Rezultoj de la sciencaj konkursoj Pirlot kaj Power kaj la scienca programo dum la 110-a UK. Komuniko 1249

Dum la Scienca Forumo okazinta kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno estis disdonitaj la Premio Pirlot (por la plej bonaj sciencaj libroj de la jaro) kaj la nova Premio Charles Power (por la plej bonaj sciencaj prelegoj de la UK). La konkurso Pirlot estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) ekde 1995 (kaj post longa interrompo denove ekde 2017). En 2025 aldoniĝis la nova Premio Power. Ambaŭ premioj estis ĉi-jare disdonitaj sub la aŭspicio de UEA. La konkursojn kunordigis Amri Wandel, prezidanto de AIS; la premiojn prezentis Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario de UEA, kune kun Bengt-Arne Wickström, trezoristo de AIS, kaj Vera Barandovská-Frank, rektoro de 78-a Internacia Kongresa Universitato (IKU), okazinta kadre de la 110-a UK. Ambaŭ lastaj servis ankaŭ kiel ĵurio, kune kun Carlo Spinola.

La gajnintaj verkoj elektitaj de la ĵurio kadre de la Premio Pirlot (sciencaj libroj) estis:
• (unua loko) Astronomio kaj Astrofiziko por ĉiuj, A. Wandel kaj C. Spinola;
• (dua loko) la IKU-libro 2025, red. A. Striganova, D. Shevchenko kaj A. Wandel;
• (tria loko) La Rivoluoj de la Ĉielaj Korpoj, trad. R. Foessmeier kaj H.-M. Maitzen.

Premio Power estis aljuĝita en du kategorioj: longaj prelegoj (kiel IKU) kaj mallongaj prelegoj (kiel Scienca Kafejo).
Premio Power (longa scienca prelego):
• (unua loko) La teknologio de Spacvojaĝado kaj Esplorado, Amri Wandel;
• (dua loko) La ambigueco de Nombroinformo, Ekaterina Bebenina;
• (tria loko) Multlingva temvortaro helpata per AI, Ilona Koutny.
Premio Power (mallonga scienca prelego):
• (unua loko) Gergor Mendel, Judith Jackson;
• (dua loko) Knabeto Savita de Auschvitz, Thomas Bormann;
• (tria loko) Arkivistiko kaj Esperanto, Ruben Fernandez.

IKU-prelegoj kaj AIS-atestiloj por ekzamenitoj

Dum la 78-a IKU okazis 19 prelegoj: 8 IKU-prelegoj, kun 3 daŭrigaj prelegoj de AIS, kaj 8 prelegoj de la Scienca Kafejo. Ĉiuj prelegoj estis registritaj. En ili partoprenis po inter 60 kaj 145 kongresanoj. Dum la Scienca Forumo estis publike disdonitaj la atestiloj por la du AIS-kursoj, en kiuj okazis ekzamenoj: tri atestiloj en la kurso La ambigueco de Nombroinformo kaj 31 atestiloj en la kurso La teknologio de Spacvojaĝado kaj Esplorado.

Sciencaj aŭkciitaj objektoj

En la Aŭkcio de la 110-a UK, kiu sekvis la Sciencan Forumon, estis pluraj aĵoj rilataj al sciencaj verkoj kaj rezultoj. Kiel ĉiam estis aŭkciita la IKU-libro kun la subskriboj de ĉiuj ĉeestantaj prelegintoj. Aldone unuafoje estis aŭkciitaj la gajnintaj libroj de la Premio Pirlot kaj la atestiloj de la Premio Power. Fine AIS ofertis historian kravaton de la akademio.

Faka Forumo

Ĵaŭde posttagmeze dum la 110-a UK prezentis sin pli ol 30 fakaj asocioj dum la Faka Forumo, kunordigita de Wandel. La forumo daŭris unu horon kaj duonon kaj estis registrita. Interalie oni diskutis rilatajn temojn, kiel la planitan Almanakon de UEA (Kadar) kaj la revigligon de ISAE (Wandel).

Stelobservado

Nekutima elemento de la scienca programo de la UK estis la ekskurso E8, okazinta merkrede vespere, en la nova planetario de Brno. La 140 partoprenintoj ĝuis specialan 40-minutan 3-D-programon La Universo per ĉiuj sencoj, kun E-tradukado zorge preparita de la Loka Kongresa Komitato, kaj prelegon pri la historio de astronomio fare de Wandel, kiu sekve gvidis virtualan viziton de la nokta ĉielo helpe de la plej novaj rimedoj de la planetario.

Esperantologia Konferenco

La 47-a Esperantologian Konferencon, okazintan dum la 110-a UK, organizis Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström, nome de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Fakuloj kaj interesatoj pri Esperantologio, Interlingvistiko, lingvosciencoj kaj la mondaj lingvaj problemoj kunvenis la tutan kongresan ĵaŭdon. Oni aŭskultis ok altnivelajn prelegojn pri arkivoj de esperantaĵoj, uzo de Esperanto en la familio kaj en la mondo en epoko de artefarita intelekto, kontaktlingvistiko kaj propedeŭtiko rilate al Esperanto kaj la gramatiko kaj la interna ideo de la lingvo. Dum la konferenco regis bona etoso, ankaŭ dank’al la kafopaŭzoj, inter la ĉ. 50 partoprenantoj, multaj el ili tre aktivaj per demandoj kaj proponoj. La konferencon fermis ĝenerala diskuto pri interlingvistiko kaj mondaj lingvaj problemoj. Oni ankaŭ pritraktis la statuson kaj futurajn eblecojn de interlingvistiko en universitatoj ĉirkaŭ la mondo.

El la Gazetaraj Komunikoj