Esperanto-Mono

Christoph Klawe
René de Saussure naskiĝis la 17-an de marto 1868 en Ĝenevo. Lia frato Ferdinand, renoma lingvisto, ne volis viziti “malseriozan” Esperanto-kongreson kaj instigis René lerni tiun lingvon. Legante la kolofonon de Esperanto-gazeto, René rimarkis, ke la abonprezoj estas esprimitaj en diversaj valutoj. Li havis la ideon, ke pli facile estus uzi nur unu „neŭtralan“ monsistemon „Inter-Mono“ (IM). Se estas 10 valuto-kurzoj, oni devas ĉiutage elkalkuli dekoble 9 = 90 kurzrilatojn. Uzante IM, oni bezonus nur dekoble 2 = 20 kurzrilatojn.
1907 René publikigis sian projek­ton de universala monsistemo. Verŝajne el la franca vorto espèces (kontante pagi) li kreis la esprimon “Speso”. Por eviti onojn li difinis: Unu Spesmilo (Sm) = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. La valoro de unu Sm estis tiam la sama kiel 0,733 g da pura oro, hodiaŭ ĉirkaŭ 30 €. Ĉar kelkaj valutoj estis ligitaj al la oro, oni povis facile kalkuli: 1 Sm = 2 britaj ŝilingoj = 1 rusa rublo = 0,5 usonaj dolaroj = 2,5 svisaj kaj francaj frankoj = 2,5 hispanaj pesetoj. Kelkaj britaj kaj svisaj bankoj oficiale uzis la Sm.
La germano Herbert Höveler loĝis en Britio kaj fondis en la jaro 1907 la Ĉekbankon Esperantistan, kiu oficiale uzis la Sm. En 1914 la banko havis 730 kontoposedantojn en 320 urboj el 43 landoj. Post la morto de la fondinto en 1918 la banko likvidiĝis.
En 1927 aperis paperaj Spesmiloj. La nominalaj valoroj estis duona Sm: 2, 5 kaj 10 Sm. Laŭ la surskribo la falsado estis leĝe punota.
Ekzistas du arĝentaj Spesmilaj mo­neroj (Albert Boon diras: medaloj aŭ pago­medaloj).
Ili konsistas el arĝento (11/12) kaj kupro (1/12). La diametroj estas 30 aŭ respektive 36 mm.
Hodiaŭ la 1-Spesmila kaj precipe la 2-Spesmila monero estas tre mal­oftaj kaj multekostaj objektoj por kolektantoj. Unu monero kostas inter 100 kaj 500 €. Ekzistas nur unu ora monero de 50 spesmiloj, donacita en 1913 dum la Universala Kongreso en Krakovo al d-ro Zamenhof. Eble tiu monero perdiĝis.
En 1942, ankoraŭ dum la Dua Mond­milito, fondiĝis en Nederlan­do Universala Ligo (UL). Tiu mond­federista organizaĵo estis mal­ferma al ĉiuj, sendepende de la lingvo, tamen la oficiala lingvo estis Esperanto. La ĉefaj aktivuloj estis Julia Isbrücker (1887 – 1971), la vicprezidanto de UEA Johannes Rijk Gerardus Isbrücker (1889 – 1967) kaj Andreo Cseh [ĉe] (1895 – 1979). Por UL en 1960 la ŝtata monfarejo Rijks Munt en Utrecht pregis monerojn kun la nominalaj valoroj
1 Stelo, 5 Steloj kaj 10 Steloj el respektive bronzo, latuno kaj kupro-nikelo. Sur tiuj moneroj aperas la jarindiko de 1959. La eldonkvantoj estis po 10 mil. En 1965 sekvis 25-stela monero: 1000 el kupro-nikelo por la cirkulado, 5000 el arĝento por la kolektistoj. 10 ekzempleroj estis pregitaj el oro. La arĝentaj kostis po 8 usonajn dolarojn.
Oni eldonis ankaŭ paperajn Stelo-kuponojn. La Steloj estis tre taŭgaj por la transpago de malgrandaj monsumoj. Ankaŭ tiujn monerojn kaj kuponojn oni diligente kolektis.
Unue la valoro de la Stelo estis ligita al la prezo de unu kilogramo da pano, kiu kostis tiam 0,25 nederlandajn guldenojn. Poste oni plivalorigis la Stelon al 0,50 guldenoj. Fine la kurzo elkalkuliĝis per komplika formulo el la kurzoj de diversaj valutoj. Oni volis, ke la Stelo ne estu viktimo de la inflacio.
En la jaro 1993 Universala Ligo malfondiĝis. La restantajn monerojn UEA, FEL kaj IEI iom post iom vendis kiel memoraĵojn. La aktualaj prezoj estas inter 10 kaj 120 €.
Ĉirkaŭ 2012 oni pregis plastajn Stelo-monerojn kun la nominalaj valoroj 1, 3 kaj 10 Steloj. Ili uziĝis en la gufujo de Internaciaj Junularaj Kongresoj. Ekzistas fejsbuka grupo “Stelaro”, kiu elkalkulas la Stelo-kurzon, en novembro 2014: 1 € = 4,189 Steloj.
En 2012 Albert Boon en Belgio fondis la Esperanto-Numismatikan Asocion (ENA), pri kiu troviĝas informoj en la Jarlibro de UEA. La membreco kaj la retgazeto “Esperanta Numismatiko”, kiu aperas kvarfoje en la jaro, estas senkostaj. Por membriĝi sufiĉas simpla retletero al bert.boon@skynet.be. Poste oni ricevas rete ĉiujn jam aperintajn numerojn de tiu gazeto, en kiu troviĝas multaj informoj, kiujn oni ne povas ricevi aŭ malfacile ricevas el aliaj fontoj. Tiu kreskanta faka asocio havas preskaŭ cent membrojn.
Okaze de la 150a naskiĝdatreveno de René de Saussure (1868 – 1943) aperos en 2018 la unua Stelo-monero el pura arĝento 999/1000. La nominalaj valoroj estos 100 Steloj, la maso unu unco, do 31,1 gramoj. Laŭ la arĝento-prezo (februaro 2017) 1 € = 5 Steloj.
Eventuale eldoniĝos pliaj nomi­nalaj valoroj.

STELO-TABELO 2017


Kurzoj*** 2017 02 16: 1 unco da Ag ... 16,98 €; 1 unco da Au ... 1 162,73 €
Ag = arĝento, Au = oro, Cu = kupro, Ni = nikelo, g = gramo.
*La tri moneroj aperis nur en 1960;
**Valoro de la oro en 2017 02 12: 1869,34 €;
***Sen AVI

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.