Pri la Alvoko al la Diplomatoj de L. L. Zamenhof

Vinko Ošlak

Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda - https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo

Plena titolo: Post la granda milito. Alvoko al la diplomatoj (unue publikigita en The British Esperantist, 1915, №123, p. 51–55).

Mi ne scias, ĉu tiu ĉi alvoko al la diplomatoj sin ektrovis antaŭ la okuloj de iu ajn diplomato de la mondo, kia ĝi estis en la dua jaro de la «granda milito», kiel la francoj diras, en la jaro 1915, kiam ĝi unue aperis en la brita esperantista gazeto en la lingvoj internacia kaj paralele la angla. Sed, bone, eĉ se tiu aŭ tiu tiama diplomato inter siaj kolegoj riskis esti priridita, ĉar perdanta tempon kaj honoron per kuriozaĵo de certa duonreligia sekto, kiel la afero de la esperantistoj tiam kaj parte ĝis nun estis vidita, kaj legis la alvokon de Zamenhof, tio havus nenian politikan, eĉ ne spiritan kaj mensan efikon, ja la diplomatoj de la mondaj ŝtatoj laŭ la sistemo de sia ofico ne reprezentas la interesojn de justeco kaj paco, sed ekskluzive de siaj regantoj, senrigarde, kiaj tiuj regantoj estas. Ĉiam tiel estis kaj restos.
Koncerne tiun ĉi tekston de Zamenhof indas diri kelkajn sobrigajn vortojn. Zamenhof naive kredis, ke en la politiko decidas tiuj personoj, kiujn oni povas vidi sur la politika podio kaj sur la frontpaĝoj de la gazetaro, nuntempe sur la televidaj kaj komputilaj ekranoj, do: la laŭnoma regnestro, la registaro, la parlamento kaj la diplomata koruso. Tia naiva imago de la plimultaj homoj restis sama ĝis niaj tagoj, tial la «regantoj en la ombro» havas facilan laboron. Se Zamenhof tiujn bazajn regulojn de la politiko konus, li sian alvokon ne adresus al la diplomatoj, sed al la posedantoj kaj direktoroj de kelkaj plej gravaj transnaciaj bankoj kaj al la grandmajstroj de la plej gravaj framasonaj loĝioj. Tiuj personoj cetere estas «regantoj en la ombro», sed tio ne estas jam la lasta kaj findecida garnituro de vera aŭtoritato, ja malantaŭ ili troviĝas ankoraŭ «regantoj de mallumo», pri kiuj ĉi tie ne temas. Se Zamenhof estus ankaŭ rilate al tio ĉi pli sobra, li pri la konstanta paco estus skribinta al neniu, ja li devus scii, ke al la homaro ne estas donite mem, per propraj rimedoj kaj metodoj kaj klopodoj atingi la tutmondan kaj konstantan pacon. Unuflanke li bone konis la judan parton de la Biblio – Tanaĥ – ĉe la kristanoj nomata Malnova Testamento, ja li mem tradukis ĝin el la originaj lingvoj – la hebrea kaj la aramea en Esperanton, eĉ tre bone. Sed aliflanke li ne konis la Novan Testamenton, nome en la senco de la fido, ke ankaŭ tio estas la vorto de Dio, tial li falis en iluzion, ke la universalan kaj konstantan pacon oni povas atingi surbaze de morala persvadado kaj decido kaj per la homaj fortoj kaj rimedoj, inter alie tiel, ke oni sendas al la diplomatoj saĝan alvokon…
