Monda stato (grafikaĵoj)
Laŭlanda nombro de infektitoj ekzistantaj la 7.5.2020
Evoluo de la nombro de infektitoj en diversaj landoj. La horizontala akso montras la tagojn ekde la komenco de la epidemio en la koncerna lando). La diagonaloj indikas eksponentan duoblightempon
La taga kresko de la nombro de infektitoj en la koncerna lando, lau la suba kolorskalo
La taga nombro de mortintoj en la koncerna lando, lau la suba kolorskalo
Laŭlanda resuma grafikaĵo. Vertikale: suma nombro de mortoj, - horizontale: suma nombro de infektitoj, diagonaloj: procentaĵo de mortoj el infektitoj
La taga nombro de novaj infektitoj laŭlande
La taga nombro de novaj mortoj
Monda stato komence de Junio 2020:
Kvankam en junio 2020 pluraj landoj komencis normaligi siajn ekonomiojn kaj chiutagan vivon, tutmonde la pandemio daŭras kaj kelkloke eĉ akcele disvastiĝas: la monda nombro de konfirmitaj infektitoj atingis 6.5 milionojn, kaj tiu de mortintoj proksimighas al 400,000. La grafikaĵo montras la evoluon de la taga nombro de novaj konfirmitaj infektitoj laŭ kontinente.
En Eŭropo kie a epidemio kulminis komence de aprilo kun 35,000 novaj infektitoj tage, tiu nombro shrumpis al 15,000 (pli o duono en Rusio). Kontraŭe, en Nordameriko, la taga nombro daure ŝanceliĝas inter 25-30 mil (80% en Usono) dum en Suda Ameriko la taga nombro galopis de 5000 meze de aprilo al 40,000, 65% de tio en Barzilo. Ankaŭ en Azio la taga nombro rekreskis de kelkmiloj fine de marto al 30,000, preskau triono en Barato.