Asocio Nova Familio (ANF) agadas en Goma, DR Kongo

Aktualaj kaj urĝaj projektoj estas du: rapida helpo post la erupcio de la vulkano kaj la projekto pri geonkloj.

Betti Maul

Por ĉiuj kiuj ankoraŭ ne konas la Asocion Nova Familio (ANF): Ĝi estas bonfara organizo, kiu agadas en la urbo Goma, en la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝia celo estas prizorgi infanojn, kiuj perdis siajn gepatrojn pro la intercivitana milito en la lando. Pli detale vi povas ekkoni nin per la plurlingva paĝaro je la retpaĝo de la Germana Esperanto-Asocio https://www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo
kaj en vizaĝlibro
https://www.facebook.com/AsocioNovaFamilio

Vulkano erupciis post 20 jaroj

Dum mi skribas ĉi tion, en la du-miliona urbo Goma, orienta parto de la Demokratia Respubliko Kongo, regas granda paniko kaj kaoso: Post pli ol 20 jaroj da intercivitanaj militoj kun multaj suferoj kaj mortigoj, la 22an de majo 2021 la proksima vulkano Nyiragongo erupciis – post la jaro 2002 la unuan fojon. - La lafo fluis ĝis en la urbon Goma, malaperigis multajn domojn, fendiĝis stratoj kaj vojoj el kiuj elvenis varmega lafo, multaj homoj perdis ĉion. Sekvis fortegaj tertremoj kiuj aldone detruis multon.

Semajnon post la unua erupcio oni denove evakuis 10 de la 18 urbopartoj de Goma. Minacas la vulkano kaj la danĝera lago, sub kiu metangaso povus eliri kaj mortigi homamason.
Nin tre tuŝas tiuj novaĵoj, ĉar rande de Goma vivas multaj georfoj, kiujn nia bonfara internacia organizaĵo Asocio Nova Familio prizorgas. Multaj el ili perdis nun siajn hejmojn kaj ĉiujn havaĵojn kaj manĝaĵojn. Multaj ankoraŭ survojas ie – kelkaj infanoj eĉ perdiĝis portempe en la kaoso.

La georfoj de ANF

En 2019 estis ankoraŭ ĉirkaŭ 130 infanoj, en majo 2021 jam pli ol 200 georfoj, por kiuj ni organizas lernejokotizon, manĝaĵojn, vestaĵojn, lernejomaterialojn, medicinan helpon kaj ankaŭ instruas al ili Esperanton.
Jam antaŭ ol la vulkano erupciis, ili havis malfacilegajn vivkondiĉojn: Multaj neregule manĝas, dormas sur planko aŭ bretoj sen matracoj, sen kovriloj, mankas ŝuoj kiuj protektas la piedojn de la akraj vulkanaj ŝtonoj surtere ktp. La infanoj jam delonge revas pri propra hejmo por vivi tie sekure kaj pli komforte, por dormi en litoj kun kovriloj kaj ricevi sufiĉe da manĝaĵo. Konstrui aŭ lupreni domon por havi orfejon estas longtempa projekto de la ANF.

Geonkla respondeco pere de privatuloj, grupoj, asocioj kaj kluboj

En Goma ne la ŝtato pagas por la edukado, sed la familioj devas mem pagi por la lernejoj kaj universitato. Ĉiu lernejo mem decidas kiom altan kotizon ili postulas, kaj tio gvidas al tre malfacila situacio por niaj georfoj. La lernejoj kien niaj georfoj iras postulas momente por jaro po infano: 110 € por la baza lernejo, 200 € por la meza lernejo, 525 € por la universitato. Kiam la infanoj ne pagas ĝustatempe, oni forpelas ilin kaj ili maltrafas gravajn ekzamenojn, pro kio ili poste devas ripeti la klason. Diabla cirklo jam dum pluraj jaroj.

La ANF trovadas daŭre denove ioman subtenon de karaj homoj, tamen por tiom da infanoj trovi stabilan helpon malfacilas. Tial ni povis subteni en la lernejojaro 2020/2021 nur 110 infanojn de niaj 205 georfoj.
Nia ĉefa celo nun estas longtempa plano: Kio okazus se 205 privatuloj, grupoj, asocioj kaj kluboj transprenus la respondecon por po unu (aŭ pli) infano jare? Ni povus sendi ĉiujn niajn georfojn tutjare al la lernejo kaj ne devus timi ke oni forpelas ilin el la lernejo pro kio ili malsukcesus la jaron pro manko de ekzamenoj.

Do ni alvokas vin ĉiujn! Kuniĝu, priparolu en viaj kluboj kaj asocioj – ĉu en aŭ ekster Esperantujo, diskonigu la informojn kie vi povas. Ni ĝojas pri ĉiu privatulo, grupo, klubo aŭ asocio, ankaŭ lernejaj klasoj, kiu transprenas la respondecon por 1, 2, 3 ... infanoj kiel geonkloj! Oni povas ekkoni „siajn“ infanojn, kiuj povas skribi en Esperanto kaj la franca (aŭ ANF tradukas el/al aliaj lingvoj) kaj sekvi la evoluon. Kaj la infanoj havos siajn unuajn internaciajn kontaktojn, kiuj donos al ili esperon kaj amikecon.
Se vi emas iĝi onklo, onklino aŭ "geonkla klaso / klubo / asocio" sendu retmesaĝon al orfojkongo@gmail.com