La klarvido de Hector Hodler*

* Ĉi tio estas resumo de la artikolo de Ulrich Lins. La plenan tekston legu en la ĉi-jare aperonta libro Hector Hodler, pacisma sinteno. Pliajn informojn pri ĝi trovu en la sekva artikolo. (Red.)

Hector Hodler, kiu antaŭ 112 jaroj fondis Universalan Es­peran­to-Aso­cion, estis la filo de svi­sa pent­ris­to kun intertempe monda fa­­­mo. La patro, Ferdinand Hod­ler (1853–1918), deve­nis el malriĉa fa­milio, kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando.
En Ĝenevo, la 1-an de oktobro 1887, naskiĝis Hector. Lia patro tiu­tempe ankoraŭ ne estis fama pentris­to, kia li iĝis estontece. La patrino de Hec­tor, Augustine Dupin, estis modesta kudristino. Privat jene priskribis sian unuan renkonton kun Hector:

Kiam mi dekdujare eniris la gim­nazion, mi tuj rimarkis tiun no­van ka­maradon, altan, malgrasan, malri­ĉan, kun mirindaj okuloj kaj senordaj bru­naj haroj kronantaj lian belan grekan frun­ton. Lia neforgesebla figuro aperis sur pli ol unu pentraĵo de l’ patro. Ki­am ni kune elkuris el klaso je la kva­ra post­­­tagmeze, Hector Hodler mal­ga­je rapidis al la patra pentrejo sub teg­men­to por sidadi aŭ staradi terure senmove dum horoj kiel modelo.

La knaboj forte amikiĝis. Al Pri­vat ni dankas priskribojn, kiuj iom klari­gas la evoluon de la mondkoncepto de Hodler.

Iun tagon, en februaro 1903, Ed­mond venis en la klason kaj montris al Hector gramatikon de Esperanto, ricevitan de la patro. “Bonan tagon”, li diris al Hector, kredante lin surprizi per vortoj en nekonata lingvo. “Saluton!” tiu respondis Esperante, kun brilo en la okuloj. “Ankaŭ mi eklernas, ĉar mi trovis lernolibron inter paperaĉoj.”

Post tri semajnoj la amikoj jam flue interparolis. Ili fondis klubon kaj hektografitan gazeton, Juna Espe­ran­­tisto, la unuan periodaĵon por ler­ne­janoj. La redaktejo estis sur la ler­nejaj benkoj, la presejo kaj bindejo sub lavitaj tukoj en la subtegmento de la domo de Edmond.

La aktivado ne estis limigita al la rondo de lernejanoj. En 1906 Ĝe­ne­vo gastigis la Duan Universalan Kon­greson (UK) – kaj ĝin plejparte orga­nizis Privat kaj Hodler. Tiu kongre­-
so verŝajne decide influis, ke Hodler de tiam tute dediĉu sin al Esperanto. Feliĉe, la patro intertempe akiris fa­mon kaj estis jam riĉa. Tio ebligis al la filo vivon liberan de financaj zorgoj.

Fine de 1906 Hodler aĉetis de la franco Paul Berthelot la gazeton Es­peranto, la nunan organon de UEA. La unua numero sub la respondeco de Hodler aperis la 12-an de februaro 1907. La gazeto servis al li kiel tribu­no por aŭdigi sian opinion pri la Es­peranto-movado.

La krizo en la Esperanto-mova­do, kiu spektakle esprimiĝis en la tiel nomata Ido-skismo, do la brua ĉesigo de la diskutoj pri reformoj en la ling­vo, servis al Hodler kiel okazo por akcen­ti la urĝan neceson de organizo kaj la kreon de “Delegitaro”, konsistanta el la reprezentantoj de la diversaj or­ga­nizaĵoj esperantistaj.

Tiun proponon Hodler publiki­gis en sia revuo fine de 1907 [1]. Ĝi ne trovis reeĥon, parte pro tio, ke ĝi estis laŭdata ĝuste de Louis de Beaufront, kiun la esperantistoj konsideris la ve­ra kulpulo de la Ido-skismo. Hod­ler pluevoluigis sian projekton de orga­ni­zaĵo, limigante sin al preparoj por la fondo de asocio de tiuj esperantistoj, kiuj deziris ĉesigi teoriumadon kaj fir­me ekagi por uzado de Esperanto en la praktiko. Li pensis pri ne nepre vas­ta, sed demokrata asocio, kiu estu simpla, servopreta kaj malmultekosta.

