Impona libreto pri historiaj tegmentaj strukturoj

Fabien van Mook
Historiaj ĉevroj
San Werner. Brno: Jan Werner.
2013. 73p. 21cm. Ilus.
Prezo: € 6.30

En la katalogo de UEA

Jen kelkaj konstruteĥnikaj terminoj: ĉevrono, truso, dilo, klinbenko, patno, selumo, gropo. Ĉu ili aspektas kvazaŭ ordinaraj, ĉiutagaj vortoj?
Multaj legantoj verŝajne respondas jese al la demando. Krom en Esperanto, oni supozeble la saman trajton konstatas en multaj aliaj lingvoj. Se fakuloj relative malmulte komunikas en internacia skalo, la nocioj kaj terminoj, kiuj estas internacie rekonataj, estas malmultaj. Tiel estas en konstruteĥniko. Ankoraŭ nuntempe tre multaj, eĉ plej bazaj, konstruteĥnikaj nocioj ne havas sian Esperantan terminon. En tia situacio la trovado de taŭgaj terminoj en Esperanto (kiu ja estas internacia lingvo) estas granda defio!
Jan Werner (konstru-inĝeniero) forte kaj longtempe laboras plenigante terminajn truojn en Esperanto. En 2013 li publikigis libreton “Historiaj ĉevroj”, kiun mi recenzas en ĉi tiu artikolo. La libreto estas jam la kvina kiun li verkis pri konstruteĥniko aŭ terminologio dum la lastaj dek aŭ dek du jaroj. Li sukcesas do eksterordinare multe produkti. Krome, mi konstatas ke la kvalito ĉiam tre bonas.
Werner enkondukas la novan terminon “ĉevro” por indiki ĉarpentaĵon per kiu tegmento estas subtenata. Pasintece ĉevroj estis faritaj de ĉarpentistoj, nur el ligno; kaj tegmentaj surfacoj estis nur oblikvaj.
La enkondukon de “ĉevro” Werner opinias necesa post ampleksa kaj profunda konsidero de la temo. En la libreto “Historiaj ĉevroj” li sisteme priskribas formojn de tegmentoj, tegmentajn konstrusistemojn (pli-malpli laŭ la historia evoluo), elementojn el kiuj ĉevroj konsistas, kaj statikajn kondiĉojn. Krome, en la libreto mallonge traktitaj estas kelkaj flankaĵoj: lukarnoj, kaj bindoroj, kiujn oni konsideras modernaj variaĵoj de ĉevroj el lamenara ligno, ŝtalo aŭ ŝtalbetono. Alia flankaĵo temas pri portaj strukturoj per pendigilo, subŝtrebilo aŭ substreĉilo. Sufiĉe amplekse estas traktitaj ankaŭ lignoligoj: per tiuj teĥnikaj rimedoj la diversaj elementoj en ĉevro estas ligitaj kaj kunmetitaj. La lastajn partojn de la libreto konsistigas terminologiaj rimarkoj, konkludo, kvarlingva (Esperanta, angla, germana, ĉeĥa) vortareto de ok paĝoj, kaj literatura listo.
La formaj aspektoj (papero, bindado, kompostado) de la libreto estas bonaj. Ĝi enhavas entute 73 paĝojn A5-formatajn kun 69 numeritaj figuroj kaj kelkaj ne-numeritaj figuroj. Komunikado pri teĥnikaj aferoj ja preskaŭ ne eblas sen bildoj. La lingvaĵo de la tekstoj estas bonega. La rezonado klaras, kvankam laŭ mi Werner unufoje devojiĝis traktante gramatikaĵon. Krome, la nocia diferenco inter ĉevro, truso, simpla truso, plena truso, bindoro kaj balko povus esti pli bone klarigata.
Rimarkende bone Werner trovis aŭ kreis terminojn. Evidentiĝis, ke pli ol plimulto de la nocioj kiuj rilatas al ĉevroj, ne havis en Esperanto terminon. Multaj kandidataj terminoj kiujn oni povas trovi en diversaj vortaroj, estas nur svage difinitaj. Werner sukcesas uzi ĉiujn manierojn de la Esperanta vortfarado kaj sukcesas eviti amason da novaj radikoj. Kelkaj ekzistantaj vortoj iĝis bona faka vorto per pli ekzakta redifino, ekzemple: “truso”, “fosto”, “ŝtrebo”, “stego”. Multaj terminoj estiĝis el ordinara kunmetado: “vertobalko”, “bindotrabo”, “murpatno”, “gutrando”. Duvortajn esprimaĵojn ni trovas ĉe “gropa tegmento”, “duongropa tegmento”, “simpla ĉevro”, “stucita ĉevrono”. Ordinaraj sufiksoj estas uzitaj en “disapogilo”, “pendigilo”, “vertaĵo”. Al mi tre plaĉas la inventaĵoj por la fortoportaj strukturoj “starbenko”, “klinbenko”, “pendobenko” kaj “ŝtrebobenko”. Jam en 2006 Werner publikigis novajn, laŭ mi brile inventitajn, terminojn por lignoligoj: “platumo”, “tenonumo”, “transplatumo”, “dentumo”, “selumo”, “ungumo”. Pro la unueca formo jam ŝajnas, ke ili apartenus al la sama kampo. Krome, metaforo povas utili, ekzemple ĉe la terminoj “benko”, “ŝuo”, “dentumo” kaj “selumo”. Neologismojn kiuj ankoraŭ ne estas uzitaj, mi ne povis trovi en la libreto. Werner uzadas la neologismojn “balko”, “bindoro” kaj “konstrukto” ne nur en la libreto, sed ankaŭ en siaj antaŭaj verkoj. La neologismon “ĉevro” Werner prenis el konstruteĥnika vortaro de Moberg el 1958, ŝanĝante ĝian signifon, ĉar la termino “ĉevro” en la origina signifo de lignopeco kun certaj grandecoj neniam enradikiĝis.
Multaj terminoj en la libreto jam estis serĉataj kaj interkonsentataj dum 2010-2011 de la internacia kolektivo Konstru-Forumo, kiun Werner gvidis, kaj en kiu partoprenis ĉirkaŭ ok personoj, i.a. mi. Werner prezentas sian libreton por plua pridiskuto inter fakuloj, kaj li do invitas al fakuloj respondi.
La libreto ja estas intertempa rezulto en terminologia procezo. Bona terminologia procezo komenciĝas per analizado, ordigado kaj difinado de nocioj (t.e. la ideoj de aĵoj kaj agoj, pri kiuj fakuloj laboras). Pli poste oni kolektas ekzistantajn terminojn kaj, se necesas, kreas novajn. Dum la procezo gravas ke fakuloj pri la temo konsentu pri la nociaro kaj terminaro. Por internacia lingvo tre gravas ankaŭ la internacieco de la kunlaborantoj.
En la libreto “Historiaj ĉevroj” Werner aplikis siajn evidente profundajn sciojn pri la temo, pri terminologiaj principoj kaj pri la lingvo Esperanto. Mi tre speciale rekomendas la libreton al arĥitektoj, konstruistoj, konstrufakuloj, k.t.p. – kiuj laŭeble kontribuu al plua pridiskuto de la temo. Mi rekomendas ĝin ankaŭ al vortaristoj – por ke ili plibonigu kaj riĉigu vortarojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aŭgusta numero 2015. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.