Anna Lobo faris la artan animacion "Hector Hodler"


Por la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) kaj kadre de la Jaro Hodler (aprilo, 2020-aprilo, 2021) la brazila artistino Anna Lobo faris la artan animacion "Hector Hodler" donace al Universala Esperanto-Asocio. UEA deklaris la periodon aprilo, 2020 – aprilo, 2021 kiel la Jaron Hodler, memore al la centjariĝo de la morto de Hector Hodler, la 31-an de marto 1920. La Jaro malfermiĝis per la numero 4/2020 de la revuo Esperanto, dediĉita al Hodler, libere elŝutebla ĉe la retejo de UEA – https://uea.org/revuoj/esperanto/2020 – kaj kun voĉlegado en UEAviva: https://youtu.be/T4Q-rK_8Iz4 kaj aliaj.
Anna Lobo afable akceptis la inviton de UEA marki la Jaron per sia arto. Ŝi specialistiĝas per cifereca arto. Por konatiĝi kun aliaj laboraĵoj ŝiaj, vizitu la paĝojn:

Facebook: https://www.facebook.com/annalightworker
Behance: https://www.behance.net/annalobo

Muzika fono: Valso de Esther Abrami No.9.

UEA kore dankas al Anna Lobo!
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo