Gazetara Komuniko 923. Esperantologio, la faka revuo de CED, bonvenigas recenzojn pri libroj

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas faka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj. Sub la aŭspicio de CED (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj) la numero 9 (1) de EES jam estas rete disponebla (esperantic.org/eo/esperantologio/) kaj estas papere mendebla ĉe la eldonejo Mondial aŭ la libroservo de UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9824.

Redaktata de Humphrey Tonkin kaj Guilherme Fians, EES nun bonvenigas kontribuojn en formo de referaĵoj kaj recenzoj. La revuo aparte akceptas recenzojn pri libroj jam por sia venonta numero.

Recenzoj prefere havu inter 1000 kaj 1700 vortojn (proksimume 2-4 paĝojn) kaj, plej grave, temu pri kritikaj recenzoj, ne nur priskribante la libro-enhavon, sed ankaŭ analizante ĝin kritike. La recenzata libro povas esti en iu ajn lingvo, tiel ke la recenzo helpu informi parolantojn de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ bonvenigas recenzojn, kiuj komparas aŭ kunekzamenas pli ol unu samspecan libron.

Kelkaj libroj konsiderindaj por recenzado estas:

Anderson, Stephen R; Saussure, Louis de. 2018. René de Saussure and the theory of word formation. Berlino: Language Science Press;

Caligaris, Irene. 2016. Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese. Una ricerca sul campo sulle identità esperantiste. Torino: Aracne: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9460;

Collinson, William E. 2019. La Homa lingvo / Human language. Rotterdam: UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9720;

Fettes, Mark. 2020. Ne estas fido nur. Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019. Moskvo: Impeto: impeto.trovu.com/mark_fido;

Goes, Heidi. 2018. Movadaj insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio. Rotterdam: UEA: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9619;

Heller, Monica; McElhinny, Bonnie. 2017. Language, capitalism, colonialism: Toward a critical history. Toronto: University of Toronto Press;

Maradan, Mélanie. 2021. Uncertainty in deliberate lexical interventions. Exploring Esperanto speakers’ opinions through corpora. Berlin: Frank & Timme;

Moret, Sébastien (Red). 2019. Interlinguistique et espérantologie. Cahiers de l’ILSL n°61.Laŭzano: Université de Lausanne;

Wennergren, Bertilo (Red). 2020. Plena ilustrita vortaro de Esperanto, nova eldono. Parizo: SAT.

La akceptindaj recenzoj ne limiĝas al tiuj libroj. Se vi interesiĝas verki recenzon, bonvolu anticipe kontakti la du ĉefredaktorojn per la retadresoj tonkin@hartford.edu kaj guilhermefians@gmail.com, al kiuj vi same direktu demandojn laŭbezone. Ne estas limdato por la ricevado de kontribuoj.

El la Gazetaraj Komunikoj