Wei Yida (22.10.1947 – 18.04.2025)

La 18-an de aprilo 2025, ĉina fama tradukisto kaj ver­kisto en Esperanto s-ro Wei Yida (Esperante: Vejdo) for­pasis en Chongqing, Ĉinio.
Li naskiĝis la 22-an de oktobro 1947 en Wuxi de Sichuan-provinco, vic­­pro­fesoro pri la angla lingvo kaj ĝia literaturo en la Shantoua Universitato, ĉefredaktoro de kelkaj literaturaj revuoj en Esperanto, fondinto de la retejo “Lernado de Esperanto” en Ĉinio.
Li eklernis Esperanton en 1961, poste aktivis en Esperanto-instruado, tradukado, redaktado kaj eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj en Ĉinio. Liaj originalaj verkoj aperis en diversaj periodaĵoj, ekz. Beletra Almanako, Li­teratura Foiro, El Popola Ĉino k.a., li elĉinigis klasikajn verkojn de ĉinaj ver­kistoj en Esperanton, ekz. Familio de Bakin (1999), La sieĝata Fortikaĵo de Qian Zhongshu (2015), Travidebla ruĝa rafano de Mo Yan (bite 2012), En profunda korto de Chiung Yao (bite 2013), Urbeto ĉe limo de Shen Congwen (bite 2015), 300 Tang-poemoj (MAS 2020), 300 Ci-poemoj (MAS 2020), 300 ĉinaj antikvaj poemoj en Esperanto (MAS 2021), 340 ĉinaj modernaj poemoj (bite 2021) 170 ĉinaj prozaĵoj en Esperanto (bite 2021), Libro de poezio en Esperanto (bite 2022) k.a., li redaktis 20 “Ĉineske“-librojn (1-20, kolektoj de ĉineskaj poemoj en Esperanto). Ekde la jaro 2000 li redaktis la longdaŭran literaturan revuon Penseo (402 n-roj), poste en 2024 li redaktis la novan beletran retgazeton Beletra Edeno (1-15 n-roj), kiel talenta tradukisto li estis kunlaborantoj de kel­kaj gravaj verkoj en la esperantigo, ekz. Poemoj de Maŭ Zedong, Elektitaj verkoj de Maŭ Zedong, Ĉina Antologio (1919-1949) k.a.
Lia forpaso estas granda perdo por nia afero. Ni strebu inspiriĝi de liaj agadoj por nia estonteco. Ni funebras pro la forpaso de nia samideano Vejdo kaj kondolencas al liaj familianoj!