UEA kaj Nacia Biblioteko de Brazilo antaŭenigas dialogon pri la dokumenta heredaĵo de Esperanto. Komuniko 1335

La 5-an de oktobro 2026 je la 14-a horo (BRT) Nacia Biblioteko de Brazilo (Fundação Biblioteca Nacional, FBN) en Rio-de-Ĵanejro gastigos la rondan tablon Memória sem fronteiras: valor, riscos e o papel das bibliotecas na preservação do patrimônio documental do Esperanto (“Memoro sen landlimoj: valoro, riskoj kaj la rolo de bibliotekoj en la konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto”).

La aranĝo estas rezulto de dialogo komencita inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj FBN antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam la prezidantoj de UEA kaj FBN, respektive Fernando Maia Jr. kaj Marco Lucchesi, kunsidis por trakti diversajn temojn, inter ili la konservadon kaj valorigon de la dokumenta heredaĵo ligita al Esperanto. Lucchesi estas verkisto kaj poeto, membro kaj eksprezidanto de la prestiĝa Brazila Beletristika Akademio, mem parolas Esperanton kaj ankaŭ estas – ekde 2021 – membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La rondan tablon kunordigos Lucchesi mem. Krom Maia Jr. partoprenos James Rezende Piton, ekskomitatano kaj eksĉefdelegito de UEA por Brazilo kaj membro de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (ELF/AREK), kaj Miguel Bento, prizorganto de Biblioteko Ary Zamora, de Gaŭĉa Esperanto-Asocio, kaj eksprezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO). La programo ankaŭ kalkulas je kontribuo de Neia Lucia Souza, bibliotekisto en la plej granda Esperanto-kolekto de Ameriko, Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

Tra siaj preskaŭ 140 jaroj da historio kaj tutmonda disvastiĝo la Esperanto-movado produktis vastan dokumentan heredaĵon: librojn, periodaĵojn, organizajn kaj kongresajn dokumentojn, fotojn, korespondaĵojn, manuskriptojn, filatelaĵojn kaj aliajn materialojn. Pro la internacia kaj asocia karaktero de la movado tiu heredaĵo troviĝas dise en multaj landoj, en bibliotekoj, universitatoj, asocioj kaj privataj kolektoj. Parto de tiu memoro estas vundebla. Malapero de asocioj, manko de spaco kaj rimedoj, disiĝo de personaj kolektoj kaj nescio – aparte de heredantoj kaj familianoj – pri ilia historia valoro povas kaŭzi definitivajn perdojn. La materialoj gravas ne nur por la historio de Esperanto, sed ankaŭ por esplorado pri internaciaj retoj de cirkulado de homoj, ideoj kaj kulturoj.

La aranĝo traktos tri kernajn demandojn: la valoron de tiu dokumenta heredaĵo, la riskojn ĝin perdi kaj la rolon de bibliotekoj, asocioj kaj kolektantoj en ĝia konservado kaj transdono al estontaj generacioj. Estos prezentataj spertoj kaj iniciatoj rilataj al Esperanto-bibliotekoj kaj kolektoj, inkluzive en Brazilo, Aŭstrio kaj Pollando, kaj diskutataj ebloj por plia kunlaboro inter institucioj. Inter la temoj estos la destino de personaj kolektoj kaj heredaĵoj, identigo de historie gravaj dokumentoj, interŝanĝo inter kolektoj kaj la defioj konservi memoron konstruitan dum preskaŭ jarcento kaj duono. Kiel komplemento al la aranĝo okazos ekspozicio de historiaj dokumentoj pri Esperanto kaj poŝthistorio, inkluzive de pioniraj poŝtkartoj kaj korespondaĵoj submetitaj al poŝta cenzuro en diversaj landoj kaj periodoj de la 20-a jarcento.

La agado rekte rilatas al UEA-BReto, strategia programo por evoluigi tutmondan reton de bibliotekoj kaj kolektoj kunlaborantaj kun UEA. Ĝi celas proksimigi instituciojn kaj kolektojn, stimuli konservadon kaj katalogadon de la Esperanto-heredaĵo, plifaciligi ĝian utiligon por esplorado kaj edukado kaj subteni tiucelajn iniciatojn en ĉiuj mondopartoj. Esperantic Studies Foundation (ESF) kunfinancas ĝin, kaj inter la bibliotekoj partoprenantaj en la programo estas ĝuste la Biblioteko Carlos Domingues de BEL, en Braziljo. La iniciato ankaŭ kongruas kun la strategia laborplano AKIRI de UEA, precipe kun tri el ĝiaj kvin agadkampoj: Informado, per pli vasta videbligo de la historia kaj kultura valoro de Esperanto; Rilatoj, per konstruado de rilatoj inter Esperanto-organizaĵoj kaj gravaj publikaj institucioj; kaj Instruado, per konsciigo pri la graveco de dokumentado kaj konservado de la dokumenta heredaĵo de Esperanto. La rondtablo estas nova paŝo en tiu dialogo kun FBN kaj en la pli vasta strategia laboro de UEA, kiu okazas interkonsiliĝe kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Se oni volas finance subteni tiun laboron, donacoj bonvenas ĉe la Biblioteka Fondaĵo de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/biblioteko.

El la Gazetaraj Komunikoj