Ĉiu lando apartenu al ĉiuj siaj gefiloj
Cent jarojn post la letero de Zamenhof al diplomatoj
• Ulrich Lins
Komence de aprilo 1915, do antaŭ cent jaroj, Esperanto, la organo de UEA, publikigis longan leteron de Zamenhof. Ĝia titolo estis: “Post la granda milito”. Subtitole aperis la klarigo: “Alvoko al la diplomatio”. Du monatojn pli frue, la alvoko aperis dulingve en The British Esperantist¹ .
Kiam la letero estis publikigita en la revuo Esperanto, la milito jam daŭris pli ol duonan jaron. Ĝia eksplodo devigis la vojaĝantan Zamenhof reveni al Varsovio, antaŭ ol atingi Parizon, kie estis okazonta la 10-a Universala Kongreso. La milito multe turmentis lin, kaj li frue pripensis, kio okazu post ĝi. Unu rezulto estis la teksto, kiu inter la esperantistoj iĝis konata kiel “Alvoko al la diplomatoj”. Tio estas iom erariga, ĉar la adresatoj de Zamenhof fakte estis tiuj, kiuj “penos reordigi la rilatojn inter la popoloj”, do la politikistoj (ne vere nur al iliaj subuloj, la “diplomatoj”), kies tasko estis rekonstrui la postmilitan mondon.
Pri kio temas? Pri la kialoj de la milito Zamenhof asertas, ke ĝin unuavice kaŭzis “intergentaj bataloj”. Ne aludante la ardan konkuradon de grandpotencoj, li koncentriĝas al la etnaj konfliktoj, kiuj kontribuis al la militeksplodo kaj siavice estis ekspluatataj de la batalantaj ŝtatoj.
Estas interese, ke en nur unu loko de sia Alvoko, en la dua duono de la teksto, Zamenhof konkretigas, kiun regionon li celas: tie li rekte parolas pri “la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo”. Evidente, la leteron inspiris la situacio en tiu parto de Eŭropo, kiun Zamenhof konsideris malpli civilizita. La persekutado de judoj en la rusa-cara regno instigis lin al la kreo de Esperanto kaj al la malpli sukcesa provo popularigi homaranismon. Tial ne estas mirige, ke en 1914/15 lin unuavice koncernis la sorto de la judoj, kvankam li ne rekte nomas ilin.
Apartigi landnomon kaj etnon
Kelkajn monatojn post la militeksplodo la penson de Zamenhof okupas la timo, ke la terura milito ne efikos kiel leciono. Li konscias, ke la intergenta malamo ne malaperos subite kaj ke la “diplomatoj” ne sukcesos elimini ĝin. Li aparte elstarigas sian ideon, ke ĉesu “la identigado de lando kun gento”, kaj proponas, ke landoj ne plu portu “la nomon de ia gento”. Li argumentas, ke en landoj, kies nomo estas “neŭtrale-geografia”, pli rapide estos atingita la egalrajteco de ĝiaj loĝantoj. Pli frue Zamenhof eĉ postulis, ke, ĉar la nomo “Rusio” privilegias la rusan etnon en la multetna regno, oni adoptu nomon formitan laŭ la ĉefurbo: “Peterburgio”. Analoge, Germanio iĝu “Berlinio”.
Ernest Drezen en sia Zamenhofbiografio (1929) iom moke nomis tiun proponon “senkulpa”. Tamen, la ideo apartigi landnomojn kaj etnojn ne estas tiel absurda; ĝin fojfoje levas okcidentaj politikologoj eĉ nuntempe. Krom pri Svisio, Belgio aŭ Kanado, Zamenhof sendube pensis precipe pri Usono, la landego, en kiu kunvivas tre multaj etnoj, sed kiu mem portas neŭtralan nomon. “Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj”, li nomis Usonon en 1910, en sia malferma parolado por la Sesa Kongreso en Vaŝingtono. Verŝajne Usono servis al Zamenhof ankaŭ kiel modelo por la “Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo”, kiujn li rekomendas en sia letero. Supozeble li fine komprenis ankaŭ, ke ŝanĝo de nomo ne helpas: li mem substrekas, ke la forigo de interetna malamo estos la rezulto de longa procedo: “de predikado, edukado, alkutimigado“.
