Kotiza reformo celas plian justecon
• Mark Fettes
La Komitato de UEA kunsidis dum preskaŭ 10 horoj en Lisbono, kun aldono de kvar Komitataj Forumoj en kiuj povis partopreni kongresanoj. Centre en la atento staris la financoj kaj la membrosistemo. Krome okazis elektoj – de plia komitatano C, la juna belgo Rakoen Maertens, kaj de nova estrarano pri kulturo kaj kongresoj, la brazilano Fernando Maia. Temis pri tre aktiva komitata kunveno, kun pli ol 20 voĉdonoj kaj preskaŭ 20-paĝa protokolo. Ĉi tie ni fokusiĝas nur al la plej signifaj decidoj.
La financaj diskutoj okazis antaŭ la fono de granda deficito en la Spezokonto – la registro de la rutinaj, antaŭvideblaj enspezoj kaj elspezoj de la Asocio. UEA jam de pluraj jaroj suferas pro ŝrumpado de la enspezoj en la kategorioj kotizoj, kongresoj, vendoj kaj precipe rento, kompare kun daŭraj kostoj pro la Centra Oficejo kaj aliaj administraj bezonoj. En 2017 la deficito atingis preskaŭ 160 000 EUR, kaj la buĝeto por 2019 prognozis plian negativan saldon de pli ol 133 000 EUR.
La Estraro pretigis raporton pri la financa resanigo de la Asocio, kiu argumentas kontraŭ drastaj paŝoj kiel movo aŭ malfondo de la Centra Oficejo kaj anstataŭe fokusiĝas al kreskigo de la enspezoj. La Komitato ricevis la raporton kaj aprobis la buĝeton, tamen aldonante plian decidon (esence instrukcion al la Estraro): ke la buĝeta deficito en 2020 estu maksimume la duono de la deficito en 2019, en 2021 maksimume 50 000 EUR, kaj ke averaĝe en la periodo 2022-2024 estu ekvilibro.
La traktado de la membrosistemo estis la kulmino de kelkjaraj esplorado kaj diskutado, interalie pri la enkonduko de kategorio de “reta membreco” – membroj, kiuj ricevos nur retajn servojn, do nek presitan Jarlibron nek presitan revuon. La Komitato akceptis tiun ideon kaj donis al ĝi la nomon “baza membreco”, kun la antaŭvido ke ĝi efektive fariĝos la ĉefa formo de membreco en UEA. Granda avantaĝo de la nova kategorio estas ke ĝi ebligas la enkondukon de tre malaltaj kotizoj en landoj kun malalta averaĝa enspezo. Pri la kalkulado de la kotizoj la Komitato multe diskutis, kaj fine subtenis sistemon kiu grupigas la landojn de la mondo en kvin kategorioj surbaze de ilia relativa riĉeco kompare kun Nederlando. La rezultojn resumas la ĉi-kuna tabelo, kiu montras, ke ekde 2019 esperantistoj en la plej malriĉaj landoj povos membriĝi en UEA kontraŭ nur 2 eŭroj. Por tion ebligi, la kotizoj en la plej riĉaj landoj devis kreski, ĝis 44 eŭroj por baza membreco kaj 74 eŭroj por fariĝi membro-abonanto. (La diferenco inter la kotizoj de baza membro kaj membro-abonanto estas 30 EUR en ĉiuj landoj.)
Plia novaĵo de la kotiz-sistemo estas la enkonduko de rabatoj por junaj membroj: 75%-a rabato ĝis 19 jaroj, kaj 50%-a por la aĝo 20-25-j. La Estraro proponis krome rabaton por pli aĝaj homoj kun limigita enspezo, sed la Komitato ne pretis akcepti ĝin manke de pli klara difino de la kriterioj kaj eventuala kontrolado. Membroj povos daŭre fariĝi dumvivaj, ekde la nova jaro per pago de 30-oblo de la koncerna membrokotizo. Sola (eble provizora) escepto estas bazaj membroj en Kategorio 1, kiuj devas pagi dumvivan membrecon laŭ la tarifo de Kategorio 2.
La novaj kotizoj estas signifa paŝo al pli justa kaj inkluziva membrosistemo. Ili espereble ankaŭ kontribuos al la reekvilibrigo de la financoj en UEA – precipe se la kategorio de baza membreco sukcesos allogi kaj teni retajn lernantojn de Esperanto. Ŝlosilan rolon en tio ludos la nova reta membrospaco de UEA, kiun demonstris en Lisbono ĝia ĉefprogramisto Ana Ribeiro. Pri ĝiaj lanĉo kaj planataj funkcioj ni rakontos en venonta numero.
Ĉiuj kotizoj en eŭroj. Datumoj pri MEP (Malneta Enlanda Produkto) laŭ la statistiko de UN por 2016.
Kompleta landolisto aperis en la oktobra numero.*
*La kotiztabelo alireblas ankaŭ rete (Red. )
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.