Rezultoj de la premioj Pirlot kaj Power por sciencaj libroj kaj prelegoj. Komuniko 1326
Jam la duan jaron Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore okazigas la premiadon de sciencaj libroj kaj prelegoj dum la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kadre de la sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu ĉi-jare ankaŭ gastigis la 43-an Sciencan Universitatan Sesion (SUS) de AIS. La du premioj Germain Pirlot kaj Charles Power konsistigas gravan institucion por la Esperanto-scienca komunumo. Pirlot rekonas la skriban sciencan laboron; Power rekonas la buŝan transdonon de scio. Libro kaj prelego estas du flankoj de la sama korpo, esencaj por vivanta scienca kulturo.
La Premio Pirlot estas dediĉita al la plej bonaj sciencaj libroj en Esperanto, aperintaj lastatempe. AIS disdonis ĝin ĉiujare inter 1994-2001 kaj denove ekde 2017. La ĉi-jara juĝkomisiono konsistis el Carlo Minnaja, Bengt-Arne Wickström kaj Carlos Spinola. Gajnis la unuan lokon la libro “Santeni vian vivradikon” de Wang Disheng (eld. China Culture Development Press, 2021); la duan lokon la libro de la 79-a IKU-sesio (eld. Impeto, 2026); kaj la trian lokon “Spac-vojaĝado kaj Esplorado: de Sputnik ĝis Webb” de Amri Wandel (2025). Ĉiuj tri estas akireblaj per la Libroservo de UEA.
La premiitaj libroj rolis ankaŭ en la Aŭkcio de la 111-a UK en Graz: estis aĉetitaj la IKU-libro de 2026 kun la subskriboj de ĉiuj prelegantoj kaj la libro “Spacvojaĝado kaj Esplorado: de Sputnik ĝis Webb”, krom la libro “Astronomio kaj Astrofiziko por Ĉiuj” (de Wandel kaj Spinola, 2025), kiu gajnis la unuan premion Pirlot pasintjare.
La Premio Power, kiu ekzistas ekde 2025, estas destinita al la plej bonaj sciencaj prelegoj. Ĝi havas du kategoriojn: longaj prelegoj, kiel IKU- kaj SUS-prelegoj, kaj mallongaj prelegoj, kiel tiuj de la Scienca Kafejo. La ĵurio konsistis el Ekaterina Bebenina, Ruth Kevess-Cohen, Daniela Power kaj Bengt Arne Wickström. La premiojn por longaj prelegoj gajnis: 1-a loko, Věra Barandovská-Frank (Panslavismo en Habsburga monarkio); 2-a, Humphrey Tonkin (Walt Whitman: Poeto de la Nova Usono); kaj 3-a, Gim Inhong (Psikologia valoro de Zamenhof-proverbaro). La premion Power por mallongaj prelegoj gajnis: 1-a, Peter Baláž (AI-revolucio kaj Esperanto); 2-a, Heidi Goes (Frua skribita literaturo en lingvoj de la Konga Lingvo-Areto); kaj 3-a, Joël Fontaine (Ondoj: danĝeroj kaj utiloj).
La diplomoj de la premioj estis disdonitaj en la Scienca Forumo de la 111-a UK, la konkluda sesio de la scienca programo, dum kiu oni tradicie prezentas ankaŭ la atestilojn por la AIS-ekzamenoj. En tri el la prelegoj okazis AIS-ekzamenoj. En la prelego pri Suneklipsoj (Wandel) estis 40 ekzamenitoj, kiuj krom la tradiciaj atestiloj ricevis ankaŭ eklips-okulvitrojn. Ekzamenoj okazis ankaŭ en la prelegoj pri Elementaj malabundoj: ĉu nesolvebla problemo? (Raola) kaj Filozofioj de Oriento, Okcidento kaj Sudo – pri la valorigo de fonta sperto (Zieba). La ekzamenitoj pri Suneklipsoj, kiuj ne ĉeestis la Sciencan Forumon, povos peti siajn ciferecajn AIS-atestilojn ĉe info@ais-sanmarino.org.
Fortigo de faka, kultura kaj scienca agado en kaj per Esperanto estas unu el la prioritatoj de la strategia plano de UEA, AKIRI. Ĉiu povas kontribui al la daŭrigo kaj plivastigo de tiu agado: por subteni aparte la sciencan programon dum la Universalaj Kongresoj eblas rekte donaci al la UK; por subteni la Premion Charles Power kaj aliajn celojn de la samnoma fondaĵo, eblas donaci al la Fondaĵo Charles Power. UEA gratulas al ĉiuj premiitoj, dankas al ĉiuj kunlanborantoj, precipe la IKU-komisionon, la juĝkomisionojn kaj la IKU-rektoron de la 79-a IKU-sesio, Amri Wandel, kaj kuraĝigas sciencemulojn plu kontribui al la scienca agado en Esperanto!