Epidemio kaj Faka Agado

Amri Wandel

Karaj legantoj,
Tiu ĉi nova rubriko prezentos fakajn kaj sciencajn or­ganizaĵojn, eventojn, spertojn kaj opiniojn. Eventuale ĝi iom rememorigas la iaman rubrikon “Loke, Fake, Persone”, krom tio ke mi intencas rakonti foje ankaŭ pri sciencaj novaĵoj ne rilataj al Esperanto, kaj ne nepre la nova rubriko havos fiksajn formon, ritmon kaj longecon.
Ĉi-foje mi ŝatus prezenti du temojn: la koronvirusan epidemion kaj novan iniciaton de UEA por Fakaj Asocioj, kaj fine alvokon por kontribuoj por la AIS-universitata sesio dum la GEA/PEA/IFEF-kongreso fine de majo (https://eventaservo.org/e/H77qwB6oF9g0AMb5).
La tutmonda alarmiĝo pro la koronviruso havas plurajn aspektojn en nia komunumo. UEA sendis subtenmesaĝojn por la ĉinaj samideanoj (http://www.espero.com.cn/2020-02/13/
content_75701349.htm) kaj informas pri la stato en sia Fa­cebook-paĝo (ekzemple https://tinyurl.com/s5g69c2), la Aka­­­-
demio diskutis pri la ĝusta termino en Esperanto kaj re­komendis la formojn kronviruso aŭ koronviruso (https://tinyurl.com/vlahuv2) kaj Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), unu el la plej aktivaj Fakaj Asocioj de UEA, informis pri la epidemio kaj dufoje peris raportojn senditajn de ĝia ĉina korespondanto, profesoro Wang Disheng.
Sekvante kaj rekalkulante la statistikajn datumojn pri la epidemio en la interreto (ekzemple https://www.world­ometers.info/coronavirus/) mi rimarkis esperdonan ten­den-
con: kvankam la nombro de infektitoj kreskis, la pro­cen­taĵo de saniĝintoj (el la tuta nombro de infektitoj) pli rapide altiĝis (de 2% en januaro ĝis preskaŭ 20% meze de februaro). La 13.2 la nombro de infektitoj abrupte saltis je 30% en unu tago, al 60 mil. Tiu granda salto tamen ne okazis pro vera evoluo de la epidemio, sed reflektis proceduran ŝanĝon: pli severaj kriterioj de registrado de malsanuloj en la distrikto Hubei. En la sekvaj tagoj (ĝis la fermo de la n-ro) la nombroj revenis al la antaŭa tendenco: la kresko de novaj infektitoj bremsiĝis, kaj la procentaĵo de saniĝintoj daŭre kreskas, kiel montras la grafikaĵo, kiun mi mastrumas tage ekde la alveno de la unuaj datumoj.

La dua temo estas nova iniciato de UEA por helpi al fakaj grupoj, kiuj ne nepre plenumas la regularajn pos­tulojn por fariĝi Fakaj Asocioj Kunlaborantaj kun UEA. Pluraj petoj de tiaj grupoj atingis nin en la lasta tempo. Pro tio mi proponis novan kategorion, Observanta Faka Asocio, aldone al la du ekzistantaj kategorioj, Aliĝinta kaj Kunlaboranta Faka Asocio.
La Estraro diskutis la novan kategorion en siaj kunsi­doj, kiel solvon al petoj de pluraj fakaj grupoj (Esperanto+, Spiritistoj, nova OSIEK, Filmistoj), kiuj petis formalan li­gon kun UEA, sed eventuale ne plenumas ĉiujn regula­rajn postulojn. Mi unue prezentis ĝin en la komitata listo meze de januaro, kio vekis viglajn reagojn. Sekve la Estraro afiŝis pli detalan klarigon pri la propono, kiu ankaŭ povos respondi al la ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj en la nuna mondo (malfortiĝo de tradiciaj asocioj kun membrokotizoj ktp). La tabelo, kunmetita de Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA, koncize resumas la rajtojn kaj devojn de la Fakaj Asocioj laŭ la kategorio:

Laste, jen alvoko kaj atentigo pri du sciencaj sesioj oka­zontaj en la somero. Fine de majo okazos la 37-a Universita­ta Sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj, kadre de la komuna Kongreso de GEA/PEA/IFEF en Frankfurto ĉe Odro. Proponojn por prelegoj kaj kursoj por ĝi eblas sen­di al mi aŭ al la organizantoj ĝis la fino de marto. Dum la UK en Montrealo okazos la Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estos prof. Greatrex el Kanado. La IKU-ko­mi­siono ricevis 24 proponojn. Mi esperas povi anonci la fi­nan konsiston de la IKU jam en la venonta artikolo de la rubriko.