Tio ne signifas, ke liaj surprize trafaj antaŭdiroj, preskaŭ profetaĵoj, estus falsaj, ĝuste kontraŭe! Ankaŭ kelkaj liaj konkretaj ideoj estas tute raciaj. Ekzemple, ke la ŝtatoj ne estu nomataj laŭ la plej forta gento, en ĝi loĝanta, per kio la struktura maljustaĵo jam estas donita, sed gente neŭtrale, ekzemple laŭ geografiaj fenomenoj. Verdire surprize multaj regnoj tiun ĉi ideon, ĉu konscie, ĉu senkonscie, jam delonge efektivigis, tamen tio ne gvidis al la paco kaj justeco en tia ŝtato kaj en rilato kun aliaj ŝtatoj. Tamen tio estas racia kaj justa solvo. Ekzemplo de tia solvo estas Aŭstrio, ĝis 1918 monarkio, poste respubliko. Ĝia nomo venas ne de certa gento, sed el la mezepoka esprimo «ostariki» (=orienta regno), kiu signifas ankaŭ la katolikan mision al la Oriento. Sed malgraŭ tio, ke la ŝtatnomo Aŭstrio markas nek la germanan, nek la slovenan, nek la hungaran aŭ ciganan genton ene de sia limo, tio havis absolute nenian influon al la justa aranĝo de la rilatoj inter la unuopaj gentoj kaj iliaj lingvoj – nur dum lastaj 20 jaroj la situacio tre forte pliboniĝis, tamen ne danke al la neŭtrala ŝtatnomo. Ankaŭ la jugoslavia reĝo Aleksandar Karađorđević la proksimume nunajn memstarajn ŝtatojn, nomis laŭ la riveroj; tiel la nuna Slovenio estis «Dravska banovina» (Duklando de Drava), ĉar li volis politikpreme krei fiktivan komunan jugoslavian genton, kies lingvo kompreneble estus ne iu neŭtrala sudslava komuna lingvo, kian oni povus konstrui, sed la serba lingvo, ĝis 1991 nomita «serb-kroata». Ankaŭ tiu parte justa kaj racia maniero nomi la unuopajn partojn de la ŝtato, ne kondukis al la paco kaj justeco, sed ĝuste kontraŭe, al la terura 3-a balkana milito. La nomo de la tuta ŝtato kompreneble ne estis neŭtrala, ja en Jugoslavio (= Sudslavio) vivis ne nur sudslavaj gentoj, sed ankaŭ albanoj, rumanoj, turkoj, ciganoj, germanoj, italoj, hungaroj ktp. Sed eĉ se Jugoslavio nomiĝus Ilirio (okcidentbalkana vazala ŝtato sub Napoleono), kaj eĉ se iu komponus neŭtralan tutilirian lingvon, la justico kaj la paco ne aperus, sed la milito tre verŝajne okazus. Ja troviĝas multaj aliaj ekzemploj kun la sama neŭtrala solvo, sed tamen kondukanta al kruelaĵoj. Tiel Usono (Unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko) estas gente plene neŭtrala nomo; eĉ la lingvo angla ne estas ofice deviga ŝtatlingvo, ĝi nur estas praktike ĉie uzata, kaj tamen okazis unu el la plej teruraj intercivitanaj militoj meze de la 19-a jarcento; troviĝis oficiala sklavsistemo ĝis 1864; troviĝis kruda rasisma divido inter la loĝantaro kaj parte daŭre troviĝas ĝis nun. La intercivitana milito okazis inter la armeoj kun la sama angla lingvo! La serio de similaj regnoj kaj okazintaĵoj, pruvas, ke veraj kaŭzoj de la militoj ne troviĝas surface ĉe la demandoj lingvaj kaj simbolaj, sed multe pli profunde.