La homo estu unuavice civitano
Iom surprizas, ke Zamenhof en sia fervora voko meti finon al “la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj” tiom elstarigas eksteraĵon, kia estas la nomo de lando. Tute mankas en lia letero pledo por demokratio², kvankam al ties sukcesa funkciado apartenas la neŭtraliĝo kaj malpligraviĝo de etna deveno. Ni povas supozi, ke Zamenhof ja apogis demokration. Li antaŭvidis, ke en regno kun malsamaj lingvoj oni “per komuna interkonsento”, do per voĉdono, akceptu regnan lingvon por la publikaj institucioj. Tre atentinda estas ĉi-rilate letero, kiun Zamenhof skribis en februaro 1909 al Felix Moscheles. En tiu letero, kiun la brito Douglas B. Gregor sagace malkovris (en 1962) kiel “ĝermon” de la posta alvoko al la diplomatoj, Zamenhof montras sin konvinkita, ke venos tempo, “kiam la loĝantaro de ĉiu teritorio konsistos nur el homoj kaj civitanoj”. Zamenhof fakte esprimas ĉi-letere la revon pri libera, demokrata civitano, kiu nur duavice sentas sin ligita al etno aŭ religio.
Zamenhof konfesas en sia alvoko, ke “nun estas ankoraŭ tro frue” por paroli pri Unuiĝinta Eŭropo. Pri la baldaŭa estonteco li esprimas la timon, ke la politikistoj faros nenion pli ol “simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo” kaj ke unu maljuston ili anstataŭigos per alia. Anstataŭ transdoni terpecon al “tiu aŭ alia gento”, tiel kreante novan maljuston kaj nekontenton, la politikistoj proklamu la jenan naturan principon: “Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.” Tio inspiris la ruson Nikolaj Nekrasov doni al Zamenhof en 1927 la epiteton “vera sennaciulo”.
La avertoj de Zamenhof kontraŭ novaj maljustaĵoj montriĝis pravaj. La usona prezidento Woodrow Wilson, proklamante la ideon de memdecido de nacioj kiel kontraŭmodelon al la multetnaj regnoj, inspiris esperojn en la landoj de la orienta Eŭropo, sed ankaŭ, kiel rapide evidentiĝis, naskis iluziojn kaj novan subpremon.
Zamenhof ne ĝisvivis la finon de la milito. Li mortis du jarojn post sia nemulte atentata alvoko al la diplomatoj. Li ankaŭ ne plu spertis, ke la venkintaj grandpotencoj “flikeme” faris decidojn pri novaj landlimoj en Eŭropo, kiuj invitis al novaj disputoj pri etnoj kaj nacioj. La malvenkintoj, precipe en Germanio, emis ŝovi la kulpon al la judoj. Dum la Dua Mondmilito la judojn, al kiuj Zamenhof plej multe deziris helpi, minacis plena ekstermado. Ankaŭ poste estis kontraŭhomaj krimoj; iujn oni vualas per la bagateliga esprimo “etna purigado”. Kvankam ni povas aliflanke konstati, ke Eŭropo progresas en sia strebado unuiĝi, ne malaperis la danĝero de etne bazita naciismo. Ni tial plue bezonas alvokojn al la politikistoj aŭ pli ĝuste al la komuna saĝo de homoj.
* * *
¹ Tie la subtitolo estas “Alvoko al la diplomatoj”. La letero (kiun Zamenhof eble verkis fine de 1914) estis ofte reaperigita, laste en http://sezonoj.ru/2014/12/zamenhof/#more-6284
² Kontraste, Hector Hoder pli ol du jarojn poste, ankaŭ en la revuo Esperanto (novembro 1917), skribis pri nacia libereco, demokratia regado kaj internacia ŝtatligo kiel la ĉefaj postuloj de la postmilite starigota ordo.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2015. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.