Eventa Servo havas novan ilon


EventaServo.org (ES), senpaga servo de UEA kaj TEJO por la tuta Esperanto-komunumo, havas novan ilon: eblas marki vian eventon kiel nuligitan sen tamen forviŝi ĝin de la servo. Tio eblas per la nova butono Nuligi disponebla por administrantoj de la evento. La evento plu aperos markita per ruĝa linio. Ĉe retoj, kiuj uzas la kalendaron de ES, la evento ankaŭ estas markita per ruĝa fono, kiel en uea.facila.orgforumo.uea.org. Vidu bildojn.

Tio aparte utilas, ĉar per tiu opcio eblas konservi la memoron de la evento kaj informi interesatojn kial la evento estis nuligita kaj, se estas la kazo, kiam oni planas reokazigi ĝin. Vidu ekzemplon de Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE).

Tamen respondeculoj pri la evento daŭre povas simple forviŝi ĝin, kio eblas en la redakto-paĝo.

Ne forgesu, ke eblas registri vian retan eventon samkiel vian retan organizon!

UEA kora dankas la sindediĉon de siaj bravaj komisiitoj pri Eventa Servo, Fernando Ŝajani, Yves Nevelsteen kaj ĉiuj helpantoj de la retejo, kiuj rapide reagas al la bezonoj de nia monda E-komunumo.

Registru vin kaj vian organizon en ES: eventaservo.org/r kaj eventaservo.org/o. Kaj subtenu la servon per membriĝo en UEA kaj TEJO: https://UEA.org/alighoj/alighilo.