La jubilea konferenco

Mikaelo Bronŝtejn

Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en malgranda vilaĝo Obuĥovka en suda parto de Rusio lime kun Ukrainio. En la aĝo de kvar jaroj li blindiĝis pro variolo. La patro, bonhava vilaĝano aranĝis, ke Vasilij iĝu lernanto de la unika por Rusio lernejo por blindaj infanoj en Moskvo. Post fino de la lernejo la 17-jara junulo ekservis kiel violonisto en blindula orkestro de unu el moskvaj restoracioj. Tie li konatiĝis kun fervora esperantistino Anna Ŝarapova, kiu konvinkis lin ellerni la lingvon kaj per Esperanto iri en Londonon por studentiĝi en la Kolegio por blinduloj. Ekde tiam Esperanto estis fidinda apogilo de la talentulo dum lia tuta vivo. Post Britio li veturis en Japanion, kaj tiu lando iĝis lia dua patrujo. Eroŝenko ekposedis la japanan lingvon kaj komencis verki poemojn kaj fabelojn en Esperanto kaj en la japana. Li vizitis multajn aziajn landojn, en Ĉinio li amikiĝis kun la granda verkisto Lusin kaj dum longa tempo loĝis en ties hejmo. Lusin tradukis liajn verkojn en la ĉinan lingvon, kaj dediĉis al la blinda poeto novelon “La anasa komedio”. Eroŝenko partoprenis kelkajn UK-ojn; en Helsinko, 1922 lia poemo “Aŭguro de ciganino” ricevis laŭdan mencion. Liaj verkoj estis multfoje eldonitaj en Japanio, Ĉinio kaj poste en Sovetio.

En 1990 en Obuĥovka, la naskiĝloko de Eroŝenko (li ankaŭ forpasis tie en 1952), ekfunkciis memormuzeo.

Estas anoncita, ke la 18-an de decembro 2020 en Starij Oskol, la centro de la region al kiu apartenas vilaĝo Obuĥovka, okazos scienc-praktika konferenco “La granda nevidanto”, dediĉita al la
130-jara jubileo de Vasilij Eroŝenko kaj al la 30-jara funkciado de la muzeo en Obuĥovka.

Mi esperas partopreni en la konferenco per raporto pri la temo “Vasilij Eroŝenko – esperantisto”. Se tio efektiviĝos, la raporton mi prezentos por publikigo en la rusa kaj en Esperanto.