Estas interese, ke Zamenhof evidente sentis antaŭ la diplomatoj tian respekton, ke li en sia alvoko la solan logikan solvon por starigi la intergentan kaj interlingvan justecon jam ene de unu ŝtato, por ne diri inter la ŝtatoj, la neŭtralan lingvon kaj ĝian edukan ideon, eĉ ne mencias. Anstataŭ tio li kontentigas sin per putra kompromiso, tute ekster la Esperanta pensmaniero, dirante, ke la publikaj institucioj, kaj li verŝajne unuarange pensis pri la ŝtataj instancoj, povas escepte uzi la plej fortan lingvon en la ŝtato kiel la «ŝtatan lingvon», sen ke tio humiligu la ceterajn gentojn kaj ilian lingvan senton – kiel cedon de la malplimultoj al la plimulto simple pro praktikaj motivoj. Nu bone, se tio estus bona solvo ene de unu ŝtato, kial do ne ankaŭ inter la ŝtatoj tutmonde – kaj tiel per la mondlingvo, tiutempe la franca, nuntempe la angla, la problemo estus solvita kaj lia Esperanto estus en la planlingva muzeo ene de la Nacia biblioteko en Vieno deponita kiel unu el mil kaj pli kuriozaj eksperimentoj, kiel solvi la tutmondan lingvan problemon. Estas interese, ke tiu nekonsekvenco de Zamenhof markis ankaŭ la unuajn generaciojn de esperantistoj, kaj tiel ili tute ne pensis pri tio, ke Esperanto povus racie kaj juste solvi ne nur la lingvan problemon inter la ŝtatoj, sed same ankaŭ interne de unu ŝtato, en kiu loĝas pluraj gentoj kun pluraj lingvoj. Mi bone rememoras, ke mi kiel juna esperantisto en Labako (Ljubljana) en mia menso skandaliĝis aŭdinte la aserton de iu tre renoma slovena esperantisto, ke la lingva problemo en Jugoslavio estas solvita per la serb-kroata lingvo, kiu ankaŭ en la armeo estis leĝe privilegiita kiel la deviga komuna lingvo. Sed jam Zamenhof plurloke esprimis opinion, ke ene de la regnoj la afero estas solvita per la ĉiama «ŝtata lingvo», kiel en la rusa cara regno – kaj tion heredis ankaŭ posta Sovetunio – per la rusa.
Kvankam do Zamenhof ĉi tie Esperanton prisilentas, por ne flamigi la sinjorojn diplomatojn jam tuj per la unua frazo de sia alvoko, indas ankaŭ koncerne la iluzion, ke Esperanto almenaŭ certagrade povus kontribui al la starigo de konstanta universala paco, sobrige diri, ke tio estas plena utopiaĵo. La usona intercivitana milito estis estrita per politikistoj kaj generaloj, kaj batalita per soldatoj de la sama, angla lingvo. Ĉiuj tri balkanmilitoj okazis pliparte per la komuna serb-kroata lingvo (kompreneble estis grava ankaŭ la turka, sed okaze de la unuaj du balkanmilitoj preskaŭ ĉiuj slavaj popoloj en suda Balkano parolis ankaŭ la turkan). La tridekjara milito inter la katolika imperiestra kaj la protestanta dukara armeoj kaj la protestanta invadarmeo de la sveda reĝo Gustav Adolf pliparte okazis per uzo de la sama germana lingvo ambaŭflanke. Per tio ne estas asertite, ke Esperanto ne estus justa kaj racia solvo de la komunika ŝarĝo de gentoj kaj individuoj; sed oni devus liberiĝi de la iluzioj, ke ni havus garantion de universala kaj konstanta paco, se ĉiuj teranoj apud sia gepatra lingvo utiligus ankaŭ la neŭtralan kaj tiel justan komunan lingvon de Zamenhof, kiuj daŭre al la fenomeno kaj movado de Esperanto alkroĉiĝas.