La fondodato de UEA estas la 28-a de aprilo 1908, kiam estis akceptita la provizora regularo, kiun oni poste no­mis statuto. La novkreita UEA kon­sistis nur el individuaj membroj, ĝi do ne estis bazita sur naciaj asocioj.

La membronombro de UEA kon­stante kreskis (en 1914 estis jam pli ol 7 000 anoj), kaj pli kaj pli grandiĝis an­kaŭ la delegita reto.

La elirpunkto de Hodler estis la observo, ke la esperantistoj satiĝis pri la prilingvaj diskutoj kulminintaj dum la Ido-krizo kaj perdis la fidon je bal­daŭa venkigo de Esperanto per la sub­teno de registaroj kaj aliaj aŭtori­ta­toj. Hodler mokis pri la uzo de na­cia lingvo en grupkunvenoj kaj pri la kategorio de aprobantoj nesciantaj Es­peranton. Kiel Privat skribis, lin ĉiam karakterizis “fiera kaj ironia malŝato al ĉiaj supraĵaj kaj ceremoniaj apro­boj” [2] kaj li “fariĝis ofte senpacienca pri tiu teoria, propona flanko de nia mo­vado” [3]. Hodler skribis plurfoje, ke la esperantistoj ne postkuru registarojn, sed per sia agado klopodu atingi, ke la registaroj turnu sin al ili [4].

Li nomis pasintaĵo la emon pro­poni Esperanton kiel lingvon estontece utilan (nome kiam la tuta mondo es­tos ĝin alpreninta) kaj kontraŭmetis al tiu propaganda metodo la argumenton, ke Esperanto jam nun utilas kaj sekve es­tu senprokraste utiligata. Por respondi al tiu bezono kaj por plue evoluigi la utilon de Esperanto, estis kreita UEA: ĝi starigas servojn “tuj uzeblajn de ti­uj homoj, kiuj en tia aŭ alia fako par­toprenas en la vivo internacia kaj be­zonas rilati kun aligentanoj. [...] ser­vojn por vojaĝantoj, por virinoj, por junuloj, por komercistoj, [...] La var­bitoj lernos do Esperanton por ricevi la priparolitajn servojn, [...]” [5].

La kreo de UEA, laŭ Hodler, ka­rakterizas do novan stadion, nome la transiron de predikado al praktika­do – la stadion de esperantismo “en­irin­ta en la vivon kaj ekzistanta per si­aj propraj fortoj”. Hodler donis al la movado ideo­logion. Li difinis la esperantismon – di­ference de pure lingva movado laŭ la Deklaracio de Bulonjo – kiel unua­vice socian, konstruan kaj pro­gre­se­man movadon6. La praktikaj servoj kaj idealismaj celoj fakte formis nedi­si­geblan unuon en UEA.

Hodler ligis la esperantismon al parencaj ideoj kaj movadoj kiel pa­cifismo/internaciismo, kion antaŭ kaj post li emis fari multaj esperantistoj. Sed neniu samtempe tiel insiste gardis la apartan profilon de la esperantist­oj, la tute specifan kontribuon de la es­perantistoj al la plibonigo de la in­ternaciaj rilatoj.

En 1914 eksplodis la mondmilito, nelonge post kiam la komenca kon­strulaboro en UEA estis sukcese finita. Ŝajnis detruiĝi ĉiuj esperoj pri kreo de mondo, en kiu homoj konsciu sin unue homoj. La revuo Esperanto de­vis interrompi sian aperadon. Sed Hod­ler ne lasis sin subpremi de malespero. Post malpli ol duona jaro li reaŭdigis sin kun optimisma antaŭenrigardo. Kvan­-
kam fino de la milito ankoraŭ ne vi­deblis, li insistis en januaro 1915, ke la esperantistoj “estu la embrio de ti­uj estontaj elitoj”, kiuj post la milito rekonstruos la mondon, novan mon­-
don de paco, “ne tiu paco, kiun dip­lomatoj enskribas en efemeraj trakta­toj, sed tiu paco, kiu engravuriĝas en la koro de la homoj” [7].

En tiu peza tempo Hodler ne mul­te parolis pri Esperanto. Tamen UEA imprese demonstris, je kio ĝi ka­pab­las post nur ses jaroj de ekzisto. Utili­gante la fakton, ke ĝi havis sian side­jon en la neŭtrala Svislando, UEA per sia delegita reto organizis grandskale helpagadon dum la milito, perante ko­respondaĵojn inter civitanoj de la malamikaj landoj kaj liverante nutra­ĵojn, vestaĵojn kaj medikamentojn [8]. Samtempe kun la praktika montro de in­ternacia solidareco, Hodler vig­le kon­tribuis al la planado de la post­milita ordo.

