UEA invitas proponojn por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) 2027 en Melburno/Narrm. Komuniko 1338

Kadre de la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, okazos la 80-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas universitatajn instruistojn, aliajn kvalifikitajn fakulojn kaj agnoskitajn spertulojn proponi prelegojn por la scienca programo de la UK. Proponoj estu senditaj al la IKU-sekretario, José Antonio Vergara, per la retadreso iku@uea.org, plej laste la 31-an de decembro 2026. Oni bonvolu atenti la pli fruan limdaton ol en antaŭaj jaroj: la UK en 2027 okazos jam komence de julio, kaj la ĉi-alvoka limdato celas doni sufiĉan tempon por la elekto de la prelegoj, preparado de la kongresa programo kaj redaktado de la IKU-libro.

La proponataj prelegoj estu fake solidaj, interesaj kaj kompreneblaj por vasta klera publiko. Bonvenas proponoj el ĉiuj sciencaj kaj fakaj kampoj. La propono enhavu la titolon kaj skizan resumon de la prelego, koncizajn biografiajn informojn pri la proponanto kaj mallongan liston de ties ĉefaj fakaj aŭ sciencaj publikaĵoj. Aparte bonvenas proponoj de personoj, kiuj ankoraŭ ne aŭ nur malofte prelegis en IKU. UEA ankaŭ kuraĝigas kandidatiĝojn el kiel eble plej diversaj landoj, mondregionoj, generacioj, genroj kaj fakaj medioj. La proponojn prijuĝos la IKU-komisiono laŭ iliaj scienca kaj faka kvalito, originaleco, intereso por la kongresa publiko kaj taŭgeco por la programo. La nombro de prelegoj estas limigita, kaj la elekto dependos de la faka pritakso kaj de la disponebla kongresa programo.

La scienca programo de la UK tradicie ampleksas plurajn reciproke kompletigajn formojn de sciencaj kaj fakaj programeroj. Kadre de la nuna alvoko eblas proponi kontribuon laŭ tri manieroj: IKU-prelego, IKU-AIS-kurso kaj prelego en la Scienca Kafejo (SK). Ordinara IKU-prelego devas daŭri ĉirkaŭ 45 minutojn. Kandidato al IKU-prelego povas indiki sian pretecon partopreni ankaŭ en la komuna eduka programo de IKU kaj AIS, nome la IKU-AIS-kurso. Tio signifas, ke krom la IKU-prelego okazu dua samtema komplementa prezento: tiu prezento kaj la IKU-prelego kune formu specon de mallonga kurso, post kiu la publiko havas la eblon ekzameniĝi kaj, se sukcesa, ricevi AIS-atestilon. Kaj kadre de la Scienca Kafejo eblas rekte proponi pli mallongan, ĉirkaŭ duonhoran kaj pli popularnivelan prezenton. Opcie, kandidato al IKU-prelego povas ankaŭ indiki, ĉu, se la propono ne estos elektita por IKU, ĝi povos esti konsiderata por SK. Ĉiel ajn la IKU-komisiono povas proponi, ke kandidato estu konsiderata por alia el tiuj kategorioj ol tiu origine proponita, kondiĉe de la konsento de la kandidato.

La tekstoj de la elektitaj prelegoj devas esti ĝustatempe preparitaj - principe ĝis la 28-a de februaro 2027 - por esti publikigitaj en la IKU-libro, kiu kolektas kaj konservas la sciencan enhavon de la kongresa programo.

Ĉiu elektita kontribuo rajtas je honorario laŭ kelkaj kondiĉoj. En 2027 IKU-prelego ricevos honorarion de ĝis 260 EUR; elektita IKU-AIS-kurso, ĝis 300 EUR; kaj elektita SK-prelego, ĝis 130 EUR. Laŭ la IKU-regularo duono de la IKU-honorario estas pagata pro ĝustatempa livero de la prelegoteksto kaj la alia duono pro fizika prezento de la prelego dum la UK.

La surloka prezento en Melburno/Narrm estas forte dezirata. Defora partopreno povus esti nur escepte konsiderata. La kondiĉoj por eventuala defora prezento estos komunikitaj al la koncernaj elektitaj kandidatoj antaŭ ilia definitiva konfirmo. Surlokaj prelegantoj devas esti aliĝintaj kongresanoj de la 112-a UK. Por aliĝi al la 112-a UK aliru: https://uk.esperanto.net.

La sciencaj prelegoj prezentitaj dum la UK povos ankaŭ esti konsiderataj por la Premio Charles Power por scienco, starigita por stimuli sciencan agadon en Esperanto. La premio distingas elstarajn longajn kaj mallongajn sciencajn prelegojn; la detaloj pri la premioj por 2027 estos anoncitaj aparte.

La 80-a sesio de IKU en Melburno/Narrm estos speciala okazo por kunigi fakulojn el diversaj landoj kaj sciencaj kampoj kaj montri la kapablon de Esperanto servi al altnivela internacia scienca kaj faka komunikado. Pliaj informoj kaj materialoj de antaŭaj sesioj troviĝas ĉe https://uea.org/kongresoj/universitato. Demandojn pri la alvoko oni povas direkti al la IKU-sekretario per iku@uea.org. La IKU-buĝeto estas parto de la UK-buĝeto. Por subteni la IKU-agadon donacoj bonvenas al la kaso de la Universala Kongreso.

El la Gazetaraj Komunikoj