Kial mi tiel intense pledas por forigo de ĉiuj iluzioj, kiujn oni povas rilate Esperanton konstati? Mi opinias, ke ĝuste la iluzioj kaj falsaj atendoj, kiuj sian fonton tamen havas unuflanke en ignoro de historiaj kaj aktualaj faktoj, kaj aliflanke en ignoro de la Dia vorto, prezentas la plej efikan baron por la prospero de Esperanto, kaj ne ekzemple la angla lingvo, ja nuntempe la plej sukcesaj lernprogramoj kaj la plej ampleksa propagando por Esperanto okazas ĝuste en la angla…
Multaj identigas Esperanton kaj ĝian «internan ideon» kun la doktrino de pacifismo. Tiuj ignoras la fakton, ke ĝuste la pacifisma doktrino antaŭ la dua mondmilito, kian prezentis ankaŭ la tiama brita ĉefministro Arthur Chamberlain, per cedoj al Hitler kuraĝigis la estron de la germana nacionalsocialismo kaj ebligis komencon de liaj konkeraj militoj, kio en 1941 iĝis la dua mondmilito. Pacifistoj unuaŝajne plenumas la promeson de Jesuo en lia Prediko sur la monto: «Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj» (Mat 5,9). Nome, tiu ĉi eldiro de Jesuo ne promesas, ke la «pacigantoj» la pacon ankaŭ vere atingas. Temas nur pri tio, ke la ĝusta sinteno de la vera disĉiplo de Jesuo estas, kie ajn nur eble, konduti pace kaj en sia ĉirkaŭo kaj domeno zorgi por packarakteraj cirkonstancoj. La samon diras apostolo Paŭlo: «Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo» (Rom 5,1a); aŭ sekve: «Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj» (Rom 12,18); aŭ sekve: «Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo» (Rom 14,19). Ĉio-ĉi estas spronoj por pace konduti kaj pace klopodi, sed tio ne estas promeso, ke la homoj la pacon, nome la universalan kaj konstantan, povus starigi. Tia promeso troviĝas, sed ne fare de la homoj: «Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi» (Joh 14,27). Tio ĉi ne jam estas la malmilita paco inter la nacioj, sed la spirita paco ene de la veraj disĉiploj de Jesuo, kiu ekzistas ankaŭ, se ili troviĝas meze de persekutado, militado kaj aliaj formoj de malpaco ekstera. Tamen troviĝas ankaŭ promeso kaj profetaĵo pri la universala kaj konstanta paco: «Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon» (Jes 2,4); same alia profeto: «Kaj Li juĝos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon» (Miĥ 4,3).
Dum en la kapoj de la esperantistoj Esperanto estas argumentata per iluzia atendo de universala justeco kaj paco en la mondo, ĝi mem restas iluzio kaj tiel longe ne ankaŭ homara realo. Kio do estas la aŭtenta argumento de Esperanto? Per kio pledi je ĝi? Ankaŭ tion proponas la vorto de Dio: «Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo» (Gal 6,2 ). Fakto estas, ke la lingva kaj tiel kompleta komunika situacio en la mondo estas peza ŝarĝo je du niveloj. Unue, ĉar la reciproka kompreno estas tre malhelpata kaj same sub la nivelo de propra nacia horizonto – kaj due, eĉ multe pli destine, ke la lingva diverseco estas akompanata per reciproka malsolidaro, malsimpatio kaj malamo. Tiun grandegan ŝarĝon en la historio la popoloj kaj la individuoj ne portis egale, sed same maljuste, kiel ne ĉiuj egale portas la ŝarĝon de baza prizorgo per vivnepraĵoj. Kiel en la ekonomio, politiko, scienco kaj kulturo kelkaj nacioj sin sentas kaj kondukas kaj procedas kiel «mastroj», la aliaj devas konduti kaj kontribui kiel parioj aŭ eĉ kiel plene senrajtaj sklavoj, la samo ripetiĝas sur la kampo de komunikado. Eĉ se Esperanto ne povas starigi plenan justecon en la mondo kaj same ne la universalan kaj konstantan pacon, ĝi laŭ sia origina intenco kaj esenco ĝi estas justa kontribuo por proporcie dividi la pezan ŝarĝon de la homa komunikado inter ĉiuj nacioj kaj individuoj. Tio ne estas iluzio, jam ĉe la plej etaj situacioj tio estas faro, konvena al la vortoj de apostolo Paŭlo, kiel plenumi la leĝon de Kristo – nome, reciproke subtenadi niajn ŝarĝojn. Se tiel, la esperantistoj povus ĉesi aperi kiel fantaziuloj kaj iluziistoj, kiuj promesas ion, kion neniu homo kaj neniu nacio povas plenumi – kaj tiel ankaŭ la lingvo de Zamenhof ne plu estus fantaziaĵo, forgesita en la arkivoj de homaj utopiaĵoj. Ni havas elekton.