Sub la titolo “La pacproblemo. No­vaj vojoj” kelkaj ĉapitroj de la studo de Hodler aperis serie en Esperanto de julio 1915 ĝis februaro 1917 [9]. Ĉar Hodler kelkrilate anticipis te­zojn, kiujn poste al pli vasta publiko prezentis la usona prezidento Wood­row Wilson, ni povas lin konsideri in­­ter la teoriaj preparantoj de Ligo de Nacioj. Li multon atendis de Ligo de Nacioj, sed jam en decembro 1915 kvazaŭ profete antaŭdiris, ke la post­milita reorganizo de Eŭropo ne povas funkcii sur la bazo de la „gento­prin­cipo“, ĉar, kiel montras la historio, „reg­noj formitaj konforme al la prin­cipo de la naciecoj rezignas tiun sa­man principon kaj rifuzas ĝin apliki al aliaj popoloj, kiam iliaj supozataj interesoj tion postulas“ [10].

Hodler ankaŭ frue atentigis, ke por efektivigi fundamentan trans­for­mon de internaciaj rilatoj ne sufiĉos sta­rigi novajn jurajn regulojn. Tiuj reguloj laŭ Hodler ne efikos, se ne samtempe transformiĝas la spirito de la homoj.
Oni povas vidi tie ĉi, ke Hodler ap­likis al Ligo de Nacioj similajn kri­teriojn por sukcesa funkciado kiel al UEA. Nome, en ambaŭ kunekzistu – kvazaŭ dialektika unuo – la organiza kohero kaj impeta idealisma penso. Ide­oj per si mem ne kondukas al atin­go de la celo. Ili povas doni kontribu­on nur, se ili estas praktike elprova­taj. Inverse, organizaĵo ne funkcias, se ĝin ne vivigas avangardaj ideoj.

Ne mirige, ke Hodler bonvenigis la fondon de Ligo de Nacioj precipe el vidpunkto de la Esperanto-movado.
La espero, ke Ligo de Nacioj do­nos apogon al Esperanto, ne plenumiĝis. Hodler eĉ ne plu ĝisvivis la komen­con de la klopodoj de la esperantistoj elbatali por sia lingvo rekonatan lo­kon en la mondorganizaĵo. Pro tuber­kulozo, de kiu li longe suferis, li mortis la 31-an de marto 1920, nur 33-jara. La junaĝa amiko de la mortinto, Edmond Privat, en sia nekrologo por la revuo Esperanto, krom elstarigi la meritojn de Hodler, donis ankaŭ karakterizon de lia persono:

Multaj Esperantistoj memoras li­an ĉeeston en diversaj kongresoj. Li ne estis parolema. Li estis modesta kaj senpretenda. Lia tono estis rekta kaj aŭtoritata. Li malŝatis ĉiun frazistecon kaj senutilajn vortojn. Sub lia maniero iom abrupta regis profundaj bonkoro kaj delikateco [11].

Senigita de sia plej proksima kun­batalanto, Privat multe klopodis por Esperanto ĉe Ligo de Nacioj. Ĉar li in­terpretis tie por gravuloj, li povis ligi kontaktojn, kiuj utilis ankaŭ al UEA. Akceptiĝis raporto de Ligo de Nacioj favore al Esperanto, sed tamen la Li­go ne faris decidon subteni la plian dis­vastigon de Esperanto – ĉefe pro la kontraŭ­staro de Francio.

Juna Esperantisto, № 2, junio 1903. El la Kolekto por Planlingvoj de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

