AMO 64 en aktiva preparo


Post la brila sukceso kaj kvalito de AMO 63 v, organizita kunlabore kun nia irana Landa Asocio, ni progresas plenenergie por starigi la 64-an seminarion (same virtualan), por eluzi la aparte menditan amas-aliron al Zomo, kiun plenumis niaj iranaj kolegoj. Jen informoj pri la sekva seminario:
Temo: Niaj fakaj asocioj levas sin.
Dato: sabato la 9an de majo.
Horoj: decidotaj, laŭ la nombro kaj loĝloko de partoprenantoj. Kredeble ekde 15.00h irana tempo.
La teknika bazo: Irano (kies abono ĉe Zomo finiĝas en la 10a de majo).
Kontribuantoj: varbataj laŭ striktaj kondiĉoj:

• 45-minutaj sesioj: maks. 30 min. por prezento, la cetero por demandoj.
• Anticipa livero de la prezentaĵa materialo aŭ minimue resuma teksto.
• Aliro al Zomo.

Proponata programero: Forumo kun reprezentantoj de kunlaborantaj Fakaj Asocioj.

Temposkemo por preparoj (ĉiam ekde):

Aprilo 21: Varbado de kontribuantoj. Minimume 4. (atingita ene de 24 horoj)
Aprilo 22: Foruma varbado de partoprenantoj de UMEA, ILEI (konfirmis), IKEF kaj aliaj.
Aprilo 23: Alvoko al ĉiu Faka Asocio montri vivsignon kaj kunlabori.
Aprilo 24: Anonco de la seminario se eble kun ia programo. (Jen tio).
Aprilo 26: Aktiva varbado de publiko.
Majo 2: Fikso de la longo kaj horoj de la seminario kaj fiksita programo. (okazos pli frue)
Majo 5: Limo por ricevi la materialon de kontribuontoj

Momenta programo – povos ampleksiĝi kaj ŝanĝiĝi.
(Ĉio laŭ irana tempo (CEST: + 3h 30)

15.00h – 15.45h So Ĵin Su (estrarano de UEA): Koreio – ekzemplodona lando.
15. 45h – 16.30 Amri Wandel (estrarano de UEA): La nova pandemia retejo de UEA
16.30h- 17.15h Malgosia Komarnicka: Pollando - Regionaj asocioj levas sin al la nuntempo.
17.15 – 18.00h Forumo: UMEA, ILEI, IKEF, eble aliaj Fakaj Asocioj. Gvidos SMG.