Pri la historio de La danĝera lingvo

Ulrich Lins

Ĵus antaŭ la Nitra UK aperis nova eldono de La danĝera lingvo. Ĉi tiu libro jam havas sian historion, pri kiu tie ĉi skribas ĝia aŭtoro.

Iun tagon, eble en la somero de 1965, mi ekkonsciis, ke baldaŭ pasos tridek jaroj post la nazia malpermeso de la Esperanto-movado en Germanio. Jen la instigo por mi esplori tiun temon: la malesperan kaj fine malsukcesan batalon kontraŭ la malpermeso. La germanaj esperantistoj delonge sciis, ke Hitler en Mein Kampf kondamnis Esperanton. La nazioj prenis potencon komence de 1933, kiam jam daŭris la preparoj por la 25a Universala Kongreso en Kolonjo.
Sub la titolo „Esperanto dum la Tria Regno“ aperis longa artikolo mia en Germana Esperanto-Revuo (1966/67). Multaj legantoj reagis pozitive, laŭ­dante ke finfine iu traktis, dudek jarojn post la pereo de la nazia reĝimo, la sorton de la Esperanto-movado en la Tria Regno. Sed venis ankaŭ reagoj malpli aprobaj. Ilin esprimis esperantistoj, kiuj partoprenis en la klopodoj savi la movadon kaj mildigi la reĝimon per emfazado de sia „patriota fideleco“. Ili min riproĉis, ke mi junulo anstataŭ kompreni la dilemon, en kiu troviĝis la esperantistoj, facilanime kritikis ilin pro ilia sinadapto kaj kelkfoje eĉ laŭdo de la nazia reĝimo.
Tia sindefendo de homoj, kiuj por transvivi faris cedojn parte kom­promitajn, estis bone konata fenomeno en la tiama germana socio. Sed mi ne antaŭvidis, ke ankaŭ inter esperantistoj estos rezisto kontraŭ malkaŝa trakto de la propra historio.
En mia studado de historio mi ekkonatiĝis ankaŭ kun aliaj tempoj kaj temoj, ol la germana historio kaj la naziismo. Mi lernis pri la batalo de politikaj ideologioj, pri socialismo, faŝismo ktp. Historiistoj vigle diskutis pri la demando kiel kompari la malamikajn ideologiojn – ĉu eblas konstati komunajn trajtojn inter la faŝismo kaj naziismo unuflanke kaj la sovetia socialismo, do leninismo kaj stalinismo aliflanke. Multaj argu­mentis, ke, kvankam la ideologioj estis malamikaj, ili pro sia simileco rilate forpuŝon de demokratio, submetiĝon al gvidanto kaj militecan mobilizon de la amasoj povas esti kune karakterizataj per la nocio totalismo. Laŭ tiu difino do la naziismo kaj la stalinismo estas subformoj de totalismo. Hitler kaj Stalin ambaŭ estis diktatoroj tipaj por tiu totalismo; ili respondecis pri subpremo kaj amasmurdo tute senprecedencaj en la historio de la homaro.
Dum daŭris la historiista diskuto, Ivo Lapenna proponis al mi kontribui al la preparata verko Esperanto en perspektivo per ĉapitro pri persekutoj kontraŭ Esperanto. Tio instigis min esplori, kiugrade esperantistoj suferis krom en la Hitlera Germanio ankaŭ sub aliaj reĝimoj, precipe tiu de Stalin en Soveta Unio.
Estis la japano Kurisu Kei, kiu en­kondukis min en la komplikan te­maron de Esperanto kaj socialismo. Kiel juna komunisto li entuziasme korespondis en Esperanto kun sovetiaj kamaradoj. Mi mem provis starigi kontakton kun maljunaj sovetiaj espe­rantistoj, sed tute malsukcesis, ĉar ili aŭ ne respondis aŭ limigis sin al banalaĵoj. Verŝajne ili, mem spertinte persekuton, timis havi Esperantan korespondadon kun okcidentano.