La esperantistoj bedaŭrinde pos­te emis turni al Ligo de Nacioj la dor­son. Ili tro rapide kapitulacis antaŭ la malfortiĝo de internaciismo. Anstataŭ plue sekvi la admonon de Hodler, ke la esperantistoj pionire eduku al nova, internacia pensmaniero, ili koncentris sian rigardon denove pli multe al la agado en nacia kadro, direktante siajn esperojn al la unuopaj registaroj.
UEA do ne firme daŭrigis sur la vojo montrita de Hodler. Parte tio ŝuldiĝas al la skismo, kiu okazis en 1921, nome al la disduiĝo de “neŭ­tra­luloj” kaj laboristoj. Temas pri la sekvoj de la fondo de Sennacieca Aso­cio Tutmonda (SAT). Ties fondinto, Eŭ­geno Lanti, kiu en nekrologo pri Hod­ler nomis lin “nobla internaciisto”, fak­te estis inspirita de Hodler rilate la ideon fondi asocion de individuaj mem­broj nedependan de naciaj so­cietoj. Oni povas konstati, ke en la or­ganiza strukturo de SAT konserviĝis eĉ pli de la originalaj impulsoj de Hod­ler, ol en la neŭtrala movado.
UEA havis en la unua postmilita jardeko garantiitan ekziston, ĉar li tes­tamentis al ĝi grandan parton de sia havaĵo. La esperantistoj danke pre­nis tiun monon, sed ne la ideojn. UEA ekde la fino de la dudekaj jaroj alpre­nis pli kaj pli defensivan sintenon al la refortiĝinta naciismo kaj la timige disvastiĝanta faŝismo. Ĝi paralizis sin mem per false komprenata neŭtrale­co, ne kuraĝante protesti kontraŭ ide­oj kaj movadoj, kiuj minacis ne nur la pacon, sed la pluekziston de la homa­ra civilizo. Kaj krom malatenti la spiri­tan heredaĵon de Hodler, la gvidantoj de UEA meze de la tridekaj jaroj for­konsumis ankaŭ lian kapitalon. Oka­zis nova skismo, ĉi-foje interne de la neŭtrala movado.

La sperto pri la persekutoj kon­traŭ Esperanto en la Tria Regno kaj la antaŭenmarŝo de faŝismo fine ta­men, jam antaŭ la Dua Mondmilito, konsciigis al UEA la limojn de neŭ­traleco. Ĝi komprenis, ke Esperanto povas ekzisti nur en ĉirkaŭaĵo, kiu per­mesas aŭ almenaŭ toleras la strebon al interhoma komunikado. UEA, nov­fondita en 1947, deklaris sian ligiĝon al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj komencis kunlabori kun Unesko, en kies konstitucia preamblo estas postulite – tute simile kiel Hodler diris – ke oni komencu la konstruon de la paco en la mensoj de la homoj. Intertempe kreskis la konscio pri la ne­ceso enkonduki internaciismon en la ĉiutagan vivon.

La ideoj de Hodler ne estas bo­ne konataj inter la nuna generacio de esperantistoj, kvankam multaj kuti­mi­ĝis uzi la servojn kreitajn de li. Ili ne multe konscias, ke Hodler ne nur me-
tis la bazojn por la praktika apliko de Esperanto, sed ankaŭ por la teoria di­­fino de la agado por (kaj per) Es­pe­ranto.

La principoj, kiuj inspiris la ju­nan Hodler, restas la fundamento de UEA. Tiu fideleco al la originaj principoj ne signifas pian respekton al la idea he­redaĵo de Hodler aŭ ian dogmiĝon en
UEA, sed rezultas unuavice el la klar­vida filozofio de la frue mortinta fon­dinto. Oni ofte agnoskas la geniecon de Zamenhof rilate la fundamentajn prin­cipojn de la lingvo Esperanto. Ni devus ne malpli kliniĝi antaŭ la ge­nieco de Hector Hodler, kiu kreis la plej grandan kaj plej longdaŭran or­ganizan strukturon de la Esperanto-movado.

* * *
[1] H. Hodler, “La nuna necesaĵo”, Esperanto 3. 1907, n-ro 21, p. 1. – Kp. G. Waringhien en Leteroj de L.-L. Zamenhof II, Paris: SAT, 1948, p. 98–99.
[2] Edmond Privat, “Hektor Hodler 1887–1920”, Sennacieca Revuo, n-ro 82, 1954, p. 1–4 (cit. 3).
[3] Edmond Privat, “Kiel Hodler fondis UEA”, Esperanto 51. 1958, p. 55.
[4] Hodler en Esperanto 10 [=9]. 1913, p. 377; H. Hodler, “Novaj perspektivoj”, Esperanto 15. 1919, p. 58.
[5] H. Hodler, “Nova tempo. Novaj metodoj”, Esperanto 5. 1909, n-ro 49, p. 1.
[6] H. Hodler, L’espérantisme, Genève: Universala Esperantia Librejo, 1911, p. 9.
[7] H. Hodler, “Super”, Esperanto 12 [=11]. 1915, p. 2–3.
[8] Hans Jakob, “La help-agado de UEA 1914-1918”, Esperanto 51. 1958, p. 55–57.
[9] Represo, kun enkonduko de Andreas Künzli, estas: Hector Hodler, Novaj vojoj, red. Tomasz Chmielik, Świdnik: Libro-Mondo; Đurđevac: Dokumenta Eperanto-Centro, 2014.
[10] Hodler, Novaj vojoj, p. 52.
[11] Edmond Privat, „Morto de Hector Hodler“, Esperanto 16. 1920, p. 62.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.