Ĉu viaj eventoj estas diskonigindaj?

Yves Nevelsteen

Eventa Servo (https://even­taser­vo.org) estas retejo per kiu oni po­vas re­gistri, listigi kaj diskonigi even­tojn tut­monde. La kreinto (Fernan­do Ŝajani) en aprilo 2019 donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO instigas al la uza­do de Eventa Servo por informi Espe­rantujon pri in­ternaciaj, lan­daj kaj lokaj eventoj, kon­gresoj, kun­venoj, renkontiĝoj k.s.

Post registriĝo eblas aldoni even­ton al la retejo. Minimume oni al­do­nu titolon, priskribon, dato(j)n, lo­kon kaj
retejon aŭ retpoŝtadreson. Estas mont­rata mapeto de la loko kie okazos la even­to kun ligilo al Google Maps. Ret­poŝtadresoj estas aŭtomate pro­tek­tataj kontraŭ spamrobotoj; nur ensalutintaj membroj vidas alklakeblan adreson.

Kondiĉoj por sukceso

La plej multaj aktivaj esperantistoj lo­ĝas en Eŭropo. Malfacilas scii de Bra­zilo – kie loĝas Fernando – kio estas la konkretaj bezonoj de la movado tie. Tial interalie prezento pri Eventa Ser­vo en la klubo en Antverpeno (Belgio) es­tis filmita. Ĉeestantoj donis multajn (tre pravajn!) rimarkojn. Surbaze de reko­men­doj de multjaraj aktivuloj, multe pli­boniĝis la retejo. Bone aŭskulti la be­zonojn de uzantoj estas la unua kondi­ĉo por sukcesigi retejan projekton.
Dua kondiĉo de sukceso estas bo­ne testi la retejon, uzante ĝin en la prak­tiko. Tial la helpanto Yves Nevelsteen per­sone aldonis kelkcent okazaĵojn kaj daŭre okupiĝas pri tio. Kiam aperas iu eraro, Fernando rapide korektas ĝin. Ni ek­zemple spertis multajn teknikajn pro­blemojn pri la horzonoj. Gravas tio, ĉar eblas aboni landajn kalendarojn per Go­ogle Calendar – ĉio bone sinkroniĝu.
La ĉefa kondiĉo de sukceso evi­dente estas ke esperantistoj uzu la re­te­jon. Aktivuloj iom post iom mem al­donu siajn eventojn kaj Eventa Ser­vo iĝu la ĉefa referenca retejo por even­toj. Gravas tiurilate la ekzistanta ka­lendaro de Eventoj.hu. Ĉi tiu servo bo­ne funkciadas ekde 1996; estas tre grava atingo. Iuj homoj demandas min kial do ne simple plu uzi tiun retejon. La ĉefa kia­lo estas ke ĝi teknike ne multe evoluis. Alia retejo ekzemple ne povas aŭtomate transpreni informojn de Eventoj.hu; oni devas mane kopii ilin. Ne eblas mem ŝanĝi datumojn (se la loko aŭ horo de okazaĵo ŝanĝiĝas ktp.). En 2020 tio estas sufiĉe nekutima situacio; jam de multaj jaroj “oni” ne plu laboras tiel. Eventa Servo ja ebligas tian transprenadon de datumoj. Aboneblas landa kalendaro per Google Calendar, ekzistas API kaj RSS. Tiel la tuto multe pli efikiĝas.
Szilvási László sciigis al la kernaj aktivuloj de Eventa Servo ke jam plu­raj provoj anstataŭigi la kalendaron de Even­toj.hu estas faritaj en pasinteco. Ĉiufoje post iom da tempo li konstatis ke la nova retejo ĉesis funkcii. Ne su­fiĉas lanĉi novan projekton; gravas la ada funkciigo dum multaj jaroj. Pro­vizore (kaj minimume ĝis la fino de 2020) tial ambaŭ kalendaraj retejoj funkcios paralele.
Eventa Servo plej verŝajne ja suk­cesos pro ĉi tiuj ĉefaj kialoj:
• Ĝi uzas aktualajn servilajn prog­ra­ma­rojn kiuj bone funkcias en fiksaj kom­putiloj, tabulkomputiloj kaj poŝ­telefonoj.
• Temas pri malfermitkoda progra­ma­ro; ĉio estas disponebla en GitHub.
• Ekzistas komunumo de plurcento da homoj kiuj regule mem aldonas even­tojn.
• La kerna skipo konsistas ne nur el talenta kaj bonvolema programisto, sed ankaŭ el spertaj esperantistoj kiuj bone scias pri la konkretaj bezonoj.
• La kernaj aktivuloj estas relative junaj.

