Letero el Goma

• Augustin Kakozwa
Saluton, karaj!
Mi ege dankas vin por via emo kaj ke vi pensas pri niaj agadoj kun georfoj, vi ĉiam estos informataj kiel ni evoluos, ĉar ni ofte raportos al vi.
Mi volas iomete prezenti min kaj la georfojn al vi:
1. Pri mi: mi estas instruisto de Esperanto al tiuj ĉi georfoj ekde 2004; kiel honorofica volontulo mi instruas ilin, do sen salajro, ĉar en Esperantujo ne estas ia oficejo kiu pagus salajron. Sed mi fieras kaj kontentas, kiam miaj malnovaj gelernantoj povas nun flue paroli Esperanton. Mi mem studas por iĝi kuracisto.
2. Pri la georfoj: ni troviĝas en la urbo Goma, en la orienta parto de nia lando DR Kongo, kie ĉiam okazas senĉesaj militoj jam de pli ol 20 jaroj. Tial mi instruas amason da georfoj, kies gepatrojn oni mortigis dum la militoj.
Ni ilin protektas kaj sekurigas, sendas ilin al lernejo kaj instruas al ili Esperanton dank’ al nia Esperanto-asocio, kiun ni kreis en la jaro 2004 por la ĉefa celo savi kaj protekti tiujn georfojn, lukti kontraŭ la malriĉeco kaj realigi amasajn projektojn, kiujn ni daŭre havas. Ili daŭre bezonas manĝaĵojn, pagon por la lernejo, vestaĵojn, materialojn por la lernejo kaj ankaŭ loĝlokon – orfejon.
La asocion nian ni komencis kun la helpoj de forpasintoj: la Pastro Duilio Magnani el Rimini, Italio, kiu multe helpis al tiuj ĉi georfoj de 2004 ĝis 2008 (kiam li forpasis).
Kion li faris por helpi? Li kutimis afiŝi fotojn de la georfoj sur la preĝejaj muroj kaj bonkoruloj kutimis elekti inter ili georfojn laŭ siaj deziroj kaj adoptis ilin. Post la adopto ili helpis sendante monon por subteni la edukadon de iliaj geadoptitoj ktp.
Tiuj unuaj georfoj de siatempe estas nun kreskintaj georfoj kaj jam progresis en siaj studadoj. Post la forpaso de la Pastro Duilio Magnani ni havis ankoraŭ la karan Hans Bakker el Nederlando, kiu ankaŭ multe helpis al tiuj ĉi georfoj. Li asignis subvenciojn dum jaroj por subteni tiujn ĉi georfojn; bedaŭrinde post lia forpaso en la jaro 2015 lia vidvino ne kapablis daŭrigi la helpadon; tial ŝi devis decidi ĝin haltigi ĉi- jare, en 2019, kaj ŝi sendis unu lastan monsumon, per kiu ni povis pagi la lernejajn kostojn por kelkaj georfoj por la antaŭa lernojaro.
Por ĉiuj georfoj ni nun urĝe klopodas akiri kaj trovi novajn subtenantojn, por ke ni kovru ĉi-tiun lernejan jaron (2019–2020) kaj ankaŭ por la estonteco.
Krom la helpo de la vidvino Bakker ni akiris ankaŭ aliajn helpetojn de niaj Esperantaj geamikoj, tial ni povis pagi lernejajn materialojn por la georfoj (uniformoj, sakoj, kajeroj ktp.) por la lernejojaro 2018–2019. Bedaŭrinde unu alia el tiuj helpantoj niaj forpasis dum la lasta marto. Li estis el Italio, lia nomo estis Giovanni Daminelli.
Ni ne havas, nek povis jam konstrui orfejon, pro manko de mono, nur la jamaj forpasintaj, menciitaj supre bonkoruloj, jam pretis financi niajn projektojn. Ni ĉiam klopodas ankaŭ trovi iajn fondaĵojn aŭ organizojn por financi kaj helpi nin efike, sed ĝis nun ne sukcesis.
Tiam por la venonta jaro 2019–2020 ni klopodis kiel akiri lernomaterialojn, kaj faris buĝeton pri tio, kiun ni dissendis tien kaj tien, feliĉe iuj bonkoruloj zorgis kaj donacis laŭ siaj ebloj; tial ni nun povis ricevi almenaŭ lernejajn materialojn por la nova lernejojaro.
Sed la tempo flugas, kaj la georfoj komencis la studojn lundon, la 2-an de septembro 2019. Do nun urĝas, ĉar ni devas nun pagi por ilia lernejojaro.
Nun kion ni bezonas?
En nia lando la edukado de la georfoj estas pagenda, de la bazaj lernejoj ĝis la universitatoj. Ĉar ili ne ricevas salajron de la registaro, la instruistoj devigas la parencojn pagi kaj subteni la edukadon de iliaj geknaboj, pagante tion kion oni nomas tie ĉi franclingve ,,primes’’ (en Esperanto – “premioj’’).
Kiel menciitas, ni ne havas orfejon kaj ankoraŭ ne trovis financadon por konstrui ĝin, tial la georfoj devas nun loĝi ĉe gastigantaj familioj, kio estas malfacila por ĉiuj.
Ni havas multajn georfojn, kiuj ĉeestas la Esperanto-kursojn, sed pro manko de rimedoj ni ne kapablos subteni ĉiujn, tial ni decidis elekti nur kelkajn el ili:
- 50 georfojn ĉe la bazaj lernejoj;
- 30 georfojn ĉe la mezlernejoj;
- 6 georfojn ĉe la universitato.
La georfoj eklernis kaj ŝategas Esperanton, ĉar ĝi estas bela lingvo, facila, ĝi unuigas la homajn korojn, pacigas, amikigas en la spirito de Zamenhof.
Por pliaj informoj kaj se vi volas helpi al nia agado, kontaktu
augukako@gmail.com.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.