La Esperanto-reklama projekto realigita kun 30 359 000 legfojoj

Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio),
estrarano de UEA,
ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero,
direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto


Ju pli da homoj konas Esperanton, des pli multas la interesiĝantoj, subtenantoj kaj lernantoj. Ĝuste pro tio, inter 2002 kaj 2010, la japana komercisto s-ro Etsuo Miyoshi aperigis 23-foje tut paĝajn reklamojn en ĵurnaloj en Eŭropa Unio, ĉefe en la ĉiutaga Le Monde (La mondo).
Li estis honorita de JEI per la atribuo de Premio Ossaka Ken ji pro tio en 2007. Ni kore laŭdas lin pro la agado. Sed bedaŭrinde ni tu te ne kapablas imiti la agadon pro la kosto. La interretaj popularigo kaj mo dernigo provizas nin per ama so da retaj komunikiloj facilaj, mal multe kostaj, eĉ senkostaj. Kaj la apero de lertaj telefonoj plifaciligas la le ga don. Oni ne plu ŝatas legi paperajn amaskomunikilojn. En metrooj, trajnoj, busoj, ĝardenoj, lernejoj, kafejoj kaj eĉ ĉe manĝotabloj kaj sur litoj, multegaj homoj rigardas telefonojn por akiri in formojn, kaj tre malmultaj legas paperajn ĵurnalojn.
Ekde la 1-a de januaro 2018 dum 30 tagoj, mi faris esploradon pri reklamaj rezultoj en 10 konataj ĉinaj retaj komunikiloj por lertaj telefo noj, kaj en la sekvaj 6 monatoj mi lanĉis projekton kun la celo vidigi la Espe ranto-reklamon 10 000 fojojn. Mi zor ge elektante kreis 6 facilajn, mal multekostajn komunikilojn por reali gi la projekton. El ili nur unu komuniki lo jare kostas 40 eŭrojn, kaj ĉiuj aliaj es tas tute senpagaj.
Mi donis al la komunikiloj samajn titolojn “Ĉinlingvaj komunikiloj de Unes ko-Kuriero”. Poste pro tempo man ko mi forlasis la ceterajn, kaj koncentriĝis sur nur unu plej efika ko munikilo “Jingri Toutiao”, kaj donis al ĝi novan titolon “Granda Vidkampo Tra La Mondo”. La komunikilo estas oficiale registrita nome de la “Teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto”. Ĝi estas tute malfermita. Iuj ajn povas facile rigardi ĝin sen registriĝo, amikiĝaj peto aŭ ŝato. La kunreklamaj artikoloj estas aŭtomate rekomendataj al eblaj interesiĝantoj. Ekzemple, la artikoloj pri nutroj ofte estas rekomendataj sur lertajn telefonojn de la posedantoj kiuj ŝatas legi artikolojn pri manĝaĵoj.
En ĝi mi publikigas interesajn artikolojn por allogi diversajn legantojn. Al ĉiuj artikoloj mi enmetas du etajn reklamojn aparte ĉe la komenco kaj la fino de la artikoloj en jenaj rek lamaj tekstetoj: “Bv. atenti/ŝati ĉi tiun retan komunikilon por akiri interesaĵojn pri edukado, scienco, kulturo, ekonomio, socio kaj la internacia ling vo Esperanto.” Mi ofte dikigas la frazon “la internacia lingvo Esperanto” okulfrape por la legantoj. Mi metas ankaŭ retajn ligojn de priesperantaj ar tikoloj, kun la espero ke la lingvaj in teresiĝantoj povos mem malfermi la ligon. Mi pretigis du specialajn artikolojn titolitajn: “Kiu estas la plej facila el 7000 lingvoj? Esperanto!” kaj “Vi komprenos kial Esperanto estas la plej facila lingvo, post rigardo al la 16 bazaj gramatikaĵoj!” Ĉe la fino de la du artikoloj mi aldonis la ligojn de aliaj Esperanto-retejoj.

Foje mi aperigas ankaŭ artikolojn pri Esperanto, movadaj novaĵoj por rekte prezenti Esperanton. Mi aperi gas krome artikolojn pri aliaj ling voj por interesi lingvemulojn. Mi ofte ricevas multajn diversajn demandojn. Mi elek te respondas nur lingvorilatajn de- man dojn, ĉar tempo mankas kaj aliflan ke nia celo estas saĝe propagandi Es pe ranton per la respondoj. En la respondoj mi enmetas ankaŭ Espe rantoreklamojn kaj retajn ligojn.
Por bone flegi la komunikilon, mi varbis kelkajn neesperantistajn vo lontulojn, kiuj respondecas pri la aperigo de diversaj artikoloj kun Espe rantoreklamoj. El ili al nur unu, kiu devas plenumi fiksan taskon, mi pagas nealtan honorarion, kaj la ceteraj estas tute senpagaj. Kelkaj esperantistoj aliĝis al la Teamo, Zhang Wei respondas de mandojn, Song Bo foje aperigas artikolojn tradukitajn el Esperanto-retejoj kaj eldonaĵoj, Wang Jingrong, Tang Yong, Zhang Zhaogeng kaj aliaj aperigas alitemajn artikolojn kaj reklamojn, Xiaojuan ekster Ĉinio helpas la registriĝon.
Ĝis la 15-a de aprilo 2019, la Esperantaj reklamoj estas legitaj 30 359 000 fojojn, kaj la komunikilo akiris 502 976 laŭdojn kaj 56 351 ŝatantojn el kiuj 67% ŝatantoj aĝas malpli ol 30 jarojn, kaj 87% aĝas malpli ol 40 ja rojn. La legkvanto daŭre kreskas. La projektoj reklami Esperanton en re taj komu nikiloj por lertaj telefonoj estas facile praktikeblaj en ĉiuj landoj. Ajnaj esperantistoj, landaj, lokaj kaj fakaj aso cioj povas krei similajn retajn komunikilojn por reklami Esperanton en sia lando. Mi alvokas ke ni realigu la projekton tra la tuta mondo.
Mi volas aldoni kelkajn atentigojn: oni devas uzi naciajn lingvojn por reklamo, ĉar per Esperantaj artikoloj ne eblas interesi ne-esperantistojn. La ar tikoloj devas esti ŝatataj de junuloj, ĉar junuloj estas nia cela grupo. La artikoloj devas esti diverstemaj, ĉar lingvaj interesiĝantoj troviĝas en diversaj fakoj kaj kampoj. La reklamoj devas esti mallongaj, okulfrapaj kaj mildaj. Tro longaj kaj rektaj reklamoj enuige timforigas legantojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la junia numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.