Kodjo Benoît Zinkpe (14.12.1966 – 13.12.2025)

S-ro Kodjo Benoît Zinkpe, esperantisto el Benino, forpasis la 13-an de decembro 2025. Li naskiĝis la 14-an de decembro 1966.
Laŭ la informoj de Adjévi Adjé: Benoît estis ledaĵisto, metiisto kun granda lerteco kaj dediĉo al sia laboro. Krom tio, li servis kiel oficisto en la Afrika Oficejo de UEA en Lokossa (Benino), kie li kontribuis al la ĝeneralaj administraj kaj organizaj taskoj kun sindediĉo. Li partoprenis en diversaj renkontiĝoj kaj projektoj, ĉiam celante disvastigi kaj fortigi la uzadon de Esperanto naci- kaj internaciskale. Li estis la patro de 8 gefiloj: Mirinda, Richard, Mi­ni-Dia, Osmo, Némeza, Florida, Alti­na kaj Placida.
Membro de UEA de 1988. Li estis fakdelegito pri arto: tradicia kaj moderna ekde 2005. Partoprenis la Universalan Kongreson en 1998.