Modeloj de Amri: sanighoj, statistikoj, mortoj

Per statistika analizo de la datumoj eblas pli bone sekvi la evoluon de la epidemio. Komparante la variiĝon de la nombro de infektitoj kun tiu de resaniĝintoj mi verkis modelon, kiu sufiĉe akurate prognozas la nombron de novaj saniĝintoj (vidu al unuan grafikaĵon ĉi sube, kun la blua fono).
La alia grafikaĵo, tiu kun la flava fono, prezentas la datumojn en procentaĵa maniero, kiu ebligas taksi la moro- kaj resaniĝ-procentaĵojn.
Komparo de la datumoj kun modela prognozo de la nombro de novaj saniĝintoj.
La blua linio montras la tagan kreskon de saniĝoj, kaj la oranĝa – la modelan prognozon.


Statistikaj mezuroj de la koronvirusa epidemio: la blua linio montras la tutmondan nombron de infektitoj (en miloj). La griza linio - la procentaĵo de resaniĝoj el la nombron de infektitoj, la oranĝa linio estas la procentajo de mortoj el la nombron de infektitoj, kaj la flava - la procentaĵo de mortoj el la nombro de resaniĝoj. La reala procentajo de mortoj troviĝas inter la oranĝa kaj la flava linio.

Komparo de la datumoj kun modela prognozo de la nombro de novaj mortoj. La blua linio montras la tagan nombron de mortoj, kaj la oranĝa – la modelan prognozon.