Moriwaki Yasumasa (12.02.1952 – 05.08.2024)

La Japana esperantisto Moriwaki Yasu­masa forpasis dum la 109-a Univer­sala Kongreso de Esperanto en sia hotelo, en Aruŝo, Tanzanio, la 5-an de aŭ­gusto 2024. Li estis ĝenerala sekre­ta­rio de
Kjuŝua Ligo. S-ro Moriwaki suferis pro kronika malsano. Li venis kun akompananto, s-ro Yoshihiro Ikeda, komencanto.
Li estis multjara membro de UEA, partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn.
La UEA-komunumo kondolencas lian familion kaj la japanan esperantistaron.

Estis publikigita en la septembra numero 2024