkis kantojn, kaj en 2005 faris mian unuan koncerton sola kun akustika gitaro dum KEF en Helsinko. Mi tiutempe ankaŭ komencis registri laŭkapable per cifereca 16-kanala registrilo, hejme kaj en mia provludejo. Ĉefe sola, sed kiam formiĝis la ideo pri albumo, mi kontaktis aliajn muzikistojn por aldonoj de drumo, sinteziloj ktp. Ne temis pri firma bando, sed diversaj homoj, kiuj foje aperas en diversaj lokoj en la muziko sen esti videblaj por la aŭskultantoj. Pro tio mi pensis pri ili kiel “la talpoj”, kaj tio efektive fariĝis la nomo de la projekto. En la unua albumo restis kelkaj pecoj de la Persone-repertuaro, kiujn mi tro ŝatis por forlasi sen fari bonan registraĵon de ili. Ĝenerale la stilo de “Martin & la talpoj” certe estas rekonebla por aŭskultintoj de Persone, kvankam la novaj kantoj estas ofte pli simplaj por esti prezenteblaj per nur voĉo kaj akustika gitaro. Ĉar plej ofte tiaj estas la kondiĉoj por miaj koncertoj nuntempe.

Revuo Esperanto: Ĉu vi povas rakonti iom pri via sperto en la grupo Amplifiki?

M.W.: La tempo en Amplifiki estis bonega kun multe da amuzo, kaj ĝi ankaŭ estis perfekta lernejo por mia esperantistiĝo. Tamen la muzika kadro de Persone estis por mi pli kontentiga en la longa daŭro. Dum la lastaj jaroj mi havis la bonŝancon kelkfoje koncerti kune kun Kimo de Amplifiki, kaj estas ĉiam granda plezuro revivigi kelkajn malnovajn frapkantojn!

Revuo Esperanto: En 2016 la premion “Kanto de la Jaro” en Kon­takto gajnis via kanto La Princino. Ĉu vi povus iom rakonti pri la histo­rio de tiu ĉi kanto?

M.W.: Kion diri pri La Princino? Mi ne volas tro precize rakonti pri miaj intencoj de miaj tekstoj, ĉar
mi volas lasi spacon al la aŭskultanto fari sian propran interpreton. Sed mi supozas, ke por ĉiuj estas sufiĉe klare ke la teksto pritraktas la temojn de revoj kaj realeco, la sento esti kaptito en la propra revo kaj en la genraj roloj.

Revuo Esperanto: Kiuj estas viaj kreaj kaj artaj planoj? Ĉu vi povas iom rakonti pri ili?

M.W.: Mi eklaboris pri registrado de novaj kantoj, kiuj espereble mult­nombriĝos sufiĉe por nova albumo. Sed pri la findato mi povas ankoraŭ nenion diri.

Fotis Ivo Miesen
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.