111-a UK, Graz: UEA nomumis la IKU-rektoron kaj prokrastas la limdaton por kontribuoj. Komuniko 1276

La Estraro de UEA nomumis kiel rektoron de la 79-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazonta dum la 111-a UK en Graz (Graco), 1-8 aŭgusto 2026, Prof. Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiu ĝis la pasinta jaro estis dum multaj jaroj sekretario de IKU kaj estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado.

Iom pli da tempo vi disponos por proponi prelegojn por tiu IKU , ĉar la limdato por kandidatiĝi estas prokrastita ĝis la fino de februaro. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj antaŭ 2026-02-28 al la sekretario de IKU, José Antonio Vergara, rete (iku@uea.org).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Scienca Kafejo (SK). Tiu lasta programero konsistas el mallongaj (ĉ. duonhoraj) prelegoj, eventuale pli konversaciaj ol kutima universitata lekcio.

Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, kune kun 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameno. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata nur por IKU, por IKU kaj eventuale AIS-kurso, aŭ nur por SK.

La prelegoj estu taŭgaj por klera publiko kaj pri interesaj, allogaj temoj. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto, kune ne pli ol unu paĝo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Ĉiu estas bonvena aliĝi al la 111-a Universala Kongreso de Esperanto ĉe: https://uk.esperanto.net/2026/.

Akceptita prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Krome, kiel pasintjare, la premio Power, memore al antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario Charles Power, rekompencos ĝis 300 € la plej bonajn longajn kaj mallongajn sciencajn prelegojn. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas ĉe https://uea.org/teko/IKU.

El la Gazetaraj Komunikoj