En la eldonejo l‘omnibuso (Kioto) aperis en 1973 provizora rezulto de miaj esploroj. La modesta libreto havis la titolon La danĝera lingvo: Esperanto en la uragano de persekutoj – la praeldono de la verko, kies historion mi tie ĉi resumas; ĝia enhavo estas esence iden­ta kun la ĉapitro en Esperanto en perspektivo (1974). Ambaŭ, la libreto kaj Esperanto en perspektivo, trovis vojon tra la t.n. Fera Kurteno. Tiamaniere multaj esperantistoj en la socialismaj landoj, precipe en Soveta Unio, unuafoje eksciis la dimension kaj la kialojn de la subpremo de Esperanto en stalinismo.
En 1983 la prilaborita Esperanta versio estis preta. UEA pretis publikigi ĝin. Sed estis obstakloj. Eksciinte, ke estas preparata Esperanto en perspektivo, la orienteŭropaj landaj asocioj en marto 1973 protestis al la estraro de UEA kontraŭ la plano meti en tiun verkon priskribon de la persekutoj de Esperanto en Soveta Unio. Ili asertis, ke tio malutilos al la movado en orienta Eŭropo. La tendenco prisilenti la persekutojn rilatis al la pli vasta demando kiel trakti la heredaĵon de Stalin. La reĝimoj ja distancigis sin de stalinismo, sed preferis ne multe aŭ tute ne malkaŝi detalojn pri la teruraj krimoj, kiuj estis farataj en la nomo de socialismo. Movadaj gvidantoj partoprenis, eĉ se malvolonte, en la tabuado de la temo pri persekutoj.
UEA ne cedis en 1973. Dek jarojn poste la tem-pritrakto vastiĝis de ĉa­pitro al plena libro. Kion fari? Por ne provoki la orientajn asociojn UEA faris lertan aranĝon: ĝi petis la germanan eldonejon Bleicher, kiu jam konsentis aperigi germanan version de mia libro, ke ĝi alekstere prezentiĝu kiel eldonisto de La danĝera lingvo.
Neniu povis tiutempe antaŭvidi, ke en Soveta Unio en 1985 la potencon akiros la reformemulo Miĥail Gor­baĉov. Gazeto en Odeso en aprilo 1988 malobservis tabuon: ĝi menciis la persekutojn kontraŭ la Esperanto-movado kaj postulis, ke oni redonu honoron al mortigitaj esperantistoj. Kiam mia libro aperis en julio 1988, jam preskaŭ forfalis la konsideroj, pro kiuj UEA decidis kaŝi sin malantaŭ la eldonejo Bleicher.
El Soveta Unio venis novaĵoj, kiuj mirigis la tutan mondon. Ankaŭ la malgrandan esperantistan mondon kap­tis surprizoj. En aprilo 1989 la gran­da fremdlingva eldonejo Progreso en Moskvo decidis publikigi represon de la Bleicher-eldono. Nur du-tri ja­rojn, post kiam UEA pro timo de moskva kolero hezitis propranome eldoni mian libron, tiu sama libro aperis ĝuste en Moskvo.
En julio 2016 aperis nova, reviziita eldono de La danĝera lingvo, nun tute oficiale eldonita de UEA. Kio estas nova en ĝi, tion mi iom klarigis aliloke: http://www.liberafolio.org/2016/09/26/novaj-detaloj-pri-persekuto-de-esp....
Post la japana traduko, farita de Kurisu Kei (1975), sekvis tradukoj en aliajn lingvojn: en la germanan, italan, rusan, litovan kaj korean. Kaj surbaze de la ĵusa nova eldono de La danĝera lingvo Humphrey Tonkin faris tradukon en la anglan, kiu ĵus aperis.
(Pli ampleksa versio de tiu ĉi artikolo aperis en La Revuo Orienta, marto kaj aprilo 2017.)

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.