19-an de oktobro 2022: “De ideo al agado”, enkonduka seminario pri la eduka programo Erasmus+. Gazetara Komuniko 1069

Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun Kosmo Strategio, invitas ĉiujn interesitojn, kaj aparte reprezentantojn de Landaj kaj Fakaj Asocioj, partopreni en reta informseminario pri la nuntempa eduka sepjara programo Erasmus+, subvenciata de Eŭropa Unio dum la periodo 2021-2027.

Atendante la lanĉon de la programgvidlibro 2023 kaj de la koncernaj limdatoj por forsendi novajn projektproponojn, dum tiu ĉi seminario eblos ricevi enkondukajn informojn pri la rolo kaj la funkciado de la eduka programo Erasmus+, pri la bazaj kaj nepraj antaŭkondiĉoj por partopreno, pri la avantaĝoj kiujn organizaĵoj povas ricevi danke al la partopreno en ĝiaj ĉefaj subkadroj.

La formo de la aranĝo ne estos nur prelegeca kaj statika: oni antaŭvidas ankaŭ interagajn, dinamikajn momentojn, specife strukturitajn por engaĝi la partoprenantojn, respondi iliajn demandojn kaj aŭskulti iliajn spertojn.

Aparta atento estos donita al la specifaj bezonoj de la reprezentataj organizaĵoj kaj al la temoj kiujn ili intencas ekpritrakti aŭ pluevoluigi en estontaj projektoj. Surbaze de la interesoj, de la bezonoj kaj de la temoj indikitaj de la diversaj organizaĵoj reprezentataj dum la seminario, postaj plukonkretigaj retaj sesioj sekvos dum la venontaj monatoj.

La enkonduka seminario pri la Erasmus+ kaj ĝiaj subvenciebloj okazos merkredon, la 19-an de oktobro 2022, je la 19:00 UTC, per la reta platformo Zoom. Pli da informoj pri la seminario legeblas ĉe Eventa Servo, kie troveblas ankaŭ la alirinformoj: https://eventaservo.org/e/de-ideo-al-agado

Bv. disvastigi la inviton kaj partopreni nome de via organizaĵo, cele al la starigo de novaj kaj interesaj kunlaborebloj.

El la Gazetaraj Komunikoj