Jam pli ol 350 aktivuloj mem re­gis­triĝis en la retejo kaj preskaŭ ĉiutage aldoniĝas novaj eventoj. Aldoni novajn erojn facilas kaj rapidas, ĉar ofte simila evento okazis en pasinteco kaj eblas du­obligi ĝin, ŝanĝante ekzemple nur la da­ton kaj temon.
Eventa Servo estas la plej amp­lek­sa prieventa retejo, ĉar sisteme aldo­niĝas ĉiuj novaj eventoj de la kalen­da­roj de Eventoj, de Espéranto France kaj de Flandra Esperanto-Ligo. Yves abo­nas multajn grupojn en Facebook kaj Telegram kaj persone aldonas infor­mojn, kiam li rimarkas ke ili man­kas. Se la organizanto de evento an­ko­raŭ ne registriĝis en la retejo, estas sen­data al li
aŭ ŝi invita mesaĝo. Post kiam la aktivu­lo registriĝis, li aŭ ŝi iĝas admi­nistranto de la evento kaj eventuale de la organizo malantaŭ ĝi. La nova ad­ministranto pri tio estas informata per retmesaĝo.

Ĉu gravas vaste diskonigi nian agadon?

Gravas retejo kiel Eventa Servo, ĉar en ĉiu lando oni en malsama ma­niero komunikas pri Esperantaj oka­zaĵoj (Eŭropo: Facebook, Rusio: VKon­takte, Usono kaj Kanado: Meetup, Hon­­kongo: WhatsApp, iuj lokaj gru­poj nur per retpoŝto aŭ per Google Calen­dar... aŭ buŝe) kaj foje iom mal­facilas trovi informojn. Almenaŭ ni in­ter esperantistoj bone komuniku; ko­mencantoj kaj interesatoj havu facilan aliron al informoj! Kompreneble ĉefe gra­vas komuniki pri grandaj eventoj, sed teknike Eventa Servo ebligas aldoni in­formojn ankaŭ pri lokaj kunvenoj, kursoj, informbudoj k.s. Estas facile fil­tri supre de la retejo, ekzemple laŭ spe­co aŭ unutaga/plurtaga okazaĵo. «Mi opi­nias ke niaj modestaj kunvenetoj ne bezonas pli multan reklamon» ne estas bona sinteno, se ni volas ke Esperantujo kresku. Foje temas pri privataj kunvenoj, sed plej ofte novuloj/eksteruloj estas pli ol bonvenaj, ĉu ne? Ni malfermu nin al la ekstera mondo kaj kunlaboru trans la landlimoj! Povas esti tre konvinke mon­t­ri dum informbudo konkrete pla­nitajn okazaĵojn ĉie en la mondo. Homoj volas lerni lingvon kiun ili poste povos praktike utiligi diversmaniere, ne nur en la loka grupo aŭ unufoje jare dum la UK…
Dum la pasintaj monatoj, ni multe esploris pri la komunikaj kutimoj de es­perantistoj en diversaj landoj. En Fran­cio, ekzemple, en pluraj lokoj ek­zistas tre aktiva movado, sed ili ko­mu­nikas precipe per retejo kaj dis­sen­dolisto en la loka lingvo. Kiel hazarda eksterlanda vizitanto povas trovi ak­tu­alajn informojn pri kunvenoj de es­pe­rantistoj? Nur de konato aŭ... per Even­ta Servo. Evidente iu lokulo do ja de­vas traduki la informojn pri la okazaĵoj kaj ilin diskonigi per Eventa Servo. Foje ak­tivuloj rezignas pri komunikado en Esperanto “pro tempomanko”; ĉiuj lo­kuloj ja komprenas la lokan ling­von… Tio estas bedaŭrinda unua paŝo al kro­kodilado dum kunvenoj.

Ĉu via organizo havas ĝisdatan retejon?

Unu el la ĉefaj problemoj de rete­joj de lokaj Esperanto-grupoj estas ke ili ne estas kompletaj kaj/aŭ sufiĉe ofte ĝisdatigataj. Apenaŭ ekzistas modernaj retejoj kun aktualaj informoj; tio donas tre malbonan impreson. Se ni povas ti­on grandparte aŭtomatigi, solviĝos al­menaŭ tiu problemo: malnovaj infor­moj aŭtomate malaperos, novajn informojn oni povos tre facile aldoni (kaj ŝanĝi aŭ forigi) kaj estas aŭtomate transprenataj de tiuj kiuj volas. Kelkaj lokaj kluboj eĉ entute ne (plu) havas retejon; komu­ni­kado al la ekstera mondo ne estas prio­ri­tato. Por iuj sufiĉas unufoje monate kun­veni en amika rondo. Kelkaj eĉ preferas kunveni laŭ invito. Tio estas evidente ilia rajto, sed se ni volas ke Esperantujo kresku, necesas pli malfermi nin al la ekstera mondo. Bone komuniki ene de Esperantujo – almenaŭ pri publikaj even­toj – estas baza kondiĉo por tio.
Pri kelkaj landoj vi trovos mal­mul­tajn informojn en Eventa Servo, ek­­zemple pri Ĉinio. Ĉu rilatas al tio ke homoj ne volas ke oni (la registaro) sciu kie es­perantistoj kunvenas? Eble temas pri kultura diferenco, pri malsamaj kuti­moj. Sed se okazas pub­lika even­to ki­el Ĉina Esperanto-Kongreso, alme­naŭ de­vus esti haveblaj espe­rant­lingva re­tejo kaj retpoŝtadreso de kontakt­per­sono.

