Redaktoroj de la revuo "Esperanto" reprezentis UEA dum grava forumo de Unesko

UEA estis reprezentita dum la 10-a Internacia forumo de NRO-j (26-27 novembro 2018), kiuj partneras kun Unesko. La temo estis: “Scienco por bono de homaro”. De UEA ĉeestis François Lo Jacomo, Rakoen Maertens kaj redaktoroj de la revuo "Esperanto" Anna Striganova, Dima Ŝevĉenko.


Artikolon pri la evento legu en unu el la venontaj numeroj de la revuo Esperanto.