AMO progresige – AMO obstine plu


La programo de Aktivula Maturigo sukcese transigis sin al virtualaj realigoj. Gravas rigardi antaŭen. La planoj por AMO 64 v (vidu EKO 17) bone progresas kaj survojas al ampleksigo. Informoj sekvos tuj kiam eble. Ni devas imagi, ke vojaĝaj limigoj esence restos tra la sekvaj monatoj. La suba plano estas ege malcerta, sed pli bone ia plano ol nenio. Ĝi eblas nur dank’ al la rapidega kaj pozitiva reagado de ILEI kaj niaj pliaj delongaj kontaktoj. Jen skemo, kiun ni imagas kaj laboregos realigi:

* * *
AMO 64 v: majo 9: programo ekzistas, teĥnika realigo dank’ al Irano.

AMO 65 v: en junio aŭ frua julio, teĥnika realiganto serĉata. Kontribuantoj ne mankos.

AMO 66 v: inter julio 25 kaj 31. Lige kun VEKI (Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI).

AMO 67 v: sept 14-16, lige kun la JAM-renkontiĝo en Vroclavo.

* * *
Pli detale pri niaj imagoj:

AMO 64 v: Al la programo aldoniĝas prezentaĵo de Ilona Koutny el Pollando, pri la programoj de interlingvistiko en la universitato UAM, kiu jam okazas grandparte dedistance per retkonektoj.

AMO 65 v: Jen la plej malcerta; ni invitas proponojn de homoj aŭ organizoj kapablaj gastigi aliron per Zomo (Zoom) por almenaŭ cent personoj. La temo rajtos rilati al la specifaj bezonoj de la gastiganto, kiu rajtos proponi kontribuantojn. La hor-gamo de la seminario dependos de la loko de la gastiganto.

AMO 66 v: ILEI laboregas por krei bonan perretan programon por anstataŭi sian planitan Kongreson en Kebekurbo, Kanado. Tiu programo pretiĝas sub la nomo VEKI (Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI). La propono de ligita AMO-programo iris al ILEI kun pozitiva reago: ĝi malfermus la vojon al unika atingo: vera inkluzivo de la tuta terglobo (krom eble Nov-Zelando, delfenoj, balenoj kaj pingvenoj). VEKI teorie kovras la tutan terglobon, sed reale kaj realtempe kovros unuavice la Amerikan kontinenton, sed ankaŭ Eŭropon kaj Afrikon. AMO 66 kovros esence Azion, la Mezan Orienton kaj Aŭstralio, en konvenaj horoj. (Nov-Zelandanoj restu el la lito ĝis la 2a matene J.) La du projektoj kune vere proponos partoprenon en konvenaj horoj. Ili interŝanĝos materialojn laŭeble, sed ne nepre havos identajn enhavojn. Tra la tuto la strebo je kvalito unuarangos. Pli detala temposkemo ellaborota.

AMO 67 v Nuligita estis la MAJ-renkontiĝo, okazinta printempe jam okjare en kaj apud Vroclavo, Pollando (foto en la PDF). La organizantoj celas restarigi ĝin en septembro, laŭ mia propono nomita : JAM-renkontiĝo. Renversiĝis la mondo. MAJ = JAM. La nomo konvenos, se JAM estos vojaĝmalpermesoj forigitaj ĝis tiam. Ĉiukaze, la planoj por JAM kaj AMO progresos paralele, fizike kaj virtuale.

Universitatoj kontaktas la mondon

La revuo ’Lingvo, Komunikado, Informado’, JKI 14. (2019) finpretiĝis, ĝi estas elŝutebla de la retejo de la revuo (http://jki.amu.edu.pl/?pl_2019-tom-xiv,18) aŭ el la revua retejo de la Adam Miczkiewicz Universitato (https://pressto.amu.edu.pl/index.php/jki/issue/view/1575 kun kovrilpaĝo).

Kelkaj artikoloj traktas esperantologian temon. Ĉefe en la angla kaj la pola. La esperantaj resumoj de ĉiuj artikoloj – kiel kutime – troviĝas fine de la revuo.

Samtempe ni invitas vin por la 5a Interlingvistika Simpozio kiu okazos 17-18-a de septembro en UAM, post la finekzamenoj de la aktuala grupo, kun la titolo Rolo de lingvoj en interkultura komunikado kaj estas malfermita ankaŭ por ne-esperantistoj. Post la simpozio ni planas eldoni libron el la elektitaj prilaboritaj prelegoj (informoj troveblas en la retejo de la Interlingvistikaj Studoj: http://interl.amu.edu.pl).

Raporto pri la februara interlingvistika sesio kun instruista trejnado: interl.amu.edu.pl kaj https://edukado.net/novajhoj?id=809

Raporto pri la septembra interlingvistika sesio kun instruista trejnado: interl.amu.edu.pl kaj https://edukado.net/novajhoj?id=799 kaj http://sezonoj.ru/2019/10/uam-20/

Prelego pri diversaj etapoj de Eo dum Arkones: (https://www.youtube.com/watch?v=zRvmrU3tdgs&t=645s
Ilona Koutny kaj Ida Stria

Kromo por ĉiuj sezonoj

Variigu la nunan negajan pandemian tempon per aŭskultado de 12 literaturaj programeroj en la plenumo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en la podkasto “Radio Esperanto”. Legu pli detale ĉe:

https://sezonoj.ru/2020/04/podkasto-20/