KER-ekzamenoj unuafoje en Afriko

Mirejo Grosjean el Kotonuo, parto de mesaĝo al potencialaj kandidatoj

La organizanto de la unua afrika sesio estas Scio Sen Bariloj, SSB. La sesio okazos sabate la 28-an de novembro 2020 en JoCa (centre en Kotonuo). La komenco estos je la 9-a horo matene. Vi povas kandidatiĝi por la niveloj B1 aŭ B2 aŭ C1. Okazos nur la skriba parto. Por elekti vian nivelon, rigardu jenajn dokumentojn, kiujn mi sendas al vi; temas pri paĝoj el la KER-libro laŭ kiu vi povas taksi vian nivelon. La kompletan dokumenton vi povas trovi ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/referenckadro