Belartaj Konkursoj de UEA en 2019

Ja kadre de la Belartaj Konkursoj 2018 la nombro da konkursaĵoj ricevitaj – entute 134 – rekordis, kun konsiderinda diferenco, se kompari ĝin kun la nombro da verkoj konkursintaj en la lastaj 30 jaroj. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon tiukaŭze spertitan de la gvida BK-skipo kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio (Finnlando). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 ka­raktroj (kvino da paĝoj).

Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (mak-­si­muma longo 100 vortoj). Alju­ĝata es­tas nur unu premio, kiu nomi­ĝas Pre­­mio Paula Adúriz.
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fi­ksita.

Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unu­personaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma lon­­go 400 x 65
karaktroj (deko da pa­ĝoj). La unua premio nomiĝas Premio Luigi Min­naja.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tra­dukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2019.
Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursa­ĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €; Nova Talento 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj po 125 €.
Noto: Pasintjare ni anoncis, ke la enkondukon de la du nove proponitaj subbranĉoj ni faras nur prove kaj ke ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago fare de la BK-partoprenantoj. Nu, spertinte la kontentigajn kvan­ton kaj kvaliton de la ĉi-subbranĉaj konkursaĵoj en 2018, ni informas, ke simila sukceso en 2019 prezentus grandan paŝon por la definitivigo de ĉi novaj ĝenroj ene de BK.
Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA. La verkoj de la Belartaj Konkursoj, premiitaj en 2018, legeblos en la volumo Belarta rikolto 2018, eldonota de Mondial. La pre­miolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: http://esperanto.net/literaturo/bk/index.html .

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.