Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tradukada Tago, 30 septembro 2026. Komuniko 1336
Lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj: la povo kompreniĝi.
Kompreni kaj esti komprenata estas multe pli ol nur komunikadaj procedoj: ili estas kondiĉoj por partopreno, dialogo, respekto kaj kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj. Tradukado, kun sia kunulo interpretado, okupas fundamentan pozicion en antaŭenigo de pozitiva lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, ĉar ĝi povas roli kiel ponto inter malsamaj kulturoj, kiel klopodo de interkompreno cele al egaleca kunlaboro.
Ĉiuj homoj povu aliri edukadon, justecon, sanon, informojn, socian partoprenon k.s. en lingvoj, kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ havu la eblecon lerni aliajn lingvojn por interagi je regiona, nacia kaj internacia niveloj. Tradukado kaj interpretado, se uzataj por tiu celo, antaŭenigas inkluzivecon kaj la protekton de lingva diverseco, precipe de minoritataj kaj indiĝenaj grupoj.
En tiu spirito de konstruado de pontoj inter malsamaj homaj spertoj kaj aspiroj UEA laboras por disvastigi la Internacian Lingvon Esperanton kaj tiamaniere antaŭenigi komunikadon kaj alproksimiĝon sen lingva trudo aŭ submetiĝo. UEA kontribuas al kulturo de paco, interkultura dialogo, solidareco, fido kaj estimo.
Necesas uzi malsamajn komunikadajn strategiojn, en multlingva aliro, por plilarĝigi eblecojn de kompreno inter homoj sen transformi lingvan diversecon en baron al partopreno kaj digno. Ĉi tiu diverseco estas parto de la riĉeco de la homaro, kaj dialogo estas nia plej bona vojo al kunlaboro.
Ni hodiaŭ festas ĉiujn profesiulojn kaj ordinarajn homojn, kiuj laboras por alproksimiĝo per lingvoj: tradukistojn, interpretistojn, terminologojn, instruistojn, esploristojn, lingvajn komunumojn kaj volontulojn. Ni ankaŭ festas la por-multlingvismajn iniciatojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj la klopodojn de Unesko por antaŭenigi lingvan diversecon, kiel ekzemple la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032).
Kompreni kaj esti komprenata estas rajto esenca por efika kaj paca kunlaboro. Tradukado helpu nin aŭdi pli da voĉoj kaj doni voĉon al pli da homoj.