Aŭtomatigo, sinkronigo kaj tempoŝparigo

En la ĉefpaĝo de Eventa Servo ĉi­am estas montrataj nur hodiaŭaj kaj estontaj eventoj. Pasintaj eventoj aŭto­mate malaperas de la ĉefpaĝo, sed res­tas alireblaj kaj troveblaj, ekzemple ĉe la paĝo de la organizo. Unu el la celoj de la projekto estas helpi aktivulojn ŝpari tempon. En la retejo de Esperanto Nederland, ekzemple, ne aperis kom­ple­ta superrigardo de aktivaĵoj en la lan­­do, simple ĉar mankis tempo aŭ ener­gio al la respondeculo. Ili anstataŭis la antaŭan Google Calendar per Eventa Servo; ne nur la kalendaro nun estas pli kompleta, sed ĉiu loka grupo povas ĝin mem ĝisdatigi. Espéranto Wallonie (Bel­gio) faris same. Kiam lanĉiĝis la nova re­tejo UEA Facila, ĝi enhavis propran ka­lendaran sistemon (https://uea.facila.org/kunvenoj/). Anna Löwenstein mem ma­ne kopiadis multajn eventojn, in­teralie de la kalendaro de Eventoj.hu. Tim Owen aŭtomatigis la afiŝadon de eventoj de Eventa Servo en tiu loko; multe pli efikas labori tiel. Ni ekspe­ri­mentas ankaŭ pri afiŝado de eventoj per Google Calendar, kiel en la paĝaro www.benelukso.eu. Eblas krei eventon en Eventa Servo kaj facile ĝin diskonigi al Facebook, Twitter aŭ per retpoŝto.

SEO – optimumigo de serĉado per Google kaj aliaj retaj serĉiloj

Eventoj en Eventa Servo estas fa­cile kaj rapide troveblaj per Google, ĉar la retejo estas optimumigita por tiu serĉilo. Gravas! Tiel ne nur intence, sed ankaŭ hazarde homoj trovos Espe­rantajn okazaĵojn sur interreto.

Organizoj

Eblas aldoni informojn pri or­ga­­nizo. En tiu loko estas mallonga pri­-
s­kribo pri la organizo kaj super­rigar­do de pasintaj kaj okazontaj okazaĵoj. Uti­las havi aliron al pasintaj okazaĵoj, ĉar vi povas uzi ilin kiel bazon por krei okazontajn. Malfermu ekzistantan even-
­ton kaj alklaku «Duobligi» – ĉiuj in­formoj estas kopiataj kaj sufiĉas, ek­zemple, nur ŝanĝi daton kaj temon.

Mallongaj ligiloj

Kiam Eventa Servo lanĉiĝis, ligilo al evento estis tre longa. Ĝi intertempe ne nur pli mallongiĝis, sed ankaŭ eb­ligas mem elekti mallongan nomon. Ek­zemple, https://eventaservo.org/e/ses2020 li­gas al Somera Esperanto-Stu­dado.

Kunlaboru kun ni

Ĉu vi foje (kun)organizas okazaĵon kaj ŝatus ĝin diskonigi per Eventa Ser­vo? Registriĝu en la retejo per https://eventaservo.org/r.

Ĉu vi volas diskuti aŭ kunlabori kun ni? Prefere faru tion per la Tele­gram-babilejo https://eventaservo.telegra­mo.org/. aŭ simple sendu al ni retme­sa­ĝon al kontakto@eventaservo.org.

Multe evoluis kaj plu evoluas la retejo de Eventa Servo. Statistikojn eb­las konsulti en https://eventaservo.org/statistikoj. Ni planas aldoni multajn kro­­majn utilaĵojn. Superrigardo de sol­vendaj cimoj, plibonigoj kaj no­vaj ideoj estas publike havebla en GitHub: https://github.com/eventaservo/eventaser­vo/issues.

Konkludo

Ni forte kredas ke Eventa Servo mul­te helpos landajn kaj lokajn asociojn (kaj individuojn) pli efike disvastigi in­formojn pri Esperantaj eventoj. Nun foje mirige malfacile estas troveblaj in­formoj pri kunvenoj de esperantistoj; ni uzu ĉiujn teknikajn eblojn por ŝanĝi tion!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.