Kiel Esperanto venkis la totalismojn

• Xavier Alcalde
Lins, Ulrich. La danĝera lingvo.
Rotterdam: UEA, 2016. 375+24 p.
Prezo ĉe UEA: € 18,00
Mendi en la katalogo de UEA
Kiom da fojoj oni demandis nin kial Esperanto ne atingis la finan venkon? Ulrich Lins majstre rakontas grandan parton de tial kaj tiel. Neniam ni forgesu la amasan persekutadon
pro politikaj-ideologiaj motivoj suferitan de la esperantistoj. Ne eblas scii kiel evoluintus la movado sen ĝi. Krome, ĝi montras kiom serioze la kontraŭuloj traktis la potencialon de Esperanto. Tamen, transvivante la teruran epokon la zamenhofa lingvo ja venkis la totalismojn.
Jen studo modela pro rigoro, sistemo kaj amplekso, sed ankaŭ pro la graveco de la temo. Kiel klarigite de la aŭtoro en “Pri la historio de La danĝera lingvo ” ( Esperanto , Aprilo 2017, p. 77), kiam li ekpublikigis ĝin, necesis kuraĝo por tion fari. Cetere, bona historia verkado bezonas interpreton de la faktoj, kaj Lins ne kaŝas la sian. Pro tio ne estas nur priskribo, sed la libro pensige analizas ŝajnan paradokson. La Esperanta movado estis severe atakita el malsamaj flankoj kaj pro kontraŭaj kialoj – aparte en tiuj landoj, kie ĝi estis plej forta. En Germanio oni ligis ĝin al la juda deveno de ĝia iniciatinto, sed ankaŭ al maldekstremaj kaj komunismaj idealoj. Dume, en Sovetio estis ĝuste la komunisma reĝimo, kiu klopodis ekstermi ĝin. Kio entute estis provoka en tiu sendiskriminacia interhoma komunikado? – demandas sin Lins. Tiel la libro defias la propagandan aserton laŭ kiu Esperanto estas nur lingvo. Kiel kompreni tiom da mokado, subpremado kaj mortigo… nur pro lingvo? La respondo, laŭ la aŭtoro, rilatas al timo pri neregeblaj internaciaj kontaktoj kaj pri la ideo de universaleco de la homa spirito, kiun Zamenhof postlasis en socia movado (naive) celanta al interkompreniĝo kaj al amika paca kunvivado de la popoloj kaj de la ordinaraj homoj.
Por tiuj, kiuj jam posedas la antaŭan eldonon, mia konsilo klaras: aĉetu la novan, sed ne ĵetu la malnovan, ĉar la nuna inkludas pli da fontoj kaj dokumentoj, sed konscie mallongigas teoriajn diskutojn kaj la ĉapitrojn pri tiuj persekutoj, kiuj ne nepre okazis nur pro subteno de Esperanto. Sekve, tiu tria eldono pli flue legeblas. Post iom skiza enkonduko pri la obstakloj ekde 1887 ĝis la 1930-aj jaroj (aparte de la laborista esperantismo), ĝi koncentriĝas sur la du ĉefaj subpremantoj: Hitler kaj Stalin. Fine, la lasta parto de la libro pritraktas la reviviĝon de la movado en orienta Eŭropo dum la malvarma milito.
Substrekindas la detala ekzameno de la kunteksto en ĉiu lando, kaj de la sekvoj por la movado de ĉiu politika decido far konkretaj individuoj. En tiu historio multas la polemikaj temoj, kiel la komplikaj rilatoj kun naciismo (ĉiam la plej forta malamiko de Esperanto, laŭ Lins) kaj kun aliaj sociaj movadoj, la danĝero de ia neŭtraleco, la ekzisto de naziaj esperantistoj, aŭ la labirintaj lingvistikaj debatoj en Soveta Unio. Samtempe, troviĝas ankaŭ inspiraj epizodoj, en kiuj Esperanto rolas kiel savanta lingvo. Tiel la libro estas neelĉerpebla fonto de esplorindaj fadenoj duon-kaŝitaj en interplekto de fascinaj intrigoj kaj roluloj, kutime ilustritaj per perfekta citaĵo. El tiu perspektivo, eble nur Esperanto and Its Rivals de Roberto Garvía kompareblas al ĝi. La verkon kompletigas utilaj kronologio kaj indekso de personoj, kune kun altkvalita kaj zorge elektita fotaro kaj alia grafika materialo.
Ligita al tiu nova eldono aperis angla versio en traduko de Humphrey Tonkin kaj tial jam eblas legi ĝin en ok lingvoj. Espereble tio instigos al alilingvaj versioj de verko, kiu ne nur valoras en si mem, sed kiu ankaŭ helpas kompreni multajn aliajn, kiel Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn.
Miaopinie, indus pliampleksigi la esploron al aliaj landoj. Ekzemple, en la libro ni ekscias ke en la inaŭgura parolado de la Pola E-Kongreso en 1956, Andrzej Rajski akuzis kune Hitler, Stalin kaj Franco pro la persekuto de Esperanto. Tiun trian diktatoran reĝimon ankoraŭ neniu ĝisfunde pristudis. Simile, Lins mencias la agadon de kelkaj spionoj, sed certe ili ekzistis (ĉu ankoraŭ ekzistas?) en aliaj landoj, kiujn endas priserĉi. Bele, se aliaj esploristoj daŭrigos la laboron.
Kiel konvinke argumentas la aŭtoro, tiu ĉi verko transpaŝas la temon de Esperanto. Kiam la lingvo (kaj ĝiaj parolantoj) suferas, ankaŭ desuba internaciismo kaj kosmopolitismo ĝenerale suferas, verŝajne kune kun tolero, libero kaj demokratio. Pro tio, en zorgiga antaŭeniro de aŭtoritataj registaroj Esperanto povus denove fariĝi la danĝera lingvo. Ni restu